Hechingen

komunumo de Baden-Virtembergo en Germanio

Hechingen estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas, ĉirkaŭ 60 kilometroj sude de Stuttgart en la distrikto Zollernalb kaj en la distriktaro Tübingen de la federacia lando Baden-Virtembergo. En la distrikto Zollernalb ĝi estas la tria plej granda urbo: Fine de decembro 2022 ĝi havis 11 560 loĝantojn. Por la ĉirkaŭaj komunumoj ĝi estas alirpunkto rilate al aĉetoj kaj butikumado.

Hechingen
Blazono
Hechingen (Germanio)
Hechingen (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Tübingen
Distrikto Distrikto Zollernalb
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 07471
Poŝtkodo 72375–72379
Aŭtomobila kodo BL
Oficiala Municipokodo 08417031
Subdivido 9 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Dorothea Bachmann
Adreso de la administrejo Marktplatz 1
72379 Hechingen
Demografio
Loĝantaro 19439 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 48° 21′ N, 8° 58′ O (mapo)48.3516666666678.9633333333333Koordinatoj: 48° 21′ N, 8° 58′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 528 m
Areo 66,44 km²
Oficiala retejo http://www.hechingen.de
vdr

Inter la komunumoj Hechingen kaj Bisingen situas la kastelo Hohenzollern. Ĝi estas la hejmo de la nobela dinastio de Hohencolernoj, el kiu eliris la princoj-elektistoj de Brandenburgio (1415–1701), pluraj prusiaj reĝoj (1701-1918) kaj germanaj imperiestroj (1871–1918), kaj ankaŭ reĝoj de Rumanio dum 1866–1947.

Vidu ankaŭ redakti

 
la kastelo Hohenzollern inter Hechingen kaj Bisingen
 
Hechingen kun kastelo Hohenzollern (kuprogravuraĵo de Mateo Merian, ĉ. la jaro 1650)