Masa estas svisa rivereto, alfluanto de Rodano. Ĝi fontas el Aleĉ-Glaĉero kaj alfluas Rodanon inter la vilaĝoj Naters kaj Bitsch.

Masa (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 6 km
Fluo
Geografio
Landoj Svislando
Regionoj Valezo
vdr
Aleĉ-Glaĉero, fonto de Masa

Ĝi estas ĉefe fama pro la akvobaraĵo de Gebidem (germane Stausee Gibidum)

Akvobaraĵo de Gebidem redakti

 

En 1964, komencis konstruo de akvobaraĵo de Gebidem, sur rivero Masa. Ĝi estis finita en 1967. Ĝia elektrejo ekfunkciis en 1969 kaj produktas po 600 GWH en jaro.

Ĝi estas de tipo volbo, alta je 122 m kaj longa je 327 m; ĝi entenas 9 200 000 m3 da akvo. La artefarita lago surfacas je 21 hektaroj (= 210 000 kvadrataj metroj) kaj maksimume profundas je 104 metroj.