La Timurida dinastio naskiĝis kun Timuro, filo de Taragajo, kiu estis emiro de Transoksiano. Timuro konstruis grandan imperion en Centrazio, kiu memorigis pri la Orepokon de la mongoloj.

Timuridoj
1370 – 1507

historia lando • imperio
Geografio
Timurida Imperio en pleja etendiĝo
Timurida Imperio en pleja etendiĝo
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

Li situigis la ĉefurbon en Samarkando, urbo kiun li regis kaj beligis per konstruado de palacoj kaj ĝardenoj. Ekde 1370 ĝis sia morto en 1405, Timuro entreprenis serion de militkampanjoj per kiu li etendigis la imperion ĝis 4.4 milionoj da km².

Post disrabado de Bagdado (1393) kaj Damasko (1401) kaj venki la otomanojn en la batalo de Ankaro malliberigante la sultanon Beyazid la 1-a en 1402, Timuro ekpreparis la militkampanjon kontraŭ Ĉinio. Li arigis grandegan armeon kaj fine de la aŭtuno de 1404 riris al Utrar, kiel li planis atendi. Tie li mortis la 19-an de januaro 1405 pro malsano.

Timuro estis islamano, sed lia armeo estis miksaĵo inter islamoj, ĉamanoj, kristanoj, paganoj kaj zoroastranoj.

La timuridoj ankaŭ uzis elefantojn kaj ili estis trejnitaj por la batalo. La timuridoj estis la posteuloj de Timuro. Lia pliaĝa filo Hahangir mortis kaj la sukcedo falis sub ties filo, Pir Muhammad, kaj poste en lia frato Jalil Sultan. Alia filo de Timuro, Ŝaho Roĥ, prenis la povon en 1406, kaj estis la dua plej elstara ano de la dinastio. Je lia morto en 1447 lin sukcedis sia filo Ulug Beg kaj en 1449 ties filo, Abd al-Latif.

En 1450 dum malmulte da tempo estus suverenulo Abdallah Mirza, filo de Ulug Beg, kaj poste Abu Said, nepo de Miranŝah (frato de Ŝah Roĥ). En 1469 estis pranepo de Umar Ŝajk (alia frato de de Ŝah Roĥ), Ĥusejn Bajkara.

En 1503 Babur aŭ Baber, nepo de Abu Said, prenis la povon en Delhio. Bajkara regis ĝis 1506 kaj poste estis sukcedita de siaj filoj Badiaz kaj Zaman.

La timurida imperio finiĝis per la establado de la Mogola Imperio en 1526 sub Babur, posteulo de Timuro. La mogoloj regis sur tiu teritorio ĝis la dekadenco en la 18-a jarcento. En 1857, la imperio malaperis kun la alveno de la britoj.

Timuridaj emiroj de Transoksiano redakti

Vidu ankaŭ redakti