Borgne (Val d'Hérens)
Borgne estas rivero en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi trafluas la tiel nomitan Val d'Hérens. La rivero havas longecon de 30 km.
Borgne | |
---|---|
Borgne de Ferpècle | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 30 km |
Akvokolekta areo | 384 km² |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 2 100 m |
Enfluejo | Rodano |
- Alteco | 493 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Borgne de Ferpècle, Borgne d'Arolla, Lanna kaj Dixence |
Rivero en Eŭropo | |
Priskribo redakti
La rivero Borgne estiĝas el du brakoj, nome Borgne de Ferpécle kaj Borgne d'Arolla. Ĝi alfluas Rodanon proksime de Sion. Jam ek de la fontriveroj granda parto de la akvo estas forkondukita al la baraĵlago Dix.
Borgne d'Arolla redakti
Borgne d'Arolla fontas je 2160 m s.m. el la Suba Arolla-Glaĉero. Post 9 km ĝi unuiĝas kun Borgne de Ferpècle al la rivero Borgne.
Borgne de Ferpècle redakti
Borgne de Ferpècle estas kun longeco de 7 km la pli malgranda de la du fontriveroj. Borgne de Ferpècle fontas el la Ferpècle-Glaĉero kaj el la Mont-Miné-Glaĉero je alteco de proksimume 2100 m s.m. Post vojo de 7 km ĝi kunfluas kun Borgne d'Arolla kaj formas kun ĝi la riveron Borgne.
Plua fluo redakti
Je la malsupra parto de la valo la rivero fosis profundan ravinon kun longeco de proksimume 3 km je kies fino troviĝas la emeritejo Longeborgne. Je punkto 493 m/m ĝi alfluas la Rodanon.
Alfluantoj redakti
Krom la du fontriveroj la ĉefaj alfluantoj de Borgne estas krom la du fontriveroj Lanna kaj poste Dixence.
Komunumoj laŭlonge de Borgne redakti
Laŭlonge de la rivero Borgne situas la komunumoj Evolène, Saint-Martin, Mase, Vernamiège, Vex, Nax kaj la urbo Sion.