Malfermi la ĉefan menuon

Louis Joseph Gay-Lussac naskiĝis en la 6-a de decembro 1778 en Saint-Léonard-de-Noblat kaj mortis en la 9-a de majo 1850 en Paris. Li estis franca kemiisto.

Louis Joseph Gay-Lussac
Gaylussac.jpg
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1778 (1778-12-06)
en Saint-Léonard-de-Noblat
Morto 9-an de majo 1850 (1850-05-09) (71-jara)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca lingvoangla lingvo
Ŝtataneco Francio
Alma mater Franca Politeknika Lernejo • Universitato de Parizo • Altlernejo Nacia de Pontoj kaj Vojoj
Subskribo Louis Joseph Gay-Lussac
Familio
Infano Jules-Alexandre Gay-Lussac
Parencoj Simon François Gay de Vernon
Profesio
Profesio fizikistokemiistopolitikistoinĝeniero • universitata profesoro
Verkoj leĝo de Charles
leĝo de Gay-Lussac
v  d  r
Information icon.svg

En 1802, li malkovris la leĝon pri dilatado de la gasoj, kaj post kelkaj jaroj, la leĝon pri volumeno, kiu nun portas sian nomon. Li alportis kelkajn emendojn al merkur-barometro. En 1804 faris du suprenirojn per balono por studi la variaĵojn de tera magnetismo kaj la komponadon de la aero.

En 1808 kun kemiisto Louis Jacques Thénard, Gay-Lussac laboris je la preparo de kalio kaj natrio, kaj malkovris boron. La sekva jaro li montris ke kloro, estas simpla elemento. En 1815, li malkovris Cianatan Acidon, kies formulo estas HCN. En la kemia industrio li plibonigis la fabrikprocesojn de sulfata acido kaj oksalata acido.

La asteroido 11969 Gay-Lussac estis nomita en lia honoro.