Usona Filozofia Societo

Usona Filozofia Societo (angle American Philosophical Society) estas fondita en 1743 de Benjamin Franklin kaj aliaj usonaj sciencistoj por favori la sciencojn kaj helpi enkonduki utilajn eltrovaĵojn.

Usona Filozofia Societo
emblemo
Fondodato 1743
Sidejo Filadelfio, Usono
Retejo Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

MembrojRedakti

Fruaj membroj

Postaj membroj

PublikaĵojRedakti

Internacia lingvoRedakti

En 1887 la societo elektis komitaton por ekzameni la sciencan valoron de Volapük. La komitato, sciante nenion pri Esperanto, kondamnis Volapükon kaj konstatis la verajn principojn, sur kiuj la lingvo internacia devas esti bazita, tute similajn al la principoj de Esperanto. La societo dissendis al ĉiuj klerulaj societoj de la mondo proponon pri internacia kongreso por starigi lingvon internacian laŭ tiuj principoj. L. L. Zamenhof, informite pri la proponita kongreso, en sia "Aldono al la dua libro" anoncis intencon lasi la decidon pri la eventuala formo de la lingvo internacia kaj la kontrolon de ĝia sorto al tiu kongreso. Tamen pro nesufiĉa respondo al la alvoko de la Usona Filozofia Societo la kongreso ne okazis. Henry Phillips, sekretario de la societo, fariĝis varma amiko de Esperanto kaj tradukis la unuan libron de Zamenhof.

BibliografioRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti