Okcidenta Siberio
Okcidenta Siberio estas la parto de Siberio, kiu troviĝas inter la montaro Uralo kaj la rivero Jenisejo.
Okcidenta Siberio | ||
---|---|---|
Regiono | ||
areo [+] | ||
Lando | Rusio | |
- koordinatoj | 55° 12′ 0″ N, 81° 36′ 0″ O (mapo)55.281.6Koordinatoj: 55° 12′ 0″ N, 81° 36′ 0″ O (mapo) | |
Okcidenta Siberio | ||
Vikimedia Komunejo: Western Siberia [+] | ||
Subdividoj
redaktiAdministre, la teritorio de okcidenta Siberio konsistas el la Kemerova, Novosibirska, Omska, Tomska kaj Tjumena provincoj, sed ankaŭ el la Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra kaj Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto. Ĝi plie inkluzivas partojn de la Kurgana, Ĉeliabinska kaj Sverdloska provincoj, sed ankaŭ partojn de la Altaja kaj Krasnojarska regionoj.
Ekonomio
redaktiOkcidenta Siberio ege gravas de la ekonomia vidpunkto kiel ĉefa fonto de nafto kaj natura gaso, kiuj konsistigas bazon de la rusia ekonomio. Ekde la 1950-aj jaroj tie formiĝis la Okcidentsiberia naftogasa komplekso.
Urboj
redaktiLa plej grandaj urboj de Okcidenta Siberio estas Novosibirsko, Omsko, Tjumeno, Kemerovo, Barnaulo kaj Tomsko.