La Mongola Imperio (en mongola: Mongol-jn Ezent Güren; en mongola cirila alfabeto: Монголын эзэнт гүрэн; ankaŭ en rusa Орда ("Hordo") en rusaj kronikoj) (12061368) estis la plej granda samlandara imperio,[1] kiu konsistis el pli ol 35 milionoj da km2 kaj pli ol 100 milionoj da homoj. (La Brita imperio estis pli granda laŭ areo, tamen tiu imperio estis transoceana). Ĝi estis fondita de Ĝingis-Ĥano en 1206 post kiam li unuigis la mongolajn tribojn kaj ĝi ampleksis multon el la teritorio de sudorienta Azio al meza Eŭropo. Origine en la stepoj de Centra Azio, la Mongola Imperio eventuale etendis el Centra Eŭropo al la Japana Maro, etende norden ĝis Siberio, oriente kaj suden al la Hindia subkontinento, Hindoĉinio, kaj al la Irana Altebenaĵo, kaj orienten tiom for kiom ĝis Levantenio kaj Arabio.

Mongola Imperio
1206 – 1368
historia lando • imperioĥanlando
Geografio
Ĉefurbo:
Avarga
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
elektmonarkio
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr
La evoluo de la mongola imperio de 1206 ĝis 1294
La mongola imperio ĉirkaŭ 1207.
Ĝingis-Ĥano eniranta en Pekinon.

Tiu imperio unuigis mongolajn kaj tjurkajn tribojn de historia Mongolio sub la esrtreco de Ĝingis-Ĥano, kiu estis proklamita reganto de ĉiuj mongoloj en 1206. La imperio rapide kreskiĝis sub lia regado kaj poste sub tiu de liaj posteuloj, kiuj sendis invadojn en ĉiuj direktoj.[2][3][4][5][6][7] La ampleksega transkontinenta imperio konektis la orienton kun la okcidento per plifortigita Pax Mongolica (mongola paco) kiu permesis disvastigon de komerco, teknologioj, varoj, kaj ideologioj kaj interŝanĝoj tra Eŭrazio.[8][9] Dum ĝia ekzisto de la 13-a ĝis la 14-a jarcento, la mongola imperio plifaciligis kulturan interŝanĝon trans Azio, Eŭropo kaj norda Afriko.

Ekde la fondiĝo redakti

 
Monumento al Ĝingis-Ĥano en Hulunbuir, Ĉinio.

Ĉirkaŭ la jaro 1130 la mongoloj estis unuigitaj de Ĥabul Ĥano, sed ties imperio jam falis en 1160/61. La vera kresko okazis nur sub la gvidado de Ĝingis-Ĥano (1155/11621227), kiu donis ŝtatan strukturon kaj leĝaron al la ĉevalrajdanta popolo. Sub li la mongoloj estigis la plej grandan kontinentan imperion de la historio.

Je la pinto de ilia potenco ili posedis la plej grandajn partojn de la ĉina imperio, de Koreio, Ĥorasano (nuntempe Afganio kaj Irano), Kartvelio, Armenio, Rusio, Hungario, Persio kaj la najbaraj landoj. La mongoloj estis nomadaj popoloj, kiuj estis en la 13-a jarcento ĉirkaŭitaj de altevoluiĝintaj agrikulturaj kaj urbaj kulturoj. Tamen neniu el tiuj civilizoj disponigiss fortan centran potencon. En Azio, Rusio kaj en proksima Oriento regis nur falontaj reĝoj aŭ urboŝtatoj.

La mongoloj uzis la strategian ŝancon de tiu potencmalpleno kaj unuigis ĉiujn tiujn regionojn per la prema mongola armeo al speco de ŝtata federacio kun politikaj kaj ekonomiaj interesoj. Ili tute dependis de la komerco kun urbaj popoloj. Kiel nomadoj ili apenaŭ kapablis stoki nutraĵojn aŭ subteni metiojn por produkti teknikaĵojn.

Iuj supozas, ke la celo de Ĝingis-Ĥano ne estis la subpremado de la najbaraj kulturoj sub la nomadan vivmanieron, sed ilia detruo. La regantoj de la nomadoj ŝajne ne komprenis la avantaĝojn de urba vivmaniero. Sed fakte, iom post iom ili ja konsciiĝis pri la ekonomia gravo de la rilato kun tiuj popoloj. En nur malmultaj jardekoj la mongoloj komprenis sub Jelu Ĉukai kaj Sorgagtani Beki, kiel grave estas konservi la status quo-n. Iliaj regantoj provis tiam ankaŭ agi rilate al la interesoj de la setlinta loĝantaro, kvankam tio ne ĉiam sukcesis.

Kiam oni permesis al la urbaj popoloj daŭrigi sian vivmanieron, ili povis produkti pli da nutraĵoj kaj varoj, kies parto estis pagota kiel imposto al la ĥano. Tiel la agresema politiko de la ĥano havis grandegan ekonomian sukceson. La posteulo de Ĝingis-Ĥano, nome Ogedei Ĥano akceptis en 1234, ŝanĝi sian tributon al imposto; tiel saviĝis multaj vivoj kaj tutaj kulturoj.

Ĝingis-Ĥano komence tute ne celis la starigon de monda imperio. Antaŭeniris al ĉiuj liaj konkeroj aparta pripenso de la politika situo kaj de ekonomiaj avantaĝoj. Tiel okazis ekzemple la konkero de la nordĉina ĉefurbo Pekino en 1215. Post la konkero de la ĉefurbo, li ne kaptis la ŝancon disvastigi la konkeron al la tuta norda Ĉinio, sed simple hejmeniris al la stepo. Ankaŭ la milito kontraŭ Ĥorezma Imperio (1219-1221) estiĝis pro komercdisputoj.

Mongolaj konkeroj en Eŭropo redakti

 
La Ora Hordo en 1389 antaŭ la milito inter Toĥtamiŝo kaj Timuro. La dependa Moskva ŝtato estas montrita helflave. Tiu orhorda ŝtato estis heredo aŭ sekvo de la paso de la Mongola Imperio tra Orienta Eŭropo.

La mongola invado de Eŭropo estas historia fenomeno de la 13-a jarcento, kiam en mallonga tempo tjurkomongolaj kavalirgrupoj el interna Azio antaŭeniris ĝis Rusio kaj Mezeŭropo. La tiamaj kavalirarmeoj de la eŭropaj ŝtatoj tute ne sukcesis kontraŭstari ilin. Helpis la mongolojn la disciplino kaj eltenivo de iliaj ĉevalrajdantoj, kaj la eksterordinare efika logistiko. La fino venis nur post la morto de Ogedei Ĥano en 1241 kaj postlasis en Orienta Eŭropo la ŝtaton de la Ora Hordo, kiu konservis la regadon super Rusio ĝis 1480.

Armeo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mongola armeo.

La mongola armeo estis dum la 12-a kaj 13-a jarcentoj la plej bonkvalita el la tuta mondo pro sia movkapablo kaj strategioj, kio faris ĝin timegita inter samtempuloj. Ĝingis-Ĥano kaj aliaj mongolaj militestroj enkondukis kelkajn plinovigojn kiuj ebligis, ke ilia armeo konkeru vastegajn teritoriojn, eĉ estante en laŭnombra granda malavantaĝo dum la luktitaj bataloj.

La nombro de trupoj kolektitaj de la mongoloj estas celo de granda fakula debato,[10] sed ĝi estis almenaŭ de 105 000 en 1206.[11] La mongola militorganizado estis facila sed tre efika, bazita sur la dekuma nombrosistemo. La armeo estis formita de skadroj de po dek homoj, arban-oj (10 personoj), zuun-oj (100), minghan-oj (1000) kaj tumen-oj (10 000).[11]

 
Mongola generalo Subotai de la Ora Hordo.

La mongoloj estis plej famaj pro sia ĉevalrajdantaj pafarkistoj, sed ankaŭ la trupoj armitaj per lancoj estis same lertaj, kaj la mongoloj ankaŭ rekrutis aliajn militfakulojn el la konkeritaj teritorioj. Ili havis ankaŭ ĉinajn spertajn inĝenierojn kaj bombardistojn kiuj kapablis konstruadi katapultojn kaj aliajn militmaŝinojn; tial la mongoloj povis sieĝi fortikaĵojn, foje konstruante surloke militmaŝinaron uzante la lokajn rimedojn disponeblajn.[12]

La fortoj sub la regado de la Mongola Imperio estis trejnitaj, organizitaj kaj ekipitaj por la movkapablo kaj rapideco. La mongolaj soldatoj havis armaĵojn pli malpezajn ol tiuj de multaj de la armeoj kontraŭ kiuj ili luktis, sed ili povis superi tiun supozatan malavantaĝon per pli lerta manovreblo. Ĉiu mongola militisto normale veturis kun kelkaj ĉevaloj, kio ebligis rapide ŝanĝi al nova rajdita ĉevalo laŭbezone kaj ne tro suferigi la uzitajn ĉevalojn. Krome, la soldatoj funkciis sendepende de la liverigajn rotojn (laŭlegende ĉiu kunportis propran viandopecon), kio rezultis en konsiderinda akcelo de la movkapablo de la armeo.[13] La lerta uzado de mesaĝistoj permesis al la militestroj de tiuj armeoj pluteni la kontaktojn inter si unu kun aliaj.

La disciplina organizado estis lernita pere de nerge (tradicia ĉasmetodo), laŭ rakonto de Ata-Malik Juvajni. Tiu ĉasmaniero estis diferenca el tiuj de aliaj kulturoj, kiel propra por la agado de malgrandaj unuoj. La mongolaj fortoj malfermiĝis laŭ etenda linio, ĉirkaŭis tutan regionon kaj poste kondukis la tutan ĉasaĵaron ene de tiu areo kune. La celo estis malpermesi la fuĝon al iu ajn el la animaloj kaj povi mortigi ĉiujn.[13]

Tradicie konataj pro sia lerteco ĉe la surteraj fortoj, la mongoloj rare uzis navigan povon. En la 1260-aj kaj 1270-aj jaroj ili uzis la marpovon dum ili konkeris la teritoriojn de dinastio Song de Ĉinio, sed iliaj klopodoj organizi markampanjojn kontraŭ Japanio tute ne sukcesis. En la baseno de la Orienta Mediteraneo, iliaj militkampanjoj estis realigitaj preskaŭ nur surtere, dum la maroj estis kontrolitaj de la fortoj de la krucmilitistojmamelukoj.[14]

Ĉiuj militkampanjoj estis antaŭitaj per zorgema planado, rekognosko kaj kompilado de koncerna informaro rilata al la malamikaj teritorios kaj fortoj. La atingitaj sukcesoj, la lerta organizado kaj la movkapablo de la mongolaj armeoj ebligis ilin lukti en kelkaj frontoj samtempe. Ĉiuj plenkreskaj viroj ĝis aĝo de 60 jaroj estis elekteblaj por la deviga militservo, kiu estis fonto de honoro en ilia triba militema tradicio.[15]

Organizado redakti

Ĝassa redakti

 
Ĝingis-Ĥano, fondinto de la Mongola Imperio.

Ĝingis-Ĥano havis juran kodigon nomitan Ĝassa, kiu kolektis popolajn tradiciojn kun liaj pensoj kaj iniciatoj pri kiel oni devas regadi.[16] Sub regado de Ĝingis-Ĥano, ĉiuj individuoj (se temas pri nomadoj) kaj ĉiuj religioj estis konsiderataj egalaj por la mongola juro, dum estis diskriminaciitaj la malnomadaj popoloj, speciale ĉe la ĉinoj. La kodigo permesis la uzadon de la torturo kaj liberigis la kuracistojn de la pago de impostoj.

La Ĝassa estis skribita en paperaj skribrulaĵoj stokitaj en volumoj kiuj povis esti vidataj nur de la ĥano aŭ de liaj plej proksimaj konsilistoj, kvankam la reguloj kiujn ili enhavas estis konataj kaj respektataj de ĉiuj.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mongolimperia poŝtoservo.

Ĝingis-Ĥano ankaŭ kreis ampleksan poŝtan sistemon por sendi registarajn ordonojn kaj informojn. La Mongola Imperio havis ingenian kaj efikan poŝtoservon unikan en la epoko, ofte referencata de fakuloj kiel Ĝam. Ĝi estis tre bone ekipita per zorgitaj vicostacioj konataj kiel örtöö tra la tuta imperio.[17] Mesaĝisto povis tipe veturi 40 kilometrojn el unu stacio ĝis la venonta, ĉu por ricevi freŝan, ripozitan ĉevalon, ĉu por fidi la poŝtaĵon al venonta rajdanto por sekurigi la plej rapidan poŝtliveradon. Mongolaj rajdantoj regule povis kovri 200 km tage, pli ol la plej rapidaj registroj de Pony Express ĉirkaŭ 600 jarojn poste.

Konsiderinte la etnan, religian kaj triban diversecojn kaj de la civiluloj kaj de la militistoj en la mongola imperio, Ĝingis-Ĥano insistis, ke en ĉiu fideleco oni devas dediĉi sin rekte al li kiel granda ĥano kaj al neniu alia. Oni esperis la obeadon de la plej malriĉaj rilataj al la plej riĉaj.

Meritokratio redakti

Ĝingis-Ĥano preferis regadi pere de la lokaj aristokratioj, kvankam se tiuj opoziciis, li ne dubis por ties eliminado. Tamen inter la mongoloj, oni aplikis meritokration:[18] la titoloj kaj postenoj estis atribuitaj konsiderante la valoron montritan en la batalo aŭ la fidelecon, kiel kontraŭfaro al la iama sistemo de heredo tra la familio.

Komerco redakti

 
Ora dinaro de Ĝingis-Ĥano, stampita ĉe stampejo de Ghazna (nuntempa Gazni en Afganio), datita en 1221/2.

La mongoloj valoris siajn komercajn rilatojn kun la najbaraj landoj, kaj plutenis politikon de malfermo al komerco dum siaj konkeroj kaj ekspansio.

Ĉiuj komercistoj kaj ambasadoroj kiuj havis la taŭgajn dokumentarojn kaj rajtigon, estis protektitaj dum ili veturis tra la mongolkontrolitaj teritorioj, pro kio oni intensigis la surteran komercon, el la Mediteranea Maro al Ĉinio, tra komercvojoj bone bontenitaj kaj transititaj ĉar jam ne estas timo al banditoj. Tamen, la mongoloj ne havis aliflanke multan influon en la markomerco.

La mongola hegemonio produktis mikson de kulturoj je skalo neniam vidita ĝis tiam, kio rezultis en la nomita Pax Mongolica ("mongola paco") pro kio oni establis specon de mikso inter la nomada mongola popolo kaj la kamparanaj kaj komercaj sociaj konkeritaj. La "mongola paco" trudita super granda parto de Azio favoris enorme la interŝanĝon kaj komercan kaj de ideoj inter la vastaj teritorioj de la mongola imperio kaj kun Okcidento. Bona ekzemplo de tiu epoko kiu ekis meze de la 13-a jarcento kaj daŭrus iom malpli ol cent jaroj, estas la veturoj de la venecia Marko Polo same kiel tiuj de aliaj komercistoj kaj misiistoj.

La falo de la Mongola Imperio en la 14-a jarcento rezultis en la kolapso de la politika, kultura kaj ekonomia unueco laŭlonge de la Silka Vojo. La tjurkaj triboj ekkontrolis la okcidentan pinton de la vojoj el la Bizanca Imperio, semante la ĝermojn de tjurka kulturo kiu poste kristaliĝos en la Otomana Imperio sub la religia tendenco sunaisma. En la oriento, la indiĝenaj ĉinoj venkis super la dinastio Yuan en 1368, starigis sian propran dinastion Ming kaj sekvis politikon de ekonomia izolismo.[19]

Socio redakti

Religio redakti

 
Persa miniaturo kiu reprezentas la konverton de Ghazan de la budhismo al islamo.

En la epoko de Ĝingis-Ĥano, praktike ĉiuj religioj estis trovintaj mongolajn konvertitojn, de la budhismo al kristanismo, de la maniĥeismo al islamo. Por eviti konfliktojn, Ĝingis-Ĥano kreis institucion kiu garantiis la kompletan religian liberecon, kvankam li mem estis ŝamanista. Sub lia administracio, ĉiuj religiaj estroj estis liberigitaj de impostoj kaj de la publikaj servoj.[20]

Dekomence estis malmultaj formalaj lokoj por kulto pro la nomada vivostilo propra de mongoloj. Tamen, sub regado de Ögedei (1186-1241), oni realigis variajn projektojn de konstruado en la ĉefurbo de Mongolio. Kun la palacoj, Ögedei konstruis kultejojn por la sekvantoj de budhismo, islamanoj, kristanoj kaj taoistoj. Ĉiuoakze la hegemoniaj religioj en tiu epoko estis ŝamanismo, la tengrismo kaj la budhismo, kvankam la edzino de Ögedei estis kristana kaj nestoriana.[21]

Finfine, ĉiu el la sukcedaj ŝtatoj adoptis la religion dominantan en la lokaj loĝantaroj: la ĉin-mogola dinastio Yuan en la oriento (origine la dominlando de la granda ĥano) adoptis kaj la budhismon kaj la ŝamanismon, dum la tri okcidentaj ĥanlandoj adoptis la islamon.[22][23][24]

Literaturo redakti

La literatura verkaro plej antikva kiun oni konservas en mongola lingvo estas La sekreta historio de la mongoloj, kiu estis verkita por la reĝa familio iom da tempo post la morto de Ĝingis-Ĥano en 1227. Tiu estas la indiĝena rakonto plej grava de la vivo kaj genealogio de Ĝingis-Ĥano, kiu kovras siajn originojn kaj infanaĝon ĝis la establado de la Mongola Imperio kaj la regado de lia filo, Ögedei.

Alia klasikaĵo de la imperio estas la Jami al-Taŭarij, aŭ "Universala Historio". La verko estis mendita komence de la 14-a jarcento fare de Ilĥan Abaka Ĥan kiel formo dokumenti la historion de la tuta mondo, por helpi establi la propran kulturan heredaĵon de la mongoloj.

La mongolaj skribistoj de la 14-a jarcento uzis mikson de rezino kaj vegetalaj pigmentoj kiel primitiva metodo de likva korektilo;[25] tiu estis probable ties unua konata uzo.

Scienco redakti

 
Astronomia libro de 1363 kun mezmongolaj glosoj, konata kiel Sanjufini Zij.

Dum la daŭro de la Mongola Imperio okazis kelkaj gravaj antaŭeniroj en la scienco pro la helpo de la Ĥanoj. Roger Bacon atribuis la sukceson de la mongoloj kiel konkerantoj de la mondo ĉefe al ties klino al matematiko.[26] La astronomio estis branĉo de la scienco en kiu la Ĥanoj interesiĝis persone. Laŭ la Historio de Ĝuan, Ögedei Ĥan ordonis dufoje ke oni riparu la armelan sferon de Ĵongdu (en 1233 kaj 1236) kaj ordonis en 1234 ankaŭ la reviziadon kaj adoptadon de la kalendaro Damingli.[27] Li konstruigis templon konfuceisman por Ĝelü Ĉukai en Karakorum ĉirkaŭ 1236, kaj Ĝelü Ĉukai kreis kaj regulis kalendaron laŭ la ĉina modelo. Raŝid al-Din indikis, ke Möngke Ĥan estis solvinta kelkajn el la malfacilaj problemoj de la Eŭklida geometrio de si mem kaj li skribis al sia frato Hulagu Ĥan, ke li sendu la astronomon Nasir al-Din al-Tusi.[28]

Kublaj-Ĥano konstruigis serion de grandaj observatorioj en Ĉinio kaj ties bibliotekoj inkludis la Vu-hu-lie-ti (Eŭklido) alportita de islamaj matematikistoj.[29] Ĵu Ŝijie kaj Guo Shoujing estis elstaraj matematikistoj en Ĉinio dum la regado de la mongoloj. La mongola kuracisto Hu Sihui priskribis la gravon de saniga dieto en medicina traktaĵo de 1330.

 
Mongoloj rigardas dum persaj astronomoj laboras. Bildo de la komenco de la 14a jarcento en la Jami' al-taŭariĥ, nome Kompendio de kronikoj.

Gazan Ĥan, kiu scipovis kompreni kvar lingvojn, kiel la latina, konstruigis la Observatorion de Tabriz en 1295. La bizanca greka astronomo Gregorio Ĥioniades studis tie kun Ajall Ŝams al-Din Omar, kiu estis laboranta en Maragheh kun Tusi. Ĥioniades ludis gravan rolon en la transmitado de kelkaj plinovigoj de la islama mondo al Eŭropo. Inter tiuj estas la enkonduko de la universala astrolabo sendepende de la latitudo en Eŭropo kaj greka priskribo de la paro Tusi, kiu poste havos gravan influon en la kopernika suncentrismo. Ĥioniades ankaŭ tradukis kelkajn traktaĵojn Zij al la greka, kiel la persa Zij-i Ilĥani de al-Tusi kaj la observatorio Maragheh. La bizanca-mongola alianco kaj la fakto ke la Trebizonda imperio estis vasalo de la Ilĥanlando faciligis la movadojn de Ĥioniades inter Konstantinopolo, Trebizondo kaj Tabriz. La princo Radna, mongola vicreĝo de Tibeto kun sidejo en la provinco Gansuo, patronis la samarkandan astronomon al-Sanjufini. La araba astronomia lernolibro dediĉita de al-Sanjufini al la princo Radna, posteulo de Kublai Ĥan, estis finkompletigita en 1363. Ĝi elstaras ĉar enhavas glosojn de meza mongola lingvo en siaj marĝenoj.[30]

Kronologio de la mongoloj redakti

 
Ĝingis-Ĥano kaj Toghrul Ĥano, bildo el manuskripto el la 15-a jarcento nome Jami' al-taŭariĥ.
  • Meze de la 12-a jarcento: mongoloj (meng) unue okazigis batalojn en nuntempa Mongola Altebenaĵo.
  • 1206: Temuĉin (naskiĝis en 1155 aŭ 1167; mortis en 1227, devena el mongola malaltnobela familio, estis proklamita ĉe popola kunveno plej alta reganto de la mongoloj kaj ricevis la titolon Ĝingis-Ĥano, tio estas oceanosimila regantomondreganto. Sub li okazis la rapida konkero de multaj partoj de norda kaj centra Azio. Komenco de la leĝaro Jassa.
  • 1211–1234: Milito kontraŭ norda Ĉinio (dinastio Jin).
  • 1220: Fondiĝo de la mongola ĉefurbo Karakorum en la nordo de la nuntempa Mongolio. Organizado de la mongola imperio fare de Jelu Ĉukai, Maĥmud Jalatvaĉ kaj aliaj konsilistoj.
  • 1219–1221: Konkero de Ĥorezma Imperio.
  • 1226: Konkero de la imperio Xi-Xia en Kansu.
  • 1236–1242: La mongoloj sub Batu Ĥano konkeris la plej grandan parton de Rusio.
  • 1240–1502: La Ora Hordo regis super vastaj regionoj de Orienta Eŭropo.
  • 1241: La mongoloj atingis Silezion (batalo ĉe Wahlstatt, 90 kilometrojn oriente de Görlitz) kaj Hungarion (batalo ĉe Muhi).
  • 1242: La mongoloj atingis la Adriatikon.
  • 1245–1246: Johano de Plano Carpini veturis tra Mongolio kaj verkis vojaĝraporton.
  • 1252–1255: Vilhelmo de Rubruk veturis tra Mongolio kaj verkis vojaĝraporton.
  • 1258: La mongoloj konkeris Bagdadon kaj neniigis la kalifujon de la Abasidoj. Anstataŭis tiun imperion la mongola imperio de Ilĥanlando.
  • 1260: La ĥano de la mongoloj, Kublaj-Ĥano (naskiĝis en 1215, mortis en 1294), iĝis imperiestro de norda Ĉinio. La nova ĉefurbo de la imperio iĝis Pekino.
  • 1260: 3-an de septembro: Batalo de Ajn Ĝalut.
  • 1257–1258: Tri bataloj kontraŭ Dai Viet (Vjetnamio) malsukcesis.
  • 1274 kaj 1281: Du provoj ataki Japanion malsukcesis. Sed ĝis 1279 sukcesis la konkero de suda Ĉinio kaj la neniigo de la dinastio Song.
 
Ghazan (centre) naskiĝis kaj edukiĝis kiel kristano, studis budhismon kaj islamaniĝis atinginte la tronon.
  • 1279–1294: Kublaj Ĥano estis imperiestro de la tuta Ĉinio (Ŝih Cu). Fondiĝo de la mongola dinastio Yuan (ĝis 1368). Kublaj Ĥano konvertiĝis al budhismo.
  • 1368: Per la falo de la dinastio Yuan (ekde 1271) finiĝis la mongola regado en Ĉinio.
  • 1388: Detruo de Karakorum fare de la ĉinoj.
  • Ekde 1400: Bataloj en Mongolio inter okcidentaj mongoloj (oiratoj) kaj orientaj mongoloj (i.a. ĥalĥoj, ĉaĥaroj, ordosoj, tumedoj kaj urianĥoj) por atingi la potencon aŭ kontraŭ la dinastio Ming. Oftaj atakoj kontraŭ la ĉinaj limregionoj estigis fine la konstruon de la Ĉina Muro.
  • 1449: Post venko de la okcidentaj mongoloj sub Esen Taiŝi kontraŭ la dinastio Ming, Esen postulis la ĥanujon kaj estis murdita.
  • 1468: Denove transprenis la povon en Mongolio la orientaj mongoloj sub Daĝan Ĥano (mortis en 1543) kaj ties nepo Altan-Ĥano (mortis en 1582). Nova flora epoko den Mongolio, kies influo atingas eĉ Mezazion kaj la Uralon.
  • 1552: La princo de la ĉaĥaroj Altan-Ĥano venkis la oiratojn en la regiono de Karakorum kaj transdonis la konkeritan landon al la ĥalĥoj.
  • 1578: Helpe de la en Tibeto reganta 3-a Dalai-lamao, nome Sonam Gjaco, budhismo gajnis denove influon kaj poste evoluiĝis tibeta budhismo. Ekde tiam ekzistis proksima kultura ligo al Tibeto.
  • Ekde 1600: La oiratoj disiĝis al ĝungaroj, dorbodoj, ĥoŝutoj kaj torgutoj kaj evitis la premon de la orientaj mongolaj al okcidento. Tiel la torgutoj atingis trans la Altajo la marenfluejon de la Volgo kaj setlis tie.
  • 1634: Subpremo de la ĥaĥoj pere de la manĉuoj en interna Mongolio. Morto de Ligdan Ĥano. La ĉalĥoj de ekstera Mongolio sukcesis konservi sian sendependecon.
  • 1644: La manĉuoj konkeris Pekinon. Komenco de la manĉua-ĉina dinastio Qing (1644-1911).
  • 1691: Konkerota de la orientaj oiratoj, la ĉalĥoj submetiĝis al la Dinastio Qing. Sekve ĉalĥoj kaj manĉuoj kune venkis la oiratojn ĉe Zuunmod (1696).
  • 1756: Post enaj konfliktoj la cetera imperio de la orientaj oiratoj estis konkerita kaj neniigita de la manĉuoj sub ilia imperiestro Qianlong.
  • 1771: Pro la minaco de la kozakoj elmigris la torgutoj, kiu loĝis oriente de la Volgo, tra la tuta centra Azio kaj post gravaj perdoj reen al siaj hejmregionoj en Ŝinĝango. La imperiestro de la ĉina Dinastio Qing donis al ili paŝtejajn rajtojn ĉe la rivero Ili.

Bildaro redakti


Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Morgan. The Mongols. p. 5.
  2. Diamond. Guns, Germs, and Steel: The Fates of Human Societies. p. 367.
  3. The Mongols and Russia, de George Vernadsky
  4. The Mongol World Empire, 1206–1370, de John Andrew Boyle
  5. The History of China, de David Curtis Wright. p. 84.
  6. The Early Civilization of China, de Yong Yap Cotterell, Arthur Cotterell. p. 223.
  7. Mongols and Mamluks: The Mamluk-Ilkhanid War, 1260–1281 de Reuven Amitai-Preiss
  8. Gregory G.Guzman "Were the barbarians a negative or positive factor in ancient and medieval history?", The Historian 50 (1988), 568-70.
  9. Allsen. Culture and Conquest. p. 211.
  10. Sverdrup. p. 109.
  11. 11,0 11,1 Sverdrup. p. 110.
  12. Morgan. The Mongols. pp. 80–81.
  13. 13,0 13,1 Morgan. The Mongols. pp. 74–75
  14. Morgan. Mongols and the Eastern Mediterranean
  15. Morgan. The Mongols. p. 75
  16. «Gengis Kan, amo y señor de todos los océanos». El Mundo 6/2/2005. 2005. Konsultita la 19a de junio 2008.
  17. Chambers, James. The Devil's Horsemen, Atheneum, 1979, ISBN 0-689-10942-3
  18. «Mongolia se encomienda a Gengis Jan». El País 18.08.2007. 2007. Konsultita la 19an de junio 2008.
  19. Guoli Liu Chinese Foreign Policy in Transition. p. 364
  20. Weatherford. p. 69.
  21. Weatherford. p. 135.
  22. Foltz. pp. 105–06.
  23. Ezzati. The Spread of Islam: The Contributing Factors. p. 274.
  24. Bukharaev. Islam in Russia: The Four Seasons. p. 145.
  25. Hull. The Mongol Empire. p. 60
  26. Baumann, Brian. (2008) Divine Knowledge: Buddhist Mathematics according to the anonymous Manual of Mongolian astrology and divination. Leiden, Nederlando: Koninklijke Brill NV, p. 304. ISBN 978-90-04-15575-6.
  27. Baumann, Brian. (2008) Divine Knowledge: Buddhist Mathematics according to the anonymous Manual of Mongolian astrology and divination. Leiden, Nederlando: Koninklijke Brill NV, p. 296. ISBN 978-90-04-15575-6.
  28. Komaroff, Linda. (2006) Beyond the legacy of Gengis Khan. Leiden, Nederlando: Koninklijk Brill NV, p. [htt://archive.org/details/beyondlegacygeng00koma/e/n384 358]. ISBN 978-90-04-15083-6.
  29. Allsen, Thomas T.. (2001) Conquest and Culture in Mongol Eurasia. Cambridge, United Kingdom: Cambridge University Press, p. [htt://archive.org/details/cultureconquestm00alls/e/169 169]. ISBN 0-521-80335-7.
  30. Elverskog, Johan. (2010) Buddhism and Islam on the Silk Road. Philadelphia, Pennsylvania: University of Pennsylvania Press, p. [htt://archive.org/details/buddhismislamons00elve/e/n187 182]. ISBN 978-0-8122-4237-9.

Bibliografio redakti

  • Stephan Conerman, Jan Kusber (eld.): Die Mongolen in Asien und Europa (La mongoloj en Azio kaj Eŭropo), Peter Lang Verlag, Frankfurt/M. k. a. 1997. ISBN 978-3-631-30636-9.
  • Foltz, Richard C.. (1999) Religions of the Silk Road: Overland Trade and Cultural Exchange from Antiquity to the Fifteenth Century. Nov-Jorko, NY: St. Martin's Press. ISBN 978-0-312-23338-9.
  • Gaskin, Carol: El imperio mongol. Barcelona (España): Timun Más (colección La máquina del tiempo, 20), 2001. ISBN 84-7722-234-7 e ISBN 978-84-7722-234-7.
  • René Grousset: Die Steppenvölker. Attila - Dschingis-Khan - Tamerlan (La stepaj popoloj. Atila - Ĝingis-ĥano - Tamerlan). Zürich 1970.
  • Hull, Mary. (1997) The Mongol Empire (World History Series). Greenhaven Press. ISBN 978-1-56006-312-4.
  • Morgan, David. (2007) The Mongols, 2‑a eldono, Malden, MA; Oxford, UK; Carlton, Victoria, Australia: Blackwell Publishing. ISBN 978-1-4051-3539-9.
  • Morgan, David (Junio 1989). “The Mongols and the Eastern Mediterranean: Latins and Greeks in the Eastern Mediterranean after 1204”, Mediterranean Historical Review 4 (1), p. 204. doi:10.1080/09518968908569567. 
  • Prawdin, Michael: Los creadores del imperio mongol. Barcelona (España): Juventud (colección Grandes biografías) 2004. ISBN 84-261-0146-1 e ISBN 978-84-261-0146-4.
  • Sverdrup, Carl. (Novembro 2010) “Numbers in Mongol Warfare”, Rogers, Clifford J.: Journal of Medieval Military History 8. Woodbridge, Suffolk: Boydell & Brewer. ISBN 978-1-84383-596-7.
  • Weatherford, Jack. (2004) Genghis Khan and the Making of the Modern World. Nov-Jorko, NY: Three Rivers Press. ISBN 978-0-609-80964-8.
  • Michael Weiers (eld.): Die Mongolen. Beiträge zu ihrer Geschichte und Kultur (La mongoloj. Tekstoj pri iliaj historio kaj kulturo). Darmstadt 1986.
  • Michael Weiers: Geschichte der Mongolen (Historio de mongoloj). Stuttgart k.a. 2004.
  • Gudrun Ziegler / Alexander Hogh (eld.): Die Mongolen. Im Reich des Dschingis Khan. (La mongoloj. En la imperio de Ĝingis-ĥano.) Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 2005.

Eksteraj ligiloj redakti