Fluorito

La fluorito, aŭ fluorspato, estas mineralo de la grupo III (halogenidoj) laŭ la klasado de Strunz, formata de la kombino de kalcio kaj fluoro, de formulo CaF2. Ĝi kristaliĝas en la kuba kristalsistemo.

Flava fluorito.
Diversaj variantoj de fluorito.

La fluorito troviĝas en Hispanio, Rusio, Anglio, Ĉinio, Usono, Meksiko, Namibio kaj Germanio. La mino plej granda en la mondo troviĝas en Meksikio en la subŝtato de San Luis Potosi.

Historio de la fluoroRedakti

Fluorito estis unuafoje raportita en 1529 pro la kuriozaĵo ke tiu mola substanco malaltigas la fandopunkton de la mineraloj. Tamen, kiel mineralo, tiel ĝi estis jam konata tre antaŭe, ĉar ĝi troviĝas kiel grandaj senkoloraj kristaloj, sed ankaŭ kun pli ol dekduoj da koloroj, kaŭze de la malpuraĵoj. Se ĝi ne estus tre mola mineralo, certe ĝi estus konservata kiel gemo.

Fluorito reakcias kun sulfata acido, kaj tre eble tio estis unue dokumentita en 1670, rezultante en akvofortan vitron, kiel ĝi jam estis menciita. En 1771, Joseph Priestley (1733-1804) kaj Carl Wilhelm Scheele (1742-1786) produktis akvan fluoridan acidon. Tiam kiam ĉi tiu neorganika fluoracido malrapide kreskis, ĝi kulminis en la unua preparado de la elementa fluoro far Moissan, en 1886.

Sed forta limigo por scienca progreso estis la agresema fiziologia konduto de la anhidra kaj pli koncentrita akva fluorida acido, kiel unue priskribis Louis-Jacques Thénard (1777-1857) kaj Louis Joseph Gay-Lussac (1778-1850), en 1809. Ni scias, ke precipe en tiuj fruaj tagoj okazis multaj akcidentoj kaj eble aliaj restis nekonataj. Ĉio ĉi, sen medicina atento, certe ofte rezultigis severajn kondiĉojn.[1]

ReferencojRedakti


  1. The Curious World of Fluorinated Molecules