Alexander von Humboldt
Alexander Freiherr von HUMBOLDT (naskiĝis la 14-an de septembro 1769 en Berlino, mortis la 6-an de majo 1859 en Berlino) estis germana sciencisto, naturalisto, geografo kaj esploristo.
Kune kun sia frato Wilhelm von Humboldt [vilhelm fon humbolt] li studis unue en Frankfurt an der Oder kaj poste en Göttingen. Ekde la jaro 1790 la fratoj iris apartajn vojojn. Alexander daŭrigis siajn studojn en la Handelsakademie (= Komerca Akademio) en Hamburgo kaj en Bergakademie (= Minakademio) en Freiberg.
En 1792 Alexander von Humboldt fariĝis asesoro en minista departemento, sed lia forta intereso pri natursciencoj igis lin forlasi tiun ĉi postenon. La jarojn inter 1799 kaj 1804 li kune kun Aimé Bonpland pasigis kiel esploristo en Latinameriko. Li tie interalie modernigis geografiajn mapojn kaj esploris lokajn plantojn. La rezultoj de tiu vojaĝo poste estis fiksitaj en 34-voluma verkaro.
En 1805 li doktoriĝis en la Universitato de Frankfurt/Oder kaj fariĝis membro de la prusa Akademio de Sciencoj. En 1829 Humboldt vojaĝis al Rusio kaj aparte Siberio. Li esploris la Kaspian Maron, la kemian staton de la akvo kaj lokajn fiŝojn. En 1844 aperis lia verko Central Asien (Centra Azio).
Humboldt daŭre prelegis kaj verkis. Lia plej fama verko estis la 5-voluma fizika priskribo de la mondo "Kosmos", eldonita inter 1845 kaj 1862. Cetere li ne nur okupiĝis pri natursciencoj, sed ankaŭ aktive partoprenis la politikan vivon en siaj loĝlokoj.
Vidu ankaŭ
redakti- la artikolon pri la rivero Humboldt en Nevado, nomita laŭ la sciencisto kaj pri
- la Humboldt-Universitato en Berlino
- Humboldta pingveno
- 54 Alexandra
- 4877 Humboldt
Galerio
redakti-
Alexander von Humboldt, portreto de Friedrich Georg Weitsch (1806). Alte Nationalgalerie.
-
Humboldt kaj lia kolego sciencisto Aimé Bonpland ĉe la vulkano Ĉimborazo, de Friedrich Georg Weitsch (1810)
Eksteraj ligiloj
redakti- Fondaĵo Alexander von Humboldt Arkivigite je 2003-12-02 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- http://www.hu-berlin.de Universitato Humboldt en Berlino] (germane, angle)
- Alexander von Hulboldt en Kolombio Arkivigite je 2007-06-09 per la retarkivo Wayback Machine, hispanigo de partoj de lia taglibro, skanita en PDF (hispane)