Spicmuelejo estas muelejo - plejofte ventmuelejo – kiuj servas por mueli spicojn. Imagu la mueladon de ĉiaspecaj spicaĵoj kaj rilataj produktoj kiel pipro, pimento, muskato, maciso, zingibro, cinamo, kariofilo, fenugreko kaj koriandro, aŭ miksaĵoj da spicoj kaj herboj.

Spicmuelejo De wachter Zuidlaren

Spicmuelejoj speciale estis konstruitaj en la najbareco de havenoj kie la komercoŝipoj alportis iliajn varojn. Kie por ekzemple grenmuelejoj en ĉiu vilaĝo estis sufiĉe da bezono por la muelkapacito de minimume unu muelejo, la debito de spicoj nenie estis tiel granda ke loka muelejo estis pravigita. Kelkaj muelejoj apud la alportaj havenoj estis sufiĉaj por provizi en la bezono de la tuta landinterno.

La muelado de spicoj estas longedaŭra kaj laborintensiva procedo. Spicoj enhavas eterajn oleojn, aromaj materioj kiuj fakte neniel rilatas kun oleo. Kiam oni varmigas ĉi tiujn oleojn, ili donas specifan aromon pro kio cinamo odoras kiel cinamo kaj pipro kiel pipro.

Pro la frotado de la muelŝtonoj la spicoj varmiĝas kaj la nomitaj aromomaterioj liberiĝas. Per aliaj vortoj, dum la muelado parto de la aromo perdiĝas. Pro tio la muelprocezo devas esti farita tiel ke la muelitaĵo minimume varmiĝas.

Ĉi tio oni atingas per la muelado de etaj kvantoj samtempe, kaj per mueli la spicojn ne en unufojo ĝis la ĝusta grajnogrando, sed unue rompi inter la muelŝtonoj inter kiuj estas ‘tro granda spaco’. Post la rompo la muelitaĵo povas malvarmiĝi, la ŝtonoj estas alĝustigitaj kaj la muelvaroj denove estas muelitaj. Tielmaniere post tri aŭ kvar mueladoj oni atingas la finkvaliton. Inter la mueladoj la muelaĵo estas kribrita kaj denove ŝutita en la ŝutujo.