Vidu ankaŭ la artikolon Rodano (Italio) pri komunumo en Italio.


Rodano
...en Lyon (Liono)
almara rivero
Bazaj informoj
Longeco 812 km
Akvokolekta areo 95 500 km²
Averaĝa trafluo 1 820 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 1 853 m
Enfluejo Mediteranea Maro
- Alteco 0 m
Geografio
Alfluantoj Ain, Ardèche, Arve,
Drôme, Durance, Eyrieux,
Gard, Isère, Ouvèze, Saono
Rivero en Eŭropo
vdr

Rodano (france Rhône, germane Rhone) estas rivero longa je 812 kilometroj (el kiuj 290 km en Svislando), kiu fontas ĉe la Rodan-Glaĉero en Svislando, trafluas Valezon, trairas la lagon Lemano, trafluas la sudorientan Francion. En Arles ĝi disforkiĝas en du brakojn. La ĉefbrako alfluas kiel Granda Rodano (Grand Rhône) en Marseille al Mediteraneo, kaj la alia brako kiel Eta Rodano (Petit Rhône) almariĝas ĉe Saintes-Maries-de-la-Mer.

El ĉiuj riveroj, kiuj alfluas al Mediteraneo, Rodano havas la due plej grandan debiton post Nilo.

La mita rivero Eridano estas identigita ĉu kiel Rodano, ĉu kiel Pado.

Etimologio redakti

Laŭ kelta etimologio, la nomo venus de "Rhôdan" (rapide turniĝi), sed Plinio la pli maljuna en sia "Naturalis Historia", opiniis ke la nomo venas de urbo RhodaRhodanusia, kolonio de rodisanoj, apud la nuna Aigues-Mortes.

En Kantono Valezo, ĝia germana nomo estas Rotten.

Geografio redakti

La Rodana fonto estas en Kantono Valezo, (Svislando), el la Rodan-Glaĉero en la montarmasivo Sankt-Gotardo [1], ĝi trafluas Valezon. Apud la svisa urbo Martigny, Rodano turniĝas norden en la tiel nomata Rodana Kubuto kaj enfluas en la lagon Lemano inter la svisaj urboj Port-Valais kaj Noville, formante malgrandan riverdelton. Ĝi elfluas el Lemano apud Ĝenevo, kie ĝi ricevas la riveron Arve.

Ĝi eniras Francujon, sekvante la landlimon inter la urbetoj Gaillardin kaj Pougny. Ĝia fluejo sinuas ĝis Liono, tie ĝi ricevas ĝian pli longan alfuanton: rivero Saône. De tie, ĝi fluas suden inter Alpoj kaj la Centra Masivo en la Rodana Sulko. En Arles ĝi disforkiĝas en du brakojn. La ĉefbrako alfluas kiel Granda Rodano (Grand Rhône) en Marseille al la Mediteraneo, kaj la alia brako kiel Eta Rodano (Petit Rhône) almariĝas ĉe Saintes-Maries-de-la-Mer. Inter tiuj brakoj estas la riverdelto Kamargo.

Gravaj alfluantoj redakti

Svisaj alfluantoj redakti

Francaj alfluantoj redakti

La rivero Saono ĉe la alfluo al Rodano en Liono jam pasis plian longecon la Rodano mem kaj se oni aldonas la ĉefan alfluanton de Saono, la riveron Doubs, tiam la riversistemo Doubs-Saono-Rodano havas totalan longecon de 1025 km.

Urboj laŭlonge de Rodano redakti

Vidu ankaŭ la urbojn de Lago Lemano

Rodano kiel trafikvojo redakti

Granda parto de la rivero estas utiligebla kiel akvovojo sub la nomo Voies Navigables le Rhône kaj estas prizorgata de la ŝtata kompanio Compagnie Nationale du Rhône. Oni ŝuldas al ĝi la konstruon de akvobaraĵoj kiuj reguligas la altakvojn kaj donas hidroelektran energion (15 miliardoj da kWh en 2007).

Estas du sendependaj partoj

La rivero ne taŭgas por senspertuloj. La akvofluo estas forta kaj de tempo al tempo aldoniĝas la forta verto (france Mistral)

En Lyon alfluas la rivero Saône, laŭ kiu eblas vojaĝi pli norden. En Chalon-sur-Saône renkontiĝas akvovojoj al la river' Rejno kaj al la meza kaj norda partoj de Francio.

Referencoj redakti

  1. (franclingve : Le massif du Saint-Gothard, germanlingve: Gotthardmassiv)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti