Liono

urbo en Francio

Liono (france Lyon [ljɔ̃], arpitane Liyon [lijɔ̃]) estas la tria plej granda urbo de Francio. Ĝi estas la ĉefurbo de la departemento Rhône, de la metropolo Liono kaj de la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj. Liono situas je la kunfluejo de Rodano (fr: Rhône, arp: Rôno, occ: Rose) kaj Saono (fr: Saône, arp: Sona). 496 343 loĝantoj en 2012.

Liono
france Lyon, arpitane: Liyon
komunumo
Fotomontaĵo
Liono vidata de la bordoj de Rodano
Blazono
komunumo en Francio • komunumo de Francio kun specifa stato • urbego • universitata urbo
Oficiala nomo: Lyon
Ŝtato Francio Francio
Regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj
Metropolo Metropolo Liono
Arondismento Liono
arondismentoj
Konstruaĵoj
Riveroj Saono, Rodano
Situo Liono
 - koordinatoj 45° 45′ 35″ N 04° 50′ 32″ O / 45.75972 °N, 4.84222 °O / 45.75972; 4.84222 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 305 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 162 m s. m.
Areo 47,87 km² (4 787 ha)
Loĝantaro 517 092 (2021)
Denseco 10 802,01 loĝ./km²
Urbestro S-ro Gregory Doucet
(2020-2026)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 69001 ĝis 69009
INSEE 69123
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo Historia loko de Liono
Jaro 1998 (#22)
Numero 872
Regiono Eŭropo
Kriterioj iii, iv,
Liono (Francio)
Liono (Francio)
DEC
Situo de Lyon kadre de Francio
Arondismentoj de Liono
Arondismentoj de Liono
Arondismentoj de Liono
Vikimedia Komunejo: Lyon
Retpaĝo: www.lyon.fr
Map
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

Historio redakti

Liono (tiam latine: Lugdunum) estis fondita de la romia generalo Lucius Munatius Plancus je ĉirkaŭ -43. Dum la romia periodo, Liono estis la gaŭlia ĉefurbo.

La Unua koncilio de Liono (latine: Concilium Lugdunense Primum) estis kunvokita de papo Inocento la 4-a la 24-an de junio 1245 kaj malfermiĝis kvin tagojn poste en Liono. La nombro de partoprenantoj estis verŝajne iom pli malgranda ol Inocento atendis (ĉirkaŭ 150 episkopoj). Ĝia fino estis en la 17-a de julio.

Ĝi konservas du romiajn teatrojn, amfiteatron, preĝejojn el diversaj epokoj, urbodomon el la 17-a jarcento, mezepokan hospitalon, kaj vastan kvartalon de domoj el la 15-a17-a jarcentoj, bone konservita kaj revalorigita, nomata malnova Liono (Vieux Lyon). Ĝi estas la ĉefa turisma allogejo en la urbo. La urbo Liono estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

En 1536 Francisko la 1-a aprobis instaladon de silkejoj. En 1876 estis en Liono pli ol 105 000 teksiloj.

La Franca Revolucio de 1789 alportis subitan halton al la industria evoluo de la grandurbo, kvankam Napoleono ordonis la rekomencon de la industriigo. Fakte, La urbo iĝis grava industria urbo en la 19-a jarcento. En 1831 kaj 1834, la silklaboristoj de Lyon enscenigis du gravajn ribelojn por pli bonaj laborkondiĉoj kaj salajro. En 1870 kaj 1871, la Liona Komunumo estis mallongdaŭra revolucia movado, de respublikanoj kaj aktivuloj de pluraj komponentoj de la ekstremmaldekstro kiuj kaptis potencon en Liono, organizis balotoj kaj establis aŭtonomian potencon.

Fine de tiu jarcento la evoluo de la grandurbo estis akcelita kiam multaj publikaj konstruaĵoj estis konstruitaj.

En 1895 la fratoj Lumière kreis aparaton nomita la "Cinématographe", kiu funkciis ambaŭ kiel kamerao kaj projekciilo en ilia fabriko de Monplaisir.

La 29-an de oktobro 2020 en la urbo okazis kelkaj islamistaj atakoj.

Vidindaĵoj redakti

En Esperanto redakti

Internacia Foiro de Lyon, 7.—20. marto 1927, eldonis ilustritan prospekton en Esperanto.

Servoj redakti

  • Stacidomoj

Stacidomoj de Liono

Lokaj famuloj redakti

En Liono naskiĝis:

Esperanto en Liono redakti

La urbestro Herriot, en frua 20-a jarcento, emis al Esperanto, kiam en la urbo estis radiostacio kun konstantaj esperantaj disaŭdigoj per laboro de E. Borel. En 1904 estis fondita „Amikaro Esperantista de Lyon“. Tie okazis la 7-a kongreso de SAT en 12–16-a de aŭgusto 1927, kun ĉirkaŭ 200 partoprenantoj el 15 landoj.

Nuntempe troviĝas la multlingva kafejo KoToPo, estrita de esperantisto, en Liono kaj ekzistas loka klubo : Espéranto-Lyon.

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 11 voĉojn (0,01% de voĉoj) en 2004, 111 voĉojn (0,09% de voĉoj) en 2009 kaj 185 voĉojn (0,15% de voĉoj) en 2014.

Lionaj Esperantistoj redakti

Urboj kaj urbetoj apud Liono redakti

Kvartaloj de Liono redakti

Liono estas dividita je naŭ arondismentoj, kreitaj ekde 1852. La arondismentoj estas identifitaj laŭ iliaj nomoj.

Edukado redakti

Vidu ankaŭ redakti

Panorama vido de la urbocentro je decembro 2005 prenita el balkono de la blanka preĝejo

Eksteraj ligiloj redakti