Dinastio

sinsekvo de regnestroj el sama familio, kiuj tenas regadon en lando dum kelkaj generacioj

Dinastio estas sinsekvo de regnestroj el sama familio, kiuj tenas regadon en lando dum kelkaj generacioj.

Jen estas kelkaj konataj dinastioj (en alfabeta ordo):

Abasidoj redakti

Dinastio de arabaj kalifoj en 7501258, devenas de Abaso, onklo de Muhamedo. Prosperiĝis dum kalifoj Al-Mansur (754775), Al-Mahdi (775-785), Harun Ar-Raŝid (786809), Al-Mamun (813833). De la fino de 8-a jarcento Kaliflando de Abasidoj, kiu en tiuj tempoj etendiĝis tra landoj de Sud-Okcidenta Azio kaj Norda Afriko, komencis dispartigon. En 945 Bujdoj (aŭ Buvejhidoj, regis en Okcidenta Irano kaj Irako dum 9351055) okupis la ĉefurbon Bagdado kaj senigis Abasidojn de reala civila potenco. La lasta monarko el la dinastio estis kondamnita de Hulagu-Ĥano.

Aĥemenida dinastio redakti

Dinastio de malnovaj reĝoj en 558–330 a.K. La fondinto estis Kiros la 2-a. La regno de Akemenidoj, kiu enhavis teritoriojn de Grekio ĝis Hindio, la plej altan prosperon atingis dum regado de Darius la 1-a. Ĝi ĉesis ekzistadon rezulte de la konkeroj de Aleksandro la Macedona. Gravaj reprezentantoj estis: Kiros la 2-a, Darius la 1-a, Kserkso la 1-a, Artakserkso la 3-a.

Anĵua dinastio (france: Anjou) redakti

Reĝa dinastio en Anglio (1154–1399), Sud-Italio (1268–1442), Sicilio (1266-1302), Hungario (1308–87) kaj Pollando (1370–82; 1384–85). Originis de la franca nobela familio el Anjou.

Arpado redakti

Arpado, hungare Árpád, hungara reĝa dinastio inter 889 kaj 1301. La tribestro Arpado kondukis la madjarojn al la Karpat-baseno. Liaj posteuloj regis ĝis 1301, kiam mortis la lasta dinastiano (virbranĉe). Vidu Árpád-dinastio.

Arzakidoj Partha dinastio de Irano redakti

Bagratida dinastio (kartvele: Bagrationi) redakti

Reĝa dinastio en Kartvelio en 9-19 jc. Plej konataj reprezentantoj: Davido la 3-a, Davido la Rekonstruanto, Georgo la 3-a, Reĝino Tamar, Georgo la 5-a la Brilanta, Erekle la 2-a.

Bonapartoj (france: Bonaparte, itale: Buonaparte) redakti

Dinastio de francaj imperiestroj (italdevena korsika familio) dum 1804–14, 1815 (Napoleono la 1-a), 1852–70 (Napoleono la 3-a). Dum regado de Napoleon la 1-a, en la landoj okupitaj de Francio, estis ekregitaj membroj de la dinastio: Jozefo Bonaparto – Napola reĝo (1806–08) kaj Hispana reĝo (1808–13); Luiso Bonaparto – reĝo de Nederlando (1806–10); Ĝeromo Bonaparto – reĝo de Vestfalio (1807–13) k.c.

Burbonoj (france: Bourbons, hispane: Borbones, itale: Borboni) redakti

Nomo de la reĝa familio en Francio kaj aliaj eŭropaj landoj.

Ĉinaj dinastioj redakti

Dum la historio Ĉinio ŝanĝis multajn dinastiojn.

  • Xia (ŝja) - en 21–16 jc a.K.
  • Shang (ŝang) - en 16–11 jc a.K.
  • Zhou (ĝoŭ) - en 1066–221 a.K.
  • Qin (ĉin) - en 221–207 a.K. Falis rezulte de popola ribelo.
  • Han - en 206 a.K.–220 p.K. Fondinto Liu Ban. Okazigis konkeran politikon, rezulte de kio, la limoj de la regno grave pligrandigis. Establiĝis komercaj kaj kulturaj kontaktoj kun la landoj de Mez-Azio kaj Hindio.
  • Sudaj dinastioj – en 420–589.
  • Nordaj dinastioj – en 386–581.
  • Dinastio Tang – en
  • Kvin dinastioj – laŭ kvin periodoj de malsamaj familioj: Liang, Tang, Jin, Han, Zhou; regis en la jaroj 907–960;
  • Liao – en 907–1125;
  • Jin (ĝin) – en 1115–1234;
  • Song (ĝin) –
  • Yuan (jŭan) – imperiestra dinastio en Mongolio en Ĉinio en 1279–1368; Fondis mongola ĥano Kubilaj, kiu finis konkeron de Ĉinio en 1279. Dum la regado de Yuan-dinastio, la ĉefurbo translokiĝis al Pekino.
  • Ming – en 1368–1644; Fondis Zhou Yuan Zhan, rezulte de la renverso de mongola dinastio Yuan. Falis pro la ribelantoj sub gvidado de Li Zicheng.
  • Quing (ĉing) – Manĉuria imperiestra dinastio en Ĉinio en 1644–1911. Manĉuroj prenis la potencon rezulte de la konkerado de Ĉinio. La lasta dinastio de Ĉinio, falis pro la Sinhaja revolucio en 1911–13.

Antik-egiptaj dinastioj redakti

Ili konatas per Manetono.

Dinastio Glücksburg redakti

Dinastio de Danaj (de 1863), Norvegaj (de 1905) kaj Grekaj (en 1863–1967) reĝoj.

Grandaj Mogoloj redakti

Dinastio de regantoj de t.n. Mogola imperio en 1526–1858 (Hindio). Fondita de Babur. Famaj reprezentantoj: Akbar, Ĝahangir, Ŝaĥ-Ĝahan. Post la okupo de urbo Delhio, anglaj koloniistoj pagis pension al membroj de la dinastio kaj en 1858 tute aboliciis ĝin. Hindio transiris sub la rekta regado de angla korono.

Gupta Dinastio redakti

Dinastio de la regantoj de Gupta Regno (4–6-a jc), malnovhinda imperio, kiu ekzistis en Norda Hindio. Prosperiĝis dum Ĉandragupta la 2-a (4–5-a jc). Aliaj reprezentantoj estis: Ĉandragupta la 1-a, Samudragupta.

Guridoj redakti

Dinastio de sultanoj, kiuj en 1148 fondis la ŝtaton kun centro en montara regiono Gur kaj inkluzivis teritoriojn de Afganio kaj Norda Hindio. Ekzistis ĝis 1206, kiu falis pro la atakoj de Ĥorezmŝaĥoj.

Habsburgoj (germane: Habsburger) redakti

Nomo de aŭstra princa familio, de 1282 – dukoj, de 1453 – arkidukoj, de 1804 – aŭstraj imperiestroj. Aligante Ĉeĥion kaj Hungarion en 1526 (kie ili estiĝis reĝoj) kaj aliajn teritoriojn, fariĝis regantoj de vasta multnacia regno – Aŭstrio-Hungario (1867–1918). Habsburgoj estis imperiestroj de Sankta Romia Imperio de 1438–1806 (escepte de la jaroj 1742–45), ankaŭ reĝoj de Hispanio dum 1516–1700. La dinastio estis en sia zenito dum Karolo la 5-a (1519–56), kiu dividis landojn kaj kreis branĉojn aŭstrian kaj hispanan. Ĉefaj reprezentantoj: Karolo la 5-a, Filipo la 2-a de Hispanio, Maria Teresia, Jozefo la 2-a, Francisko la 2-a.

Hanovro redakti

Dinastio de britaj reĝoj en 1714-1901. Reprezentantoj: Georgo la 1-a, Georgo la 2-a, Georgo la 3-a, Georgo la 4-a, Vilhelmo la 4-a, Viktorino.

Haŝemidoj redakti

La HaŝemidojHaŝimidoj (arabe بنو هاشم Banū Hāšim) estas araba reĝa dinastio, kiu nuntempe regas super Jordanio, sed en la pasinteco ankaŭ regis Irakon kaj aliajn arabajn teritoriojn. Ili devenas origine de Haŝim ibn Abd al-Manaf, kiu estis la pra-avo de la profeto Mohamedo.

Helenidaj dinastioj redakti

Reĝaj dinastioj de t.n. Helenidaj regnoj, kiuj aperis post disfalo de la imperio de Aleksandro la Macedona.

Hohencolernoj (germane: Hohenzollern) redakti

Germana princa familio, el kiu eliris la princoj-elektistoj de Brandenburgio (1415–1701), pluraj Prusaj reĝoj (1701-1918) kaj germanaj imperiestroj (1871–1918). La ĉefaj reprezentantoj: Frederiko-Vilhelmo, Frederiko la 2-a, Vilhelmo la 1-a, Vilhelmo la 2-a. La lasta imperiestro Vilhelmo la 2-a, estis renversita en 1918 post la malfavora finiĝo de la Unua mondmilito. La alia branĉo de Hohencolernoj (Sigmaringen) regis en Rumanio dum 1866–1947.

Hulaguidoj redakti

Mongola dinastio, reganta de 1256 ĝis la mezo de 14-a jc en feŭda regno, kiu etendiĝis tra la teritorioj de moderna Irano, Afganio, Turkmenio, Suda Kaŭkazio, orienta parto de Malgrand-Azio. Fondinto Hulagu-Ĥano, nepo de Ĝingis-Ĥano.

la Isauria (aŭ Siria) Dinastio redakti

Dinastio de Bizancaj imperiestroj en 717–802. Fondinto Leo la 3-a, originis el Sirio, sed oni konsideris lin erare elirinto de Isauro, suda provinco de Malgrand-Azio. La grava reprezentanto estis Konstantino la 5-a, imperiestro en 741–775, kiu venkis arabojn kaj bulgarojn.

JagelonojJogajlidoj redakti

La JagelonojJogajlidoj, litove Jogailaičiai, pole Jagiellonowie, estis reĝa dinastio originanta el Litovio, kiu regis en pluraj mezeŭropaj landoj inter la 14-a kaj 16-a jarcento.

Jorkoj (angle: Yorks) redakti

Reĝa dinastio en Anglio en 1461-85, branĉo de Plantaĝenetoj. Reprezentantoj: Eduardo la 4-a, Eduardo la 5-a, Rikardo la 3-a.

Kapetidoj (france: Capétiens) redakti

Reĝoj de Francio de 987 ĝis 1848, devenintaj de Hugo Kapeto, la unua franca reĝo ne estanta el ĝermana origino. La gravaj reprezentantoj: Filipo la 2-a Augusto, Sankta Ludoviko la 9-a , Filipo la 4-a Bela. La rektaj Kapetidoj regis super Francio de 987 ĝis 1328, kaj poste intersekvis sin 3 branĉoj de la sama familio ĝis 1848 : la Valezianoj (1328 – 1589), la Burbonoj (1589–1830), kaj la Orleanidoj (1830–1848). Vidu tiujn nomojn ĉi-sube.

Karolidoj redakti

Reĝa (de 751) kaj imperiestra (de 800) dinastio en Franka Regno. Unua reĝo Pipino la Kurta, sed la nomo de dinastio devenas de lia filo, Karolo la Granda. Post disfalo de imperio (843) regis en la teritorio de Italio (ĝis 905), Germanio (ĝis 911) kaj Francio (ĝis 987). La lasta reprezentanto de Karolidoj estis Luiso la 5-a (966–87), post kiu la reĝo iĝis Hugo Kapeto, fondinto de dinastio de Kapetidoj.

Lagidoj (la Ptolemoj) redakti

Lankastroj (angle: Lancaster) redakti

Reĝa dinastio en Anglio en 1399–1461, branĉo de Plantaĝenetoj. Reprezentantoj: Henriko la 4-a, Henriko la 5-a, Henriko la 6-a. Dum la rozaj militoj, ili cedis la tronon al Jorkoj.

Luksemburga dinastio redakti

Dinastio de imperiestroj de la Sankta Romia Imperio, estis ankaŭ sur la tronoj en Ĉeĥio (1310–1437) kaj Hungario (1387–1437).

Makabeoj redakti

La Makabeoj (166–37 a.K.) estis juda dinastio kiu regis sendependan Judion en Palestino inter –142 kaj 67 a.K.

Makedona Dinastio redakti

Dinastio de Bizancaj imperiestroj en 867–1056, fondita de Bazilo la 1-a. Li originis el Makedonio, de tie la nomo. Ĉefaj reprezentantoj estis: Leo la 6-a, Konstantino la 7-a, Bazilo la 2-a.

Maŭrija Dinastio redakti

Dinastio de reĝoj de Magadha en 4–2-a jc a.K. Fondinto – Ĉandragupta (Maŭrija). Grava reprezentanto de la dinastio – Aŝoka.

Merovingoj (latine: Merovingi) redakti

La unua reĝa dinastio en Franka Regno (fino de 5-a jc – 751). Nomita laŭ nomo de legenda fondinto de la familio – Meroveo. La ĉefa reprezentanto – Klovis la 1-a.

Orleanidoj (france: Orléans) redakti

Lasta branĉo de la dinastio de Kapetidoj kiu regis super Francio, de 1830 ĝis 1848. Unu sola reĝo reprezentas tiun branĉon : Louis-Philippe la Unua.

Osmanidoj redakti

Fondita de Osmano (arabe Uthmano) en jaro

Pahlavoj redakti

Dinastio en Irano dum 1925-79. Fondinto ŝaho Reza Pahlavi. Lia heredanto Mohamed Reza Pahlavi estis renversita dum la islama popola revolucio en 1979.

Paleologoj redakti

Dinastio de Bizancaj imperiestroj en 1261–1453, fondita de Mikelo la 8-a (Nicea imperiestro de 1259). La lasta reprezentanto estis Konstantino la 11-a, kiu pereis dum la defendo de Konstantinopolo kontraŭ turkoj.

Plantaĝenetoj (angle: Plantagenets) redakti

Angla reĝa dinastio, reganta en 1154–1399. La familio devenas el Anĵuo, franca provinco, malsupra valo de rivero Loire. La nomo devenas de kromnomo de Gotfredo, patro de Henriko la 2-a, kiu portis sur ĉapelo la branĉeton de la herbo "Planta genisto". En 1450 Rikardo (el Anĵua dinastio), duko de York, nomis sin Plantaĝeneto, por substreki sian plia rajton sur trono, ol Rikardo la 6-a. Dinastianoj:

Flankaj branĉoj de Plantaĝenetoj estas Lankastroj kaj Jorkoj

Přemyslidoj redakti

Přemyslidoj estis ĉeĥa princa kaj reĝa dinastio kunigita kun la komencoj de ĉeĥa ŝtato.

Romiaj Dinastioj redakti

Dinastioj de Romana Imperio.

  • Dinastio de Julio-Klaŭdioj – en 27 a.K. – 69 p.K., inter ili: Kaligulo, Klaŭdio, Nerono;
  • 1-a dinastio de Flavioj – en 69-98 p.K., inter ili: la 5-aespaciano, Tito;
  • Dinastio de Antoninoj – en 138-192, inter ili Marko Aŭrelio;
  • Dinastio de Severoj – en 193-235, inter ili Karakalo;
  • 2-a dinastio de Flavioj – 306-363, inter ili Konstantino la 1-a;
  • Dinastio de Valentino-Teodozio – en 363–455;

Romanovoj (ruse: Romanov) redakti

Nobela familio en Rusio, reĝa dinastio de 1613 kaj imperiestra – de 1721. La unua reĝo el la dinastio Miĥail Feodoroviĉ, la lasta – imperiestro Nikolao la 2-a, kiu estis renversita dum februara revolucio en 1917. Dum la regado de Romanovoj, Rusio fariĝis forta imperio kun absoluta monarkio. Reprezentantoj: Petro la 1-a (la Granda) (1672–1725), Elizabeta (1709–1761), Ekaterina la 2-a (la Granda) (1702–1796), Aleksandro la 1-a (1777–1825).
Listo de caroj de Rusio

Saksio-Koburgo kaj Gotao redakti

La dinastio de Saksio-Koburgo kaj Gotao (el la iama eŭropa lando samnoma) forte partoprenis en la regado de Eŭropo. La lastaj reĝoj de Portugalio apartenis al ĝi, kiel ankaŭ la britaj reĝoj Eduardo la 7-a kaj Georgo la 5-a kaj la lasta reĝo de Bulgario, Simeono la 2-a, kaj la belga reĝo Alberto la 2-a.

Sasanidoj redakti

Persa dinastio inter 226–652. Fondinto Ardaŝir la 1-a. La regno de Sasanidoj estis konkerita de araboj en 7-a jc. Gravaj reprezentantoj: Ardaŝir la 1-a, Ŝapur la 1-a, Shapur la 2-a, Kavadh la 1-a, Ĥosrov la 1-a Anuŝirvan, Ĥosrov la 2-a Parviz.

Savoja dinastio redakti

La Domo de Savojo estas eŭropa dinastio, kiu titoliĝis grafo de Savojo (1033-1416]) kaj poste duko de Savojo (ekde 1416), princo de Piemonto, reĝo de Kipro kaj Jerusalemo, reĝo de Sicilio (1713-1720), reĝo de Sardio (1720-1860) kaj fine reĝo de Italio (1861-1946). Ankaŭ efemera imperiestro de Etiopio (1936-1943) post la konkero de tiu lando far la faŝistaj trupoj.

Sefevidoj redakti

Dinastio de ŝaĥoj de Irano en 1502–1736. Fondinto - Ismail la 1-a, posteulo de la fondinto de Sefevije-ordeno, kies nomo estis donita al dinastio. Gravaj reprezentantoj: Ismail la 1-a, Abas la 1-a, Tahmasp la 1-a.

Seleŭkidoj redakti

Selĝukidoj redakti

Dinastio de turkaj sultanoj kaj ĝiaj branĉoj, kiuj regis en la landoj de okcidenta Azio en 11-14 jc. Gravaj reprezentantoj: Togrul-Bek (fondinto de la dinastio), Alp-Arslan, Melik-Shaĥ.

Stuartoj (angle: Stuart, Stewart) redakti

Reĝa dinastio en Skotlando (1371–1714) kaj Anglio (1603–49, 1660–1714). La plej konataj reprezentantoj: Maria Stuart, Jakobo la 1-a (en Skotlando – Jakobo la 6-a, Karolo la 1-a, Jakobo la 2-a (en Skotlando – Jakobo la 7-a).

Ŝtaŭfoj (germane: StaufenHohenstaufen) redakti

Germana familio, el kiu eliris pluraj imperiestroj de la Sankta Romia Imperio (1138–1254) kaj reĝoj de Sicilia Regno (1197-1268). Ili estis la unuaj germanaj imperiestroj, kiuj aliris sur trono laŭ Romia leĝo kaj tradicio. Ĉefaj reprezentantoj: Frederiko la 1-a Barbarosa, la unua kiu uzis titolon imperiestro, Henriko la 6-a, Frederiko la 2-a.

Timuridoj redakti

Dinastio reganta en Mez-Azio dum 1370–1507. Fondinto Timur, por eŭropanoj konata laŭ nomo Tamerlano, kiu kreis fortan regnon kun ĉefurbo en Samarkando. La plej konataj reprezentantoj: Ŝaĥruk (1377–147), Ulugbek (1394–1449, fama pensisto kaj sciencisto), Babur (1483–1530). La ĉi lasta, en 1526 originis dinastion de Grandaj Mogoloj (Hindio).

Tudoroj redakti

Dinastio de anglaj reĝoj, regantaj en 1485–1603, posteuloj de kimro Owen Tudor, la dua edzo de Katerina Valezaniano (vidvino de Henriko la 5-a la Angla).

Valezianoj redakti

Valezianoj, france: Valois, estas reĝa familio, kiu reĝis en Francio de 1328 ĝis 1589. Ĉefaj reprezentantoj: Karolo la 5-a, Ludoviko la 11-a, Francisko la 1-a, Henriko la 2-a, Henriko la 3-a.

Vasa redakti

VasaWasa estas reĝa familio, devenanta de Gustavo Vasa, kiu reĝis en Svedio inter 1523 kaj 1654, kaj en Pollando-Litovio inter 1588 kaj 1668.

vidu: Listo de svedaj reĝoj
vidu: Listo de regantoj de Litovio
vidu: Listo de reĝoj de Pollando

Vindsoroj (angle: Windsor) redakti

Reĝa dinastio en Britio de 1901. Ĝis la jaro 1917 estis nomata Saksio-Koburgo kaj Gotao. Reprezentantoj: Eduardo la 7-a, Georgo la 5-a, Eduardo la 8-a, Georgo la 6-a, Elizabeto la 2-a.

Vitelsbaĥoj (germane: Wittelsbach) redakti

Germana nobela dinastio ekde ĉ. 1000, kiu regis dum pluraj jarcentoj (kiel dukoj, princoj-elektistoj, kaj reĝoj) super Bavario kaj Palatinato.


Noto: Oni povas aldoni novajn dinastiojn, novajn reĝojn, pliĝustigi la nomojn (kromnomojn, E-nomojn) kaj se ampleksigi certan parton, krei apartan artikolon (ekz. pri Burbonoj).


Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti