Kariofilo

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kariofilo
Syzygium aromaticum - Köhler–s Medizinal-Pflanzen-030.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Mirtaloj Myrtales
Familio: Mirtacoj Myrtaceae
Genro: Sizigio
Syzygium aromaticum
(L.) Merrill & Perry
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La kariofilo (Syzygium aromaticum) botanike apartenas al la mirtacoj.

En la kuirarto uzatas la sekigitaj florburĝonoj de la planto. Kariofilo fajnigas ĉefe ruĝan brasikon, fruktosalaton, punĉon, marinaĵojn kaj spickukojn.

Ties esenca-oleo havas anestezan virton kaj estas ofte uzata por mildigi dentdolorojn.

La planto originas de la Molukoj kiuj biogeografie situas en la Aŭstralazia ekozono. La monda ekonomia deziro al la fruktoj de tiu ĉi planto estis motoro al klopodoj de eŭropaj potencoj ĉe suborientazio en la periodo de la frua koloniismo, de la 16-a ĝis la 18-a jarcentoj. Pli precize legu pri la historio de la Ternato-insulo.

Nuntempe la ĉefa mondproduktanto pri kariofoloj estas Zanzibaro.

Kuracaj uzoj laŭ praaj fontoj kaj nuntempeRedakti

En la mezepoko la spico estis uzata kiel ingredienco en medikamentoj, kiuj traktis okulajn problemojn, epilepsion, pulminflamon, palpitacion kaj impotentecon. La najlo estis uzata ankaŭ kiel ingredienco en pilolo, kiu vekis seksan deziron.

Nuntempe en popola medicino la najlo estas uzata kiel ingredienco en multaj medikamentoj kaj kiel loka anestezilo, precipe en dentaj kaj dentokarnaj kuracadoj.

Kariofiloleo estas uzata ankaŭ por malpezigi dentodoloron, muskolajn dolorojn kaj kapdolorojn, por forigi aknojn de la vizaĝo kaj resanigi verukojn kaj makulojn sur la haŭto.

BildaroRedakti

Vidu ankaŭRedakti