Mohs-skalo

skalo de malmoleco de mineralo

La Mohs-skalo estas skalo de minerala dureco kiu komparas mineralojn per la ebleco skrapi pli molajn mineralojn. Ĝi estis kreita de la germana mineralogo Friedrich Mohs, kaj estas unu el multaj difinoj de dureco de materiala scienco.

Mohs bazis la skalon laŭ dek abundaj mineraloj. Materialoj estas kategoriigataj laŭ la plej malmola materialo kiun si povas skrapi. La jena tabelo montras komparado kun absoluta malmoleco per sklerometro.

Dureco Mineralo Ĥemia komponado Absoluta Malmoleco
1 Talko, (Estas facile skrapebla per la ungo) Mg3Si4O10(OH)2 1
2 Gipso, (Oni eblas skrapi ĝin per la ungo iomete pli malfacile) CaSO4·2H2O 3
3 Kalcito, (Oni eblas skrapi ĝin per kupra monero) CaCO3 9
4 Fluorito, (Estas skrapebla per tranĉilo) CaF2 21
5 Apatito, (Oni eblas skrapi ĝin per tranĉilo iomete pli malfacile) Ca5(PO4)3(OH-,Cl-,F-) 48
6 Feldspato, (Ĝi eblas skrapi per ŝtala klingo) KAlSi3O8 72
7 Kvarco, (Ĝi skrapas la ŝtalon) SiO2 100
8 Topazo, Al2SiO4(OH-,F-)2 200
9 Korundo, (Nure skrapebla de diamanto) Al2O3 400
10 Diamanto, (La plej dura natura mineralo) C 1500