Eure
franca departemento
![]() |
Tiu ĉi artikolo temas pri departemento. Por la samnoma rivero, vidu Eure (rivero). |
Eure [œʁ] estas unu el la kvin departementoj de la franca regiono Normandio, en la nordokcidento de la lando. Ĝia areo estas 6 040 km2 kaj ĝi havis 595 043 loĝantojn en la jaro 2013[1].
Eure | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Administrado | |
Lando | ![]() |
Regiono | Normandio |
Numero | 27 |
Prefektejo | Évreux |
Subprefektejoj | Les Andelys Bernay |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Sébastien Lecornu |
Prefekto | René Bidal |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 595 043 (2013) |
Loĝdenso | 98,5 loĝ./km2 |
Areo | 6 040 km2 |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 23 |
Komunumaroj | 35 |
Komunumoj | 617 |
Ĝi ricevis sian nomon de la rivero Eure, alfluanto de Sejno. Ĝia ĉefurbo (prefektejo) estas Évreux. La departemento enhavas 617 komunumojn.
GeografioRedakti
Eure apartenas al la regiono Normandio. Ĝi limas kun la departementoj Calvados okcidente, Seine-Maritime norde, Oise nordoriente, Val-d'Oise kaj Yvelines oriente, Eure-et-Loir sude, kaj Orne sudokcidente.
HistorioRedakti
La departemento estis kreita dum la Franca Revolucio, la 4-an de marto 1790, per uzado de la leĝo de la 22-a de decembro 1789, el parto de la provinco de Normandio.
ReferencojRedakti
- ↑ Insee. Chiffres clés : Département de l’Eure (27) (france). Alirita 12-an de junio 2013.