Malfermi la ĉefan menuon

Eiffel-Turo

turo en Parizo
(Alidirektita el Eiffel-turo)

La Eiffel-Turo (la franca prononco de Eiffel estas [efél]; en Esperanto estas uzata ankaŭ literumado Ejfel-Turo) estas mondfama fer-skeleta ĵaluzitura konstruaĵo en la Marsa Kampo en Parizo, elpensita de Gustave Eiffel (de kio devenas ĝia nomo) kaj desegnita kaj konstruita de lia kompanio por la Internacia ekspozicio de 1889, cent jarojn post la Franca Revolucio. Konstruita el 1887 ĝis 1889 kiel enirejo al la Universala Ekspozicio de 1889, ĝi estis dekomence kritikita de kelkaj el la plej gravaj artistoj kaj intelektuloj de tiama Francio pro sia desegno, sed poste ĝi iĝis tutmonda kultura ikono de Francio kaj unu el la plej agnoskeblaj strukturoj en la mondo.[1] La Eiffel-Turo estas la plej vizitata pagenda monumento en la mondo; 6.91 milionoj da personoj ascendis al ĝi en 2015.

Ejfel-Turo
france La Tour Eiffel
turo
Tour Eiffel Wikimedia Commons.jpg
Eiffel-Turo
Oficiala nomo: La Tour Eiffel
Lando Francio Francio
Regiono Francilio
Urbo Parizo
Tipo de konstruaĵo Turo
Situo Eiffel-Turo
 - alteco 33 m s. m.
 - koordinatoj 48°51′30″N 02°17′40″E  /  48.85833°N, 2.29444°O / 48.85833; 2.29444 (Eiffel-Turo)
Alteco 324 m alteco kun anteno
 - la unua etaĝo 57 m
 - la dua etaĝo 115 m
 - la tria etaĝo 275 m
 - alteco ĝis tegmento 300,65 m
Arkitektoj Stephen Sauvestre, Gustave Eiffel liverinto
Materialo ŝtalo
Konstruata 1887-1889
 - malfermita 31-a de marto 1889
Gvidantaro Société d'Exploitation de la Tour Eiffel (SETE)
Posedanto Urbo Parizo
Por publiko publike alirebla
Poŝtkodo 75007
Etaĝoj 3
Liftoj 7
Restoracioj 2
Uzo Belvedero kaj telekomunikado
Antaŭulo Vaŝingtona Monumento
Superanto Chrysler Building
Situo de Eiffel-Turo enkadre de Francio
RedHut.svg
Situo de Eiffel-Turo enkadre de Francio
Situo enkadre de Parizo
RedHut.svg
Situo enkadre de Parizo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Tour Eiffel
Retpaĝo: www.tour-eiffel.fr/teiffel/uk/
Eiffel-Turo estis la plej alta konstruaĵo en la mondo inter la jaroj 1889-1930.

Ĝi altas je 324 metroj (ekskluzive de la anteno) kaj pezas pli ol 10.000 tunojn. Ĝia alto estas la sama kiel tiu de 81-etaĝa konstruaĵo, kaj tiel ĝi estas la plej alta strukturo en Parizo. Ĝia bazo estas kvadrata, nome kun 125 metroj je ĉĉiu flanko. Finkonstruita, la turo estis la plej alta konstruaĵo en la mondo, estante duoble pli alta ol la piramidoj de Egipto. Dum sia konstruado, la turo Eiffel surpasis la alton de la Vaŝingtona Monumento (en Usono) por iĝi la plej alta strukturo farita de homoj en la mondo, titolo kiun ĝi havis dum 41 jaroj ĝis la finkonstruado de la Konstruaĵo Chrysler en Novjorko io okazis en 1930. Ĝi estis la unua strukturo kiu atingis la alton de 300 metroj. Pro la aldono de radioelsenda anteno sur la pinto de la turo en 1957, ĝi estas nune pli alta ol la Konstruaĵo Chrysler je 5.2 metroj. Sen kalkuli la transmitilojn, la turo Eiffel estas la dua plej alta liber-stara strukturo en Francio post la Viadukto de Millau.

Originale oni konceptis la turon kiel dumtempan konstruaĵon, detruotan post 20 jaroj, sed ĝi fariĝis la plej konata simbolo de la urbo. Nun vizitas ĝin pli ol sep milionoj da turistoj kaj vizitantoj ĉiujare.

La turo havas tri nivelojn por vizitantojn, kun restoracioj sur la unua kaj dua niveloj. La supra platformo de la pinta nivelo estas 276 m super la grundonivelo – nome la plej alta rigardejo alirebla de la publiko en la tuta Eŭropa Unio. Oni povas aĉeti enirbiletojn por ascendi ĉu per lifto ĉu per ŝtuparo al la unua kaj dua niveloj. La ascendo el la grundonivelo ĝis la unua nivelo estas de ĉirkaŭ 300 ŝtupoj, same kiel el la unua nivelo al la dua. Kvankam estas ŝtuparo ĝis la pinta nivelo, tiu estas kutime alirebla nur per lifto.

HistorioRedakti

DevenoRedakti

La Eiffel-Turo estis konstruita de Gustave Eiffel por memori la 100-jariĝon de la Franca revolucio de 1789. 107 proponoj estis prezentitaj por la konstruo de la Eiffel-Turo, 50 personoj laboris por ĝia dezajno, kaj pli ol 100 konstruis la partojn. 132 laboristoj kunigis la partojn surloke.

La desegno de la Eiffel-Turo estas atribuita al Maurice Koechlin kaj Émile Nouguier, nome du veteranaj inĝenieroj kiuj laboris por la Compagnie des Établissements Eiffel. Oni konsideris ĝin post studo kiel taŭga centra peco por la proponita Universala Ekspozicio de Parizo de 1889, nome Internacia ekspozicio por celebri la centjarigon de la Franca revolucio. Eiffel malferme rekonis, ke la inspiro por turo venis el la Rigardejo Latting konstruita en Novjorko en 1853.[2] Em majo 1884, laborante hejme, Koechlin faris skizon de sia ideo, priskribita de li kiel "granda metalturo, konsistanta el kvar ĵaluziaj subteniloj starantaj aparte en la bazo kaj venantaj kune al la pinto, kunigita de metalaj traboj je regulaj interlokoj".[3] Eiffel dekomence trovis malmultan entuziasmon, sed li ja aprobis pluan studadon, kaj la du inĝenieroj tiam petis al Stephen Sauvestre, nome estro de la kompania arkitektura departemento, kontribui al la desegno. Sauvestre aldonis ornamajn arkojn al la bazo de la turo, vitran pavilionon ĝis la unua nivelo, kaj aliajn plibeligaĵojn.

 
Unua desegno de la Eiffel-Turo fare de Maurice Koechlin inklude grandokomparon kun aliaj mejloŝtonaj vizitindaĵoj de Parizo kiel Notre Dame de Paris, la kopio de la Statuo de Libereco kaj la kolono Vendôme.

La nova versio de la turo akiris la subtenon de Eiffel: li aĉetis la rajtojn por la patento de la desegno farita de Koechlin, Nougier, kaj Sauvestre, kaj tiu desegno estis ekspoziciita en la Ekspozicio de Ornamaj Artoj en la aŭtuno de 1884 sub la nomo de la kompanio. La 30an de marto 1885, Eiffel prezentis siajn planojn al la Société des Ingénieurs Civils; post studi la teknikajn problemojn kaj emfazi la praktikajn uzojn de la turo, li finigis sian paroladon dirante ke la turo simbolas

 
 [n]e nur la arton de la moderna inĝeniero, sed ankaŭ la jarcenton de Industrio kaj Scienco en kiu ni estas, kaj por kio la vojo estas preparata fare de la granda scienca movado de la dekoka jarcento kaj de la Revolucio de 1789, al kio tiu monumento estos konstruita kiel esprimo de la dankemo de Francio.[4] 

Oni faris malmultan progreson antaŭ 1886, kiam Jules Grévy estis re-elektita kiel prezidento de Francio kaj Édouard Lockroy estis nomumita kiel ministro por komerco. Oni aprobis buĝeton por la eksposicio kaj, la 1an de majo, Lockroy anoncis ŝanĝon al la terminoj de malferma konkurenco okazigita por la centra peco de la eksposicio, kiu efektive faris la elekton de la desegno de Eiffel nemalkavebla konkludo, ĉar konkurencaĵoj devis inkludi studon por 300 m kvar-flanka metala turo en la Marsa Kampo.[4] (300-metra turo estis tiam konsiderita herkula inĝeniera klopodo). La 12an de majo, oni formis komision por ekzameni la skemon de Eiffel kaj de la rivaloj, kiu, unu monaton poste, decidis, ke ĉiuj proponoj escepte tiun de Eiffel estis nepraktikaj aŭ mankantaj detalojn.

Post ioma debato pri la preciza loko de la turo, oni subskribis kontrakton la 8an de januaro 1887. Tiu estis subskribita de Eiffel agante en sia propra konto pli ol kiel la reprezentanto de sia kompanio, kaj garantiis al li 1.5 milionojn da frankoj por la konstrukostoj: nome malpli ol unu kvarono de la kalkulitaj 6.5 milionoj da frankoj. Eiffel estis ricevinta la tutan enspezon el la komerca ekspluatado de la turo dum la elspozicio kaj por la venontaj 20 jaroj. Li poste establis apartan kompanion por administri la turon, kaj kontribuis per la duono de la necesa kapitalo li mem.[5]

Protesto de artistojRedakti

 
Karikaturo de Gustave Eiffel komparante la Eiffel-turo al la Piramidoj.

La proponita turo estis celo de arda polemiko, kiu vekis kritikojn el tiuj kiuj kredis, ke ĝi ne estas farebla kaj el tiuj kiuj kontraŭis pro artaj tialoj. Antaŭ la konstruado de la Eiffel-Turo, neniu strukturo estis iam konstruita je alto de almenaŭ 300 metroj, kaj multaj homoj kredis, ke ĝi estas malebla. Tiuj objektoj estis esprimo de long-daŭra debato en Francio pri la rilato inter arkitekturo kaj inĝenierado. Ĉio pintiĝis kiam ekis la laboro en la Kampo de Marso: oni formis "Komitaton de la Tricentopo" (unu membro por ĉiu metro de la alto de la turo), kondukita de la elstara arkitekto Charles Garnier kaj enhavanta kelkajn el la plej gravaj figuroj de la artoj, kiel Adolphe Bouguereau, Guy de Maupassant, Charles Gounod kaj Jules Massenet. Peticio nomita "Artistoj kontraŭ la Eiffel-Turo" estis sendita al la Ministro de Vork kaj Komisiito de la Eksposicio, Charles Alphand, kaj ĝi estis publikigita de Le Temps la 14an de februaro 1887:

 
 Ni, verkistoj, pentristoj, skulptistoj, arkitektoj kaj pasiaj amantoj de la ĝistiam netuŝita belo de Parizo, protestas per ĉiuj el niaj fortoj, per ĉia nia indignado en la nomo de ioma franca gusto, kontraŭ la starigo… de tiu neutila kaj monstra Eiffel-Turo… Por alporti niajn argumentojn hejmen, imaginu por momento stultan, ridindan turon dominantan Parizon kiel giganta nigra fumokameno, supervenkante sub sia barbara amaso Notre Dame, la Turon Saint-Jacques, la Luvron, la Kupolon de Invalidoj, la Arkon de Triumfo: ĉion el nia humilitaj monumentoj malaperis en tiu abomeninda sonĝo. Kaj dum dudek jaroj … ni vidos etendiĝi kiel makulo de inko la hatindan ombron de la hatinda kolono de ŝraŭbita folimetalo.[6] 
 
Kaligramo de Guillaume Apollinaire kun la formo de la turo kaj mesaĝo kontraŭgermana.

Gustave Eiffel respondis al tiuj kritikoj per komparo de sia turo kun la Egiptaj piramidoj: "Mia turo estos la plej alta konstruaĵo iam starigita de homo. Ĉu ĝi ne estas tiom grandioza en sia maniero? Kaj kial io admirinda en Egipto iĝus hida kaj ridinda en Parizo?"[7] Tiuj kritikoj estis traktitaj ankaŭ de Édouard Lockroy en letero de subteno verkita al Alphand, sardone dirante,[8] "Juĝinte pro la majesta ŝvelo de la ritmoj, la belo de la metaforoj, la eleganteco de ĝia delikata kaj precizo stilo, oni povas diri, ke tiu protesto estas la rezulto de la kunlaborado de la plej famaj verkistoj kaj poetoj de nia tempo", kaj li klarigis, ke la protesto estis malgrava ĉar la projekto estis decidita monatojn antaŭe, kaj la konstruado de la turo estis jam survoje.

Krome, Garnier estis membro de la Tura Komitato kiu estis ekzameninta la diversajn proponojn, kaj ne estis levinta objekton. Eiffel estis simile nepriokupita, indikante al ĵurnalisto ke estas tro frue por juĝi la efikon de la turo nur sur la bazo de la desegnoj, ke la Kampo de Marso estas sufiĉe distanta el la monumentoj menciitaj en la protesto kaj tiele estis malmulta risko ke la turo superu ilin, kaj metante la estetikan argumenton por la turo: "Ne ĉiam la leĝoj de naturaj fortoj kongruas kun la sekretaj leĝoj de harmonio?"[9]

Kelkaj el la protestantoj ŝanĝis siajn opiniojn kiem la turo estis konstruita; aliaj restis nekonvinkitaj.[10] Guy de Maupassant laŭdire tagmanĝis en la restoracio de la turo ĉiutage ĉar ĝi estis la nura loko en Parizo kie la turo ne estas videbla.[11]

Ĉirkaŭ 1918, ĝi jam estis simbolo de Parizo kaj de Francio mem post Guillaume Apollinaire verkis naciisman poemon kun la formo de la turo (nome kaligramo) por esprimi siajn sentojn pri la milito kontraŭ Germanio.[12] Nuntempe, ĝi estas amplekse konsiderata rimarkinda peco de struktura arto, kaj estas ofte aperigita en filmoj kaj literaturo.

KonstruadoRedakti

 
Fundamento de la Eiffel-Turo.

Vorkoj en la fundamentoj startis la 28an de januaro 1887.[13] Tiuj de orienta kaj suda kruroj estis pli rektaj, kun ĉiu kruro ripozanta sur kvar 2 m cementaj blokoj, po unu por ĉiu el la ĉefaj traboj de ĉiu kruro. La okcidenta kaj norda kruroj, estante pli proksimaj al la rivero Sejno, estis pli komplikaj: ĉiu bloko postulis po du fostojn instalitajn uzante kasonojn de kunpremita aero 15 m longaj kaj kun 6 m de diametro metitaj al profundo de 22 m[14] por subteni la cementajn blokojn, kiuj estis 6 m dikaj. Ĉiuj el tiuj blokoj estis subtenitaj de bloko de kalkoŝtono kun klinita pinto por subteni ŝuaĵon por la fervorko.

Ĉiu ŝuaĵo estis ankrita al la ŝtonvorko pere de paro de rigliloj de 10 cm de diametro kaj 7.5 m longaj. La fundamentoj estis kompletigitaj la 30an de junio, kaj la starigo de la fervorko ekis. La videbla vorko surloke estis komplementigita de enorma kvanto de ekzakta prepara laboro kiu okazis malantaŭ la scenejo: la desegna oficejo produktis 1,700 ĝeneralajn desegnojn kaj 3,629 detalajn desegnojn de 18,038 diversaj partoj necesaj.[15] La tasko de desegnado de la komponantoj estis komplikita de la kompleksaj anguloj enhavitaj en la desegno kaj de la grado de precizeco postulita: la pozicio de nitotruoj estis specifita en 1 mm kaj la anguloj funkciis ĝis unu sekundo de arko.[16] La finigitaj komponantoj, kelkaj jam kunnitumitaj en sub-enfoldigaĵoj, alportitaj sur ĉeval-tiritaj ĉaroj el fabriko en la najbara Pariza ĉeurbo Levallois-Perret kaj kun-ŝraŭbitaj, kaj la ŝraŭboj estis anstataŭitaj per nitoj dum la konstruado progresis. Neniu drilado aŭ formigado estis farita surloke: se iu parto ne kongruis, ĝi estis resendita al la fabriko por la ŝanĝo. Entute, 18,038 pecoj estis kunigitaj uzante 2.5 milionoj da nitoj.[13]

Dekomence la kruroj estis konstruitaj kiel kantilevroj, sed meze de la vojo al la unua nivelo, la konstruado estis haltigita por krei gravan lignan skafaldon. Tio plinovigis la temon de la struktura integreco de la turo, kaj sensaciismaj artikoltitoloj kiel "Eiffel memortiga!" kaj "Gustave Eiffel freneziĝis: li estis enfermita en azilo" aperis en la sensaciisma gazetaro.[17] Je tiu momento, malgranda "grimpanta" gruo desegnita por moviĝi supren laŭ la turo estis instalita en ĉiu kruro. Ili faris uzadon de la gvidiloj por la liftoj kiuj estis kongruigitaj en la kvar kruroj. La kritika etapo por kunigi la krurojn en la unua nivelo estis kompletigita ĉirkaŭ la fino de marto 1888.[13] Kvankam la metalvorko estis preparita per la plej zorgema atento al la detaloj, oni antaŭvidis la neceson fari malgrandajn alĝustigojn por plej precize liniigi la krurojn; kidraŭlikaj krikoj estis kongruigitaj al la ŝuaĵoj je la bazo de ĉiu kruro, kapablaj elteni forton de 800 tunoj, kaj la kruroj estis intence konstruitaj je iom pli dekliva angulo ol necese, estante subtenitaj de sabloskatoloj en la skafaldo. Kvankam la konstruado laborigis 300 surlokajn laboristojn,[13] nur unu persono mortis, pro la sekurecaj singardoj fare de Eiffel kaj la uzado de moveblaj trapasejoj, relprotektiloj kaj ekranoj.[18]


LiftojRedakti

 
La liftoj Roux, Combaluzier & Lepape dum la konstruado. Notu la kondukajn pinjonojn kaj ĉenojn en la suba antaŭo.

Ekipi la turon per taŭgaj kaj sekuraj pasaĝerliftoj estis grava afero por la regokomisiono kiu superrigardis la Eksposicion. Kvankam oni esperis, ke kelkaj vizitantoj supreniros ŝtupare ĝis la unua nivelo, aŭ eĉ ĝĝis la dua, evidente liftoj estu la ĉefa rimedo por suprenirado.[19]

Konstrui liftojn por atingi la unuan nivelon estis relative farebla: la kruroj estis sufiĉe larĝaj malspure kaj ankaŭ sufiĉe rektaj por ke ili povus elteni rektan trakon, kaj oni subskribis kontrakton kun la franca kompanio Roux, Combaluzier & Lepape por du liftoj konstruotaj sur la orienta kaj okcidenta kruroj.[20] Roux, Combaluzier & Lepape uzis paron de senfinaj ĉenoj kun rigidaj, artikitaj ligiloj al kiuj la veturilo estis ligita. Plumbaj pezaĵoj sur kelkaj ligiloj de la supraj aŭ de la revenaj sekcioj de la ĉenoj kontraŭekvilibrigis plej el ŝargopezo de la veturilo. La veturilo estis pelita supren el sube, ne el supre: por eviti ke la ĉeno bukliĝu, ĝi estis enfermita en ĉeningo. Malsupre de la ĉenvojo, la ĉenoj pasis tra pinjonoj de 3.9 m de diametro. Pli malgrandaj pinjonoj supre gvidis la vojon de la ĉenoj.[20]

 
La liftoj Otis origine estis instalitaj en la norda kaj suda kruroj.

Instali liftojn ĝis la dua nivelo estis multe pli defia ĉar la rekta trako estis malebla. Neniu franca kompanio deziris entrepreni tiun laboron. La eŭropa branĉo de Otis Brothers & Company faris proponon, sed tiu estis malakceptita: la stabanaro de la monda foiro malakceptis fakte la uzadon de eksterlanda materialo en la konstruado de la turo. La tempolimo por proponoj estis pliampleksigita sed denove neniu franca kompanio sin proponis, kaj finfine la kontrakto estis atribuita al Otis en julio 1887.[21] Otis fakte fidis, ke ili finfine ricevos la kontrakton kaj jam estis ekkreante desegnojn.

La veturilo estis dividita en du supermetitaj kompartementoj, el kiuj ĉiu povis enhavi ĝis 25 pasaĝerojn, kaj la liftoŝoforo okupis eksteran platformon en la unua nivelo. Movopovo estis havigita pere de klinita hidraulika ramo 12.67 m longa kaj de 96.5 cm de diametro en la turkruro kun longo de 10.83 m: tiu movigis la veturilon portantan ses tirilojn. Kvin fiksitaj tiriloj estis muntitaj alte sur la kruro, produktantaj aranĝon similan al la takelo sed agante reverse, multobligante la forton de la piŝtono pli ol la forton generitan. La hidraŭlika premo en la kondukta cilindro estis produktita de granda malferma rezervujo en la dua nivelo. Post esti elĉerpita el la cilindro, la akvo estis reenpumpita al la rezervujo per du pumpiloj en la maŝinaro de la bazo de la suda kruro. Tiu rezervujo havigis povon ankaŭ al la liftoj de la unua nivelo.

La originaj liftoj por la veturo inter la dua kaj tria niveloj estis havigitaj de Léon Edoux. Paro de 81 m hidraŭlikaj ramoj estis muntitaj sur la dua nivelo, atingante preskaŭ la duonon de la vojo al la tria nivelo. Unu liftoveturilo estis muntita sur la pinto de tiuj ramoj: kabloj iris el la pinto de tiu liftoveturilo ĝis la tiriloj de la tria nivelo kaj reen suben ĝis dua liftoveturilo. Ĉiu liftoveturilo veturis nur la duonon de la distanco inter la dua kaj tria niveloj kaj la pasaĝeroj devis ŝanĝi de lifto al lifto meze de la vojo pere de mallonga trapasejo. Ĉiu 10-tuna liftoveturilo povis transporti ĝis 65 pasaĝerojn.[22]

Dezajno de la turoRedakti

MaterialoRedakti

 
Sub la turo

La fera strukturo de la Eiffel-Turo pezas 7 300 tunojn,[23] dum la tuta strukturo, inkludante ne-metalajn komponantojn, pezas proksimume 10 000 tunojn.[24] Kiel montro de la ekonomio de la desegno, se la 7,300 tunoj de metalo de la strukturo estus fandita, ĝi plenigus la kvadratan bazon, 125 metrojn de ĉiu flanko, ĝis profundo nur de 6.25 cm komprenante la densecon de la metalo kiel 7.8 tunoj por kuba metro.[25] Aldone, kuba skatolo ĉirkaŭanta la turon (324 m x 125 m x 125 m) enhavus 6,200 tunojn da aero, kiu pezus preskaŭ tiom mukte kiom la fero mem. Depende de la media temperaturo, la pinto de la turo povas forir el la suno ĝis 18 cm pro la termika etendo de la metalo en la flanko kiu frontas la sunon.[26]

Nomoj sur Eiffel-TuronRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de la 72 nomoj sur la Eiffel-Turo.

Gustave Eiffel gravurigis la nomojn de 72 eminentuloj (ĉefe sciencistoj) de sia tempo en la turon. Krom unu denaska italo (Lagrange) kaj unu sviso (Breguet) ĉiuj estas francaj. Ĉiuj estas viroj. La nomoj troviĝas supre en la unua etaĝo, skribitaj en oraj literoj. Komence de la 20-a jarcento ili estis superpentritaj kaj restis tiel apenaŭ videblaj ĝis la restaŭrado 1986/1987 fare de la Société nouvelle d'exploitation de la tour Eiffel (SNTE).

BontenadoRedakti

Bontenado de la turo inkludas apliki 50 al 60 tunojn da farbo ĉiun sepan jaron por protekti ĝin for de rusto. La alteco de la Eiffel-Turo varias de 15 cm pro temperaturo.

Radio- kaj televido- sendilojRedakti

La Eiffel-Turo estas la ĉefa dissendilo de teraj elsendoj en la pariza regiono, speciale por FM-aj radioprogramoj, por iama analoga televido kaj ekde 2011 nur cifereca televido[27]. Ĝi de longe ne plu emisias longondojn (ekde 1940)[28]. Hodiaŭ multaj rilatoj realiĝas ankaŭ ekde la antenoj instalitaj je la supro. Pli ol cent radioligoj disponigas transmisiojn de signaloj inter la turo kaj la diversaj operatoroj (radiostacioj, regioj...).

TurismoRedakti

 
Miniaturo de Eiffel-Turo.

Nunaj liftojRedakti

 
Liftoj je la Eiffel-Turo.

La originalaj liftoj por la unua kaj dua etaĝoj estis provizita de du kompanioj. Ambaŭ entreprenoj devis venki multajn teknikajn obstaklojn ĉar neniu kompanio havis sperton instali liftojn kiuj supreniru al tiaj altecoj kun grandaj ŝarĝoj. La eĝoj kaj anguloj pli komplikis la problemojn. Tamen la aranĝo de la liftoj ŝanĝis kelkajn fojojn laŭlonge de la historio de la turo. Pro la elasteco de la kabloj kaj la tempo necesa por liniigi la veturilojn je la alvenoj, ĉiu lifto, en normala servo, postulas averaĝon de 8 minutoj kaj 50 sekundoj por la veturo, uzante averaĝon de 1 minuto kaj 15 sekundoj en ĉiu nivelo. La averaĝa veturtempo inter niveloj estas 1 minuto. La origina hidraŭlika mekanismo estas publile ekspoziciata en malgranda muzeo en la bazo de la orienta kaj okcidenta kruroj. Ĉar la mekanismo postulas ofta lubrikadon kaj bontenadon, la publika aliro estas ofte limigita. La ĉenmekanismo de la norda kruro povas esti vidata kial la vizitantoj eliras el la lifto.

RestoraciojRedakti

La turo havas du restoraciojn: Le 58 tour Eiffel, sur la unua etaĝo 95 m super la marnivelo, kaj la Le Jules Verne, gastronomia restoracio sur la dua etaĝo, kun privata lifto. Aldone, estas ĉampantrinkejon je la pinto de la Eiffel-Turo.

El 1937 ĝis 1981, estis restoracio apud la pinto de la turo. Ĝi estis forigita pro strukturaj konsideroj; inĝenieroj determinis, ke ĝi estas tro peza kaj estis okazigante faldon de la turo.[29] Tiu restoracio estis vendita al usona restoraciisto kaj transportita al Novjorko kaj poste al Nov-Orleano. Ĝi estis rekonstruita sur la bordo de la Novorleana Ĝardendistrikto kiel restoracio kaj poste kiel eventejo.[30]

PopularecoRedakti

Pli ol 300 000 000 homoj vizitis la turon ekde ĝia konstruado en 1889[31], inkludante 6 719 200 en 2006. La turo estas la plej vizititan pagitan monumenton en la mondo.

Ĝi estas Registrita Historia Monumento ekde 24-a de junio 1964.

ReproduktojRedakti

 
Duoblo de la Eiffel-Turo en Las Vegas

Kiel unu el la plej ikonaj konstruaĵoj en la mondo, la Eiffel-Turo estis la inspiro por la kreo de pli ol 30 duobloj kaj similaj turoj ĉirkaŭ la mondo.

Inter la multnombraj kopioj ed la turo Eiffel, mencieblas la jenaj:

  • En Liono (Francio), sur la monteto Fourvière, troviĝas la anten-radia turo de Liono, kopio de la tria etaĝo de la turo Eiffel.
  • En Prago (Ĉeĥio), la turo de Petřín, 60 m alta, estas inspirita de la turo Eiffel.
  • En Las Vegas (Usono), kopio 165 m alta estis konstruita kadre de la hotelkomplekso Paris Las Vegas.
  • En Tokio (Japanio), la Turo de Tokio, en japana 東京タワー Tōkyō tawā, laŭ la angla Tokyo Tower estsd turo oranĝ-blanka en la kvartalo Minato. Ĝia koncepto estis fondita sur tiu de la turo Eiffel de Parizo. Ĝi estis realigita de la arkitekto Tachū Naitō.
  • En Hangĝoŭo (Chinio) estas kopio de la Turo Eiffel 108 m alta.

La Eiffel-Turo en EsperantoRedakti

 
Lumo al la turo dum la ekspozicio de 1889.

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. Jen kiel ŝi prezentas Parizon kun kvar grandaj vidindaĵoj el kiuj nur aludoj al Luvro kaj al Versajlo, dum pli atentaj priskriboj al la Ejfelturo kaj al la Triumfa Arko:

 
 
Superŝvebante preter Atomiumo Brusela,
simbolo de l'esploroj en mikrokosmo kaŝita,
ili alvenas baldaŭ al la Pariza ĉefurbo
kaj nun la sciencisto al la nomado parolas:
-Jen staras Ejfelturo, matematike perfekta
konstruo, manifesto de la supera logiko
de homo; ĉio en ĝi plenekvilibre fariĝis.
Jen tie, antaŭ Luvro la Piramido Kristala.
Versajlo, sunimpona, kie paradas alee
kreaĵoj de artistoj, kaj jen la Arko Triumfa,
centro de flama stelo, la dekdupinte radia,
ĉar dekdu avenuojn en stela formo ĝi plektas.[32] 

BildaroRedakti

360° panoramo el la turo

NotojRedakti

  1. SETE. "The Eiffel Tower at a glance". Oficiala retejo de la Eiffel-Turo. Arkivita el la originalo en la 14a de aprilo 2016. Alirita la 9an de oktobro 2019.
  2. (1889) Engineering News and American Railway Journal 22. G. H. Frost.
  3. Harvie, p. 78.
  4. 4,0 4,1 Loyrette, p. 116.
  5. Loyrette, p. 121.
  6. Loyrette, p. 174.
  7. (1983) The Aesthetics of Movement. University of Massachusetts Press. ISBN 0-87023-412-9.
  8. Harvie, p. 99.
  9. Loyrette, p. 176.
  10. The Eiffel Tower, News, Monday, 1a de aprilo 1889, p. 5, 32661, kol B [1]
  11. Jill Jonnes. (2009) Eiffel's Tower: And the World's Fair where Buffalo Bill Beguiled Paris, the Artists Quarreled, and Thomas Edison Became a Count. Viking, p. 163–64. ISBN 978-0-670-02060-7.
  12. Guillaume Apollinaire. (1980) Anne Hyde Greet: Calligrammes: Poems of Peace and War (1913–1916). University of California Press, p. 411–414. ISBN 978-0-520-01968-3.
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 SETEOrigins and construction of the Eiffel Tower. Arkivita el la originalo je 31a de julio 2015. Alirita 1 January 2014.
  14. Loyrette, p. 123.
  15. Loyrette, p. 148.
  16. Eiffel, G; The Eiffel TowerPlate X
  17. Harvie, p. 110.
  18. Construction of the Eiffel Tower. wonders-of-the-world.net.
  19. Vogel, pp. 20–21.
  20. 20,0 20,1 Vogel, p. 28.
  21. Vogel, pp. 23–24.
  22. Eiffel, Gustave. (1900) La Tour de Trois Cents Mètres (france). Paris: Société des imprimeries Lemercier, p. 171–3.
  23. David A. Hanser (2006). Architecture of France. Greenwood Publishing Group. p. 66. ISBN 978-0-313-31902-0.
  24. DK Eyewitness Travel Guide: Europe. Dorling Kindersley. 2012. p. 163. ISBN 978-1-4093-8577-6. Alirita la 10an de oktobro 2019.
  25. Harriss, p. 60.
  26. Harriss, p. 231.
  27. http://eur-lex.europa.eu/smartapi/cgi/sga_doc?smartapi!celexplus!prod!DocNumber&lg=fr&type_doc=COMfinal&an_doc=2005&nu_doc=204 Europa decido por ansataŭigo de analoga televido per cifereca televido (france)
  28. [2] Historio de la radio (france)
  29. Marcus, Frances Frank, "New Orleans's 'Eiffel Tower'", The New York Times, 10 December 1986.
  30. . Where you can find pieces of the Eiffel Tower in New Orleans. WGNO (15 September 2015). Alirita 22a de novembro 2018.
  31. Artikolo en Le Figaro: La tour Eiffel fête ses 300 millions de visiteurs, la 29-a de septembro 2017 france
  32. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 120.

BibliografioRedakti

  • 1889: La Tour Eiffel et L’Exposition Universelle Paris: Editions de la Réunion des Musées Nationaux, 1989 [exhibition catalog].
  • Chanson, Hubert (2009). Hydraulic Engineering Legends Listed on the Eiffel Tower, Great Rivers History, ASCE-EWRI Publication, Proceedings of the History Symposium of the World Environmental and Water Resources Congress 2009, Kansas City, USA, 17–19 May, J.R. ROGERS Ed., pp. 1–7 (ISBN 978-0-7844-1032-5)
  • The Engineer: The Paris Exhibition, 3 May 1889 (Vol. XLVII). London: Office for Advertisements and Publication.
  • Frémy, Dominique, Quid de la Tour Eiffel, Robert Lafont, Paris (1989) – out of print
  • Harriss, Joseph (1975). The Eiffel Tower: Symbol of an Age. London: Paul Elek. ISBN 0236400363.
  • Harvie, David I Eiffel: The Genius Who Reinvented Himself Stroud, Gloucestershire: Sutton, 2006 ISBN 0 7509 3309 7
  • Jonnes, Jill. Eiffel's Tower Viking, 2009
  • Loyrette, Henri Gustave Eiffel New York: Rizzoli, 1985. ISBN 0 8478 0631 6
  • Watson, William. Paris Universal Exposition: Civil Engineering, Public Works, and Architecture. Washington [DC]: Government Printing Office, 1892.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti