Stumpo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel ekzemple PIV estas[1]

  1. en medicina senco nedifektita restaĵo el fortranĉita membro, ekzemple stumpo de amputita brako, aŭ
  2. en ĝenerala lingvaĵo mallonga parto restanta el io, kies plej grandan parton oni fortranĉis aŭ fordetruis, ekzemple stumpo de trunko, de branĉo; cigarstumpo; stumpo de kandelo[2]; vakskandelaj stumpetoj[2]; stumpeto de forbrulinta alumeto[2].

Referencoj redakti

  1. datumo "stumpo" en Reta Vortaro
  2. 2,0 2,1 2,2 L. L. Zamenhof

Vidu ankaŭ redakti