Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Saône (Doubs) kaj Saône (stacidomo).

Saono (france Saône [soːn] [1]) estas rivero en oriento de Francio kun longeco de 480 km. Ĝia fonto troviĝas en Vogezoj en Vioménil kaj ĝi alfluas la Rodanon en Liono. Ĉefa alfluanto de Saono estas la rivero Doubs.

Saono
Rivero Saono en Gray (Haute-Saône)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 480 km
Akvokolekta areo 29 950 km²
Averaĝa trafluo 410 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 451 m
Enfluejo Rodano en Liono
- Alteco 162 m
Geografio
Alfluantoj Doubs
Rivero en Eŭropo
vdr
Saono

Loknomo redakti

 
Fonto ĉe Vioménil

La nomo de la rivero devenas de la "Sequanes" (kelta popolo) kaj de la nomo de la diino "Souconna", oni scias ankaŭ ke "Souconna enhavas la radikojn "sawk" (sankta) + "onna" (rivero). "[2]. Saono havis 3 nomojn : "Brigoulus", "Souconna" kaj "Arar". Finfine "Souconna" restis danke al la mezepokaj monaĥoj kiuj skribis "saoconna",kaj pli poste "Saône".

"La Saône" kiel akvovojo redakti

La plej granda parto de la rivero estas utiligebla kiel akvovojo. Ĝi estas ligata kun aliaj kanaloj de Francio.

La unua parto de Corre ĝis Auxonne havas 19 kluzojn de la formato 38,5 m longa kaj 5 m larĝa. La profundeco estas 1,80 m kaj la minimuma alteco 3,5 m.

Estas du tuneloj, kie estas trapasebla kiel unudirekta vojo, kontrolita per lumsignaloj.

La dua parto de Auxonne ĝis Lyon havas 5 kluzojn de la formato 185 m longa kaj 12 m larĝa. La profundeco estas 3,00 m kaj la minimuma alteco 6 m.

Ĉi tio parto apartenas al la eŭropa sistemo por grandaj varŝipoj.

Kluzoj: Dangle, Girlet, Cendrecourt, Acier, Radadôle



Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Jean-Marie Pierret, Phonétique historique du français et notions de phonétique générale p.104 Arkivigite je 2015-01-22 per la retarkivo Wayback Machine (france)
  2. Pri deveno de la rivernomo vidu la retejon en la franca lingvo pri loknomoj : http://crehangec.free.fr/intro.htm