Muskato
La muskato[1] estas la semo de la muskatarbo, ĉiamverda arbo el sudorienta Azio, inkluzive Nov-Gvineo kaj Barato, kies botanika nomo estas bonodora miristiko[2] (Myristica fragrans).
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/77/NuezMoscada.jpg/250px-NuezMoscada.jpg)
![Myristica fragrans - Köhler–s Medizinal-Pflanzen-097.jpg](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/24/Myristica_fragrans_-_K%C3%B6hler%E2%80%93s_Medizinal-Pflanzen-097.jpg/220px-Myristica_fragrans_-_K%C3%B6hler%E2%80%93s_Medizinal-Pflanzen-097.jpg)
La fruktoj de muskatarboj estas uzataj por du spicoj, la muskato kaj la maciso (ankaŭ nomata, kvankam evitinde, "muskatfloro").
La semo muskato estas pli malpli ovoforma kaj proksimume 20-30 mm longa kaj 15–18 mm larĝa, kaj pezas inter 5 kaj 10 gramojn seke.
Muskatfloro estas la ruĝa kovrilo de la semo.