Sejno

rivero en Francio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Sejno (fiŝkaptado) kaj Seine (departemento).

Sejno aŭ malpli ofte Sekvano (france Seine) estas granda rivero en norda Francio kaj komerca akvovojo de tiu lando. Ĝi ankaŭ altiras turistojn, precipe en la urbo Parizo.

Sejno
france: Seine
rivero
Sejno en Parizo vide de Eiffel-turo
Lando Francio Francio
Urboj
Fontrivero Altebenaĵo de Langres
 - situo Source-Seine, Côte-d'Or, France
 - alteco 446 m
 - koordinatoj 47° 29′ 10″ N 4° 43′ 3″ O / 47.48611 °N, 4.71750 °O / 47.48611; 4.71750 (mapo)
Enfluejo Manche
 - situo Le Havre/Honfleur, Normandio, Francio
 - koordinatoj 49° 26′ 2″ N 0° 12′ 24″ O / 49.43389 °N, 0.20667 °O / 49.43389; 0.20667 (mapo)
Longo 777 km (483 mi)
Akvokolektejo 78 650 km² (7 865 000 ha)
Trafluo La Havro
 - mezproksima 563 /s
La akvokolekta areo de la rivero Sejno
La akvokolekta areo de la rivero Sejno
La akvokolekta areo de la rivero Sejno
Vikimedia Komunejo: Seine River
Monda heredaĵo de UNESKO

La laŭsejnaj promenejoj en Parizo estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Aliaj gravaj urboj apudaj estas Rouen kaj Troyes.

Sejno fontas sur la altebenaĵo Langres en ties parto de la departemento Côte-d'Or. Ĝi enfluas maron ĉe La Havro.

Flankaj riveroj (alfluantoj) redakti

Maniko
Risle, 140 km,  
Eure, 225 km  
  Andelle, 54 km
  Epte, 100 km
  Oise, 302 km
  Marno, 525 km
Essonne, 90 km  
Loing, 166 km  
Yonne, 293 km  
  Aube, 248 km
Fonto

La supra skemo montras la gravajn alfluantojn. Risle enfluas la estuaron de Sejno.

El la historio redakti

Oni supozas, ke la nomo de tiu rivero (Sequano) estis donita de popoloj, kiuj loĝis antaŭ la Gaŭloj, ĉar tiuj ne konis la sonon [kw], el kiu ili faris [p] antaŭ sia veno en la landon.

Ĝis 1968 ekzistis franca departemento nomata Sejno, kiu havis la numeron 75. Pro la amasiĝo de loĝantoj ĉirkaŭ Parizo (en ties "krono") ĝi estis dividita en kvar novajn departementojn:

Komparu kun redakti

Sejno (fiŝkaptado) ~ Seno