Magnetito
mineralo
Magnetito (Wilhelm Haidinger, 1845) aŭ magneta fererco estas feroksido, kies formulo estas Fe2+Fe23+O4. Ĝi estas la plej grava fererco. Ĝi havas nigran koloron, denson de 4,9-5,4 gr/cm3, Mohs-durecon de 5–6.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/02/Kiruna_Abraumhalden_Erzbahn.jpg/220px-Kiruna_Abraumhalden_Erzbahn.jpg)
Ĝi estas grandamase trovebla en Kiruna, Svedio, kie oni kalkulas je plurcentmilionoj da tunoj da fererco. En Rusio, en ĉirkaŭo de Magnitogorsk sur areo de ĉirkaŭ 500 km² oni kalkulas je fererca resurso de 300 000 milionoj da tuno da fererco. Oni malkovris ĝin pro la magnetaj anomaloj. Pliaj gravaj troviĝejoj estas en Utaho (Usono), Sud-Afriko, Bolivio kaj Aŭstralio. Ĝi estas ferimagmetisma materialo.