Muelejo
Muelejo estas konstruo kiu enhavas muelilon. Ĝi povas servi por fari farunon, mustardon ktp. Muelejo povas esti propulsita de vento, akvo, elektro, aŭ de muskolforto de homoj (mano, paŝrado) aŭ bestoj (azeno, bovo, ĉevalo).



Muelejoj laŭ propulso Redakti
manmuelejo - ĉevalmuelejo - tretmuelejo - akvomuelejo - ventmuelejo - ventakvomuelejo
Ventomuelejoj Redakti
Ventomuelejoj laŭ starloko Redakti
altaĵa muelejo - remparmuelejo
Ventomuelejoj laŭ konstruo Redakti
ĉapturnulo - surtera muelejo - pivota muelejo - platforma muelejo - turmuelejo
Muelejoj laŭ funkcio aŭ produkto Redakti
Muelejoj laŭ origino Redakti
Proverbo Redakti
Ekzistas proverboj pri muel(il)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Ĝi estas akvo al lia muelilo. ” „ Muelilo haltas, muelisto eksaltas. ”
Referencoj Redakti
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-10-05.