Friedrich Wilhelm von Steuben

prusia oficiro kaj usona generalo

La barono Friedrich Wilhelm von STEUBEN [fridrih vilhelm fon ŝtojbn], plennome Friedrich Wilhelm Ludolf Gerhard Augustin von Steuben (naskiĝis la 17-an de septembro 1730 en Magdeburgo, duklando Magdeburgo (nuntempa Germanio); mortis la 28-an de novembro 1794 en Steuben, distrikto Oneida, Novjorkio, Usono) estis prusia oficiro kaj usona generalo. Li reorganizis la kontinentan armeon en la Usona Milito de Sendependeco.

Friedrich Wilhelm von Steuben
Persona informo
Naskonomo Friedrich Wilhelm August Heinrich Ferdinand von Steuben
Naskiĝo 17-an de septembro 1730 (1730-09-17)
en Magdeburgo, Duklando Magdeburgo,  Sankta Romia Imperio
Morto 28-an de novembro 1794 (1794-11-28) (64-jaraĝa)
en Steuben
Tombo Steuben Memorial State Historic Site
Lingvoj germana
Loĝloko Nov-Jorko
Ŝtataneco Reĝlando PrusioUsono
Subskribo Friedrich Wilhelm von Steuben
Memorigilo Friedrich Wilhelm von Steuben
Familio
Patro Wilhelm Augustin Steuben
Patrino Maria Justina von Jagow
Edz(in)o
Okupo
Okupo oficiro
Verkoj Revolutionary War Drill Manual
vdr
monumento pri von Steuben en Potsdamo

En la prusia armeo redakti

Friedrich Wilhelm von Steuben naskiĝis la 17-an de septembro 1730 en la fortikaĵo Magdeburgo kiel filo de la nobela prusia armea inĝeniero Wilhelm Augustin von Steuben. Kiel prusia soldato li partoprenis la Sepjaran Militon, kiu disvolviĝis en tri kontinentoj kaj sur diversaj oceanoj, kaj iurilate konsidereblas la "unua monda milito". En 1758 li iĝis leŭtenanta adjutanto, en 1759 mem leŭtenanto en la armea centralo de la reĝo Frederiko la 2-a de Prusio. En 1761 li kiel generalmajora adjutanto en la urbo Colberg iĝis militkaptito de la rusia armeo. Post la troniĝo de la nova rusia caro Petro la 3-a tamen li liberiĝis.

Kiel rekono de liaj militaj meritoj la prusia reĝo akceptis lin en speciala oficira klaso pri armea arto, gvidita de la reĝo mem. Malinterkonsentoj kun la ĝenerala adjutanto de la reĝo tamen gvidis al translokigo de li al garnizono en la pleja okcidento de la prusia regno, en la urbo Wesel proksime de la limo al Nederlando. En 1762 Steuben meritoplene ĝisis el la prusia armeo. En 1764 ku iĝis marŝalo de la princo de la sudgermania dinastio Hohenzollern-Hechingen, kaj en 1769 de la grafo de Badeno estis deklarita barono.

Ĝenerala inspektisto de la usona kontinenta armeo redakti

 
Friedrich Wilhelm von Steuben

Dum sia tempo en Badeno li plurfoje oficvojaĝis al la ĉirkaŭaj ŝtatoj, interalie al Francio. En 1777 li en Parizo konatiĝis kun la usona ambasadoro Benjamin Franklin. Je ties rekomendo li vojaĝis al Nordameriko kaj membriĝis en la usona kontinenta armeo, kiu tiutempe estis en malbona stato. Ekzistis nur proksimume 5000 soldatoj, kaj praktike mankis interna strukturiĝo de la armeo. Steuben ekde la jaro 1778 strukturigis kaj taktike organizis la armeon, kaj dum iom da tempo estis ĉefo de la generalaro de George Washington. Historiistoj konsideras lin la "arkitekto" de la usona sendependeco je armea nivelo, ĉar li sukcesis transformi interkverelantajn grupetojn da ribelantoj al funkcianta moderna armeo. En pluraj bataloj, la de li komanditaj armeaj unuoj signife kontribuis al usona venko. Interalie lia taktika plano estis la bazo de la usona venko en la batalo de Monmouth, la turnopunkto en la Usona Milito de Sendependeco, la 28-an de junio 1778.

En 1780 Steuben iĝis gvida oficiro en Virĝinio, kie li memstare komandis armeajn unuojn, kaj ĝis 1784 restis ĝenerala inspektisto de la tuta armeo. En la batalo de Yorktown, en oktobro 1781, kie je la usona flanko batalis aparte multaj germanaj soldatoj, li komandis la 3-an divizion kaj signife kontribuis al la usona venko.

Post la subskribo de pripaca kontrakto inter Usono kaj Britio en 1783, li malmembriĝis el la armeo. Sekve li vivis parte en Novjorko, parte en kamparaj bienoj en la distrikto Oneida de la usona ŝtato Novjorkio. Li interalie estis rektoro de universitato de Novjorkio kaj prezidanto de la germana societo de Novjorko (fondita en 1784).

La 28-an de novembro 1794 li mortis je apopleksio en sia bienejo en la distrikto Oneida, proksime de pli poste konstruita loĝloko, kiun oni nomigis Steuben laŭ li.

Framasonismo redakti

Barono von Steuben estis tre aktiva framasono kaj en Eŭropo kaj en Novjorko.

Postmortaj honorigoj redakti

 
monumento pri li en Magdeburgo

Ekde la fino de la 1950-aj jaroj septembre okazas en la Kvina Avenuo de Novjorko granda parado de la germandevenaj urbanoj. Ankaŭ en aliaj urboj, ekzemple en Philadelphia, ekzistas similaj paradoj de germandevenaj usonanoj. En Usono pluraj loĝlokoj kaj distriktoj estis nomitaj laŭ li:

  1. la urbo Steuben en la ŝtato Majno,
  2. la jam menciita urbo Steuben en la ŝtato Novjorkio,
  3. la urbo Steuben en la ŝtato Viskonsino,
  4. Steubenville en la urbo Steuben en la ŝtato Ohio,
  5. la distrikto Steuben County en Indianio kaj
  6. samnoma distrikto en Novjorkio.

En la germana havenurbo Cuxhaven borde de la Norda Maro, inter Bremeno kaj Hamburgo, de kie ekvojaĝis aparte multaj ŝipoj kun germanaj elmigrantoj cele al Usono, kajo estis nomita laŭ la barono. Multaj urboj en Germanio krome havas stratojn nomitajn laŭ li.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti