Rokaĵo

natura solidaĵo konsistanta el mineraloj
(Alidirektita el Roko)

En geologio rokaĵo (NPIVe petro[1]) estas pli aŭ malpli homogena unuo de la terkrusto, kiu konsistas foje el unusola mineralo, sed plej ofte el kelkaj mineraloj kiel ĉefkonsistaĵoj kaj krome enhavas iom da specoj de kromaj mineraloj. Foje du malsimilaj rokaĵoj povas enhavi saman aŭ similan pecon el mineraloj aŭ kemian konsiston; tiam la strukturo aŭ teksturo diversas. La strukturo temas pri la formo, dimensio kaj similaĵoj de la mineraleroj; la teksturo rilatas la ordigon aŭ malordigon de la grajnoj. Ambaŭ ecojn (strukturon kaj teksturon) oni pristudu per simpla rigardo kaj krome per diversaj iloj, kiel lupeo, mikroskopo, elektrona mikroskopo, ktp.

Ekvilibra roko staras en la parko Ĝardeno de Dioj ĉe Colorado Springs

Rokoj povas esti kunmetitaj de kristaloj de nur unu mineralo - monominerala roko, kiel ekzemple kalkŝtono kunmetita ekskluzive de kalcito, aŭ miksaĵo de kristaloj de pluraj mineraloj - polimera roko, kiel granito konsistanta el kvarco, feldspato kaj glimo.

La scienca difino de roko estas: "natura kaj valida kombinaĵo de mineraloj". La termino "valida" en ĉi tiu difino havas du signifojn:

  • Kombinaĵo de malsamaj mineraloj determinita surbaze de la naturaj leĝoj, kiujn geologoj provas deĉifri.
  • Interkonsento inter geologoj pri la speco de mineraloj kaj ilia ĉeesto en la roko, ekzemple: intrusiva roko, kiu konsistas el plagioklazo, pirokseno, magnetito kaj olivino, formita per la malrapida malvarmigo de magmo profunda en la tero. Kontraste, vulkana roko de la sama kunmetaĵo formita per la malvarmetigado de lafo super la krusto estas bazalto.

En agrikultura inĝenierado roko estas "iu ajn kunliga parto de la tera krusto." Laŭ ĉi tiu difino, grundo ne estas speco de roko, dum laŭ la geologia difino grundo estas speco de roko, kvankam ne kristaligita, ĉar ĝi konsistas el mineralaj kristaloj.

La studfako de geologio, esplorado pri rokoj nomiĝas petrologio (greke: petra – roko, logia – studfako) kiu esploras la strukturon de la rokoj, ilian konsiston, teksturon, distribuon, ordigon kaj la procezojn, kiuj kondukis al ilia formado.

DifinojRedakti

Laŭ NPIV, roko[2] estas tre malmola tavolo de la terkrusto, dum rokaĵo estas artefarita aranĝo el naturaj aŭ cementaj rokpecoj (en parko, ĝardeno ks).

 
Roko en kaverno.

Se oni konsideras la konsiston, la strukturon kaj la teksturon de iu roko oni povas elteni konkludojn pri deveno de la rokaĵo, kaj laŭ tiu kriterio oni enklasigas plej ofte la rokojn jene:

 
Falkenstein en Saksa Svislando (septembro de 2004)

Roko estas malmola tavolo de la terkrusto, kuŝanta sub la humo, aŭ parto el tia tavolo, elstaranta masive super la tero, respektive akvo. Laŭ sia genezo kaj situo la rokoj povas havi siajn specifajn nomojn: rokkudrilo, rokturo, rokmuro, rokremparo, rokpiramido, rokfumtubo, rokelstaraĵo kaj simile. Pli ampleksaj teritorioj kun rokoj estas nomataj rokurboj. La rokoj estas ekstremaj lokoj, ilia ekstrema karaktero dependas ne nur de minerala substrato kaj ties ecoj, sed ankaŭ de ekstera formo, orientado kaj ekspozicio de rokmuroj. Vegetaloj kreskantaj sur rokoj nomiĝas petrofitoj. Rokoj estas ne nur hejmo de vegetaloj, sed ili estas ankaŭ elserĉata hejmo de birdoj. Rokoj kun vertikalaj muroj pro sia nealirebleco fariĝis objekto de interesoj de homoj, kiuj klopodas venki nature kreitajn altaĵojn. Superante ilin ĉiu montogrimpanto elektas sian stilon, per kiu ĝi superas la rokon (libera grimpado kaj teknika grimpado).

Kelkaj lingvoj malhavas klarajn terminojn por distingi inter rokoj kaj rokaĵoj; ekz-e angle por ambaŭ povas servi «rock», kaj france, «roche»; aliflanke la germana, rusa, ĉeĥa zorge distingas la terminojn por tiuj malsamaj aferoj (germane Fels kaj Gestein, ruse скала kaj порода). En la esperanta tradicio la pli ĝeneralan nocion esprimas rokaĵo[3].

PIV francmaniere uzas la saman konfuzan terminon por la du nocioj (sub «roko»); NPIV por la signifo, kutime esprimanta per «rokaĵo», uzas vorton «petro».

RokotipojRedakti

MagmorokaĵoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Magmorokaĵo.
 
Diorito.

Sub magmo-rokaĵoj aŭ magmaĵoj (magmo-devenaj rokaĵoj) oni kunigas nocie en la geologio ĉiujn ŝtonaĵojn, kiuj ekestas per solidiĝo de magmo kaj do havas sian originon per procezoj en la terinterno. La magmaĵoj estas unu el la tri ĉefgrupoj de la petrografio. La du aliaj ŝtonaĵ-grupoj, kiuj havas tre malsaman ekestohistorion kaj strukturon, estas la sediment-devenaj kaj la metamorfoz-devenaj rokaĵoj (metamorfaĵoj). Je la mineralenhavo la tri grupoj tamen povas esti similaj.

Magmaj rokaĵoj ĝenerale estas la naturaj kristaliĝoproduktoj de varmega silikata fandaĵo, la tielnomata magmo. Kiam tiu arda-fluida maso el la terinterno venas al la surfaco, oni nomas ĝin lafo. Ĉu la malvarmiĝo kaj solidiĝo de la petrofandaĵo okazas super- aŭ subtere, havas fortan influon al la kristaliĝo kaj la teksturo de la ekestantaj rokaĵoj. Pro tio oni distingas du ĝis tri petrogrupojn, nome profundo- kaj elflu-rokaĵoj.

Sedimenta rokaĵoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sedimenta rokaĵo.
 
Sedimentaj rokoj formitaj per diagenezo ĉe Karnataka, Barato.

Sedimentaj rokoj, aŭ sedimentaj petroj laŭ NPIV [4] (t.e. tavolrokaĵoj), estas rokaĵoj, kiuj plej ofte ekestas per sedimentado aŭ formiĝo de materialo je la tersurfaco. Oni distingas lozajn sedimentojn kaj solidajn sedimentrokojn, nomitajn ankaŭ sedimentitoj. La procezo de la solidiĝo de lozpetro al solidpetro nomiĝas dia- aŭ litogenezo. Sedimentoj ekestas per erozio, transporto kaj sedimentado de petroj kaj ties efloreskaj produktoj aŭ per precipitado aŭ eliminado de solvitaj substancoj.

La sedimentojn oni disdividas en tri grupojn, nome klastaj, kemiaj kaj biogenaj. Klastaj sedimentoj estas formitaj de kunmetaĵo de rub-eroj aŭ sableroj. La klasadon de tiuj sedimentoj oni organizas laŭ la diametro de la grajnoj aŭ sedimenteroj. Tiun klasadon uzas inĝenieroj ekzemple por kalkuli la rezistecon de sedimentaj grundoj sub estontaj konstruaĵoj.

En kemiaj sedimentoj okazas kemiaj reakcioj. El kalkoŝtono oni produktas kalkon kaj magneziton uzas la metalurgia industrio. Gipso estas uzata kaj en konstruado kaj en kemia industrio.

La biogenaj sedimentoj estas klaso interesege pristudebla ĉar alportas al la geologio partikularajn specifaĵojn. Jene:

  • La ekzisto de tiuj biogenaj aŭ vivdevenaj sedimentoj aldonas intereson al geologiaj studoj ĉar pruvas la influon de la vivularo super la geologiaj procezoj.
  • Tiaj sedimentoj konsistigas la plej riĉigajn energifontojn por la homaro, ĉar ili konservas la sunenergion per naturaj metodoj.
  • Temas pri sedimentoj ne nur solidaj, sed ankaŭ likvaj kaj eĉ gasaj; iamaniere oni povas paroli pri gasaj rokaĵoj.
  • Oni malfermas pordojn al studo de la evoluo de la planedo (terkrusto) kaj de ties vivularo kaj de tiu ĉi super tiu.

Metamorfa rokaĵoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Metamorfa rokaĵo.
 
Kristala kalko (marmoro), klare rekoneblaj estas la brilantaj kristaloj.

Metamorfaĵojmetamorfoz-devenaj rokaĵoj[5], aŭ metamorfaj petroj (laŭ NPIV [6]) ekestas el pli malnovaj rokaĵoj de iu ajn tipo per metamorfozo, tio estas transformiĝo sub alta premo, alta temperaturo kaj eventuale per ĥemia substancinterŝanĝo en solidan staton. Je la transformiĝo la mineralkonsisto de la rokaĵo ŝanĝiĝas, ĉar formiĝas novaj mineraloj kaj mineralagregaĵoj, kiuj estas stabilaj sub la novaj prem- kaj temperaturkondiĉoj; krome ankaŭ la rokaĵo-tavolaro transformiĝas. Tipe el metamorfaj petroj estas la skisto.

Utileco por homoj de rokojRedakti

La rokoj povas esti utilaj pro siaj fizik-kemiaj proprecoj (dureco, akv-imuneco ktp.), pro sia energia potencialo aŭ pro la kemiaj elementoj kiujn ili enhavas.[7] Laŭ tiu kriterio, la rokoj povas esti klasitaj en:

  • Industriaj rokoj. Estas rokoj profiteblaj pro siaj fizik-kemiaj proprecoj, sendepende de la substancoj kaj de la energio kiujn oni povus elpreni el ili. Tiuj estas uzataj majoritate en la konstruado de loĝejoj kaj en vorkoj, kaj tio ekde prahistoriaj tempoj (muregoj kaj loĝejoj el ŝtono el prahistorio. Menciindas la gruzoj kaj sabloj, uzataj kiel volumenaĵo, la kalkoŝtono, la gipso, la bazalto, la ardezo kaj la granito. La kvarco estas la bazo de la fabrikado de la vitro, kaj la argilo de la produktoj de ceramiko (brikoj, tegoloj kaj porcelano).
  • Energiaj rokoj. Estas utilaj pro la energio kiun ili enhavas, kiu povas esti elprenita facile per brulado. Temas pri karbo kaj nafto.
  • Industriaj mineraloj. La mineraloj kiujn enhavas la rokoj estas tre ofte pli utilaj ol la propraj rokoj mem, ĉar ili povas enhavi kemiajn elementojn tre bazajn kaj necesajn por la homaro, kiel jenaj: fero, kupro, plumbo, stano, aluminio ktp.

MinadoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Minado.
 
Arta altbedo en ĝardeno farita el naturaj ŝtonoj

Minado estas la elfosado de valoraj mineraloj aŭ aliaj geologiaj materialoj el la tero, fakte el erco aŭ geologia vejno.[8] Tiu terminego inkludas ankaŭ la forigon de grundo. Materialoj atingitaj pere de minado estas bazmetaloj, valormetaloj, fero, uranio, karbo, diamantoj, kalkoŝtono, naftoardezo, rok-salo kaj potaso. Minado necesas por akiri materialojn kiuj ne povas esti akirita pere de agrikulturaj procezoj, aŭ kreitaj artefarite en laboratoriofabriko. Minado en pli ampleksa senco enhavas elfosadon de ajna rimedo (ekz. nafto, natura gaso, salo aŭ eĉ akvo) el la tero.[9]

Minado de rokoj kaj metaloj estis farita ekde prahistoriaj epokoj. Modernaj minprocezoj estas komponitaj de traserĉado de ercoj, analizo de la profita potencialo de proponita mino, elfosado de la dezirataj materialoj kaj finfine rekuperado de la tero por prepari ĝin por aliaj uzoj post la minado haltas.[10]

La naturo de minprocezoj kreas eblan negativan efikon sur la medio kaj dum la minoperacioj kaj dum jaroj post la mino estis forlasita. Tiu efiko kondukis al plej el la landoj de la mondo adopti regularon por administri la negativajn efikojn de la minoperacioj.[11]

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. http://vortaro.net/#petro Petro en reta vortaro
  2.    Roko en ReVo
  3. Ekz-e tiel en la libro de E. Dudich «Ĉu vi konas la teron?».
  4. http://vortaro.net/#petro Sedimenta petro en reta vortaro
  5. E. Dudich: Ĉu vi konas la teron? P. 50.
  6. http://vortaro.net/#petro Metamorfa petro en reta vortaro
  7. Costa, M., Ferrer, M., Bonafeu, M. D., Estrada, M. & Roger, E. 2009. Ciències de la Terra i del Medi Ambient, 2. Castellnou, Barcelona. ISBN 978-84-9804-640-3
  8. "Underground Mining Equipment Market 2017 Global Key Players, Share, Challenges, Industry Size, Growth Opportunities & Forecast To 2021", 28a de julio 2018. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-07-28. Alirita 2020-04-04.
  9. (2009) Sustainable Management of Mining Operations. Denver, CO: Society for Mining, Metallurgy, and Exploration. ISBN 978-0-87335-267-3.
  10. Wilson, Arthur. (1996) The Living Rock: The Story of Metals Since Earliest Times and Their Impact on Developing Civilization. Cambridge, England: Woodhead Publishing. ISBN 978-1-85573-301-5.
  11. Environmental Risks of Mining. Massachusetts Institute of Technology. Arkivita el la originalo je 20a de septembro 2014. Alirita 10-a de septembro 2014.

LiteraturoRedakti

  • Endre Dudich: Ĉu vi konas la teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj. Scienca Eldona Centro de UEA, Budapeŝto, 1983.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rock (geology) en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Roca en la hispana Vikipedio.