Montarmasivo

Masivo (france: massif) en geologio estas juna ŝildo - ne-antaŭkambria kontinenta kerno, signifante ke ĝia kreotempo estas malpli ol 542 milionoj da jaroj. La maso estas sekcio de la tera membrano formita en la procezo de orogenezo kaj rolas kiel rigida unuo sen interna deformado. La masivo formas la kontinentan infrastrukturon, kaj emas resti sendifekta kiam tektonaj platoj moviĝas.

La origino de la vorto masivo estas en la franca, massif, kaj ĝi estas uzata por priskribi la koncentriĝon de pluraj montoj, formante grandan sendependan parton ene de montaro.

Sub montarmasivo respektive masivo oni komprenas unuecan blokon konsistanta el roko. Masivoj ne estas simple montoĉenoj aŭ montarlinioj sed havas kompaktan formon kaj estas ĉirkaŭataj kompleto de valojpasejoj, montrante sin kiel pli malpli libere starante geologia unuo. Oni distingas stumpojn (vertikala orientiĝo de la roko) kaj platojn (disigitajn per interrompoj).

MasivmontarojRedakti

Montarojn, kiuj konsistas el unu masivo, oni nomas masivmontarojn. Multaj de tiuj-ĉi pli vastaj masivoj havas relative altan geologian aĝon kaj estas restaĵoj de pli maljunaj altmontaroj, de kiuj postrestas nur ankoraŭ iom pli ol la duono. Per erosio tiaj montaroj ofte malkreskas al veraj stumbmontaroj, kiel ekzemple la Schwäbische Alb.

FontoRedakti

Ĉi-tiu artikolo baziĝas sur traduko de la artikolo "Massiv" de la germana vikipedio.