La mongola lingvaro estas grupo de lingvoj parolataj en Centra Azio: en Mongolio, en Ĉinio - Interna Mongolio kaj regionoj proksimaj de ties limoj, Ŝinĝango, Gansuo kaj Ĉinghajo - kaj en la rusiaj respublikoj Burjatio kaj Kalmukio. La plej konata membro de la lingvaro, la mongola lingvo, estas la unua lingvo de plej multaj loĝantoj de Mongolio kaj la mongolaj loĝantoj de la ĉina provinco Interna Mongolio - sume ĝi parolatas fare de proksimume 5,2 milionoj da homoj.

Mongola lingvaro
lingva familiostudfako
Altaja lingvaro
Parolata en Mongolio; Interna Mongolio kaj regionoj proksimaj de ties limoj, Ŝinĝango, Gansuo, Ĉinghajo (Ĉinio); Burjatio kaj Kalmukio (Rusio)
Parolantoj 96 085 (stato de 1 999)
Lingvistika klasifiko
ĥitan-mongola

    mongola lingvaro
        dividaĵoj:
        • centra mongola lingvaro
        • ŝirongola lingvaro
        • daura
        • mogola

Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 xgn
  Glottolog mong1329
Angla nomo Mongolic
Franca nomo langues mongoliques
vdr

La mongola lingvaro kelkfoje estas grupigata kun la tjurka lingvaro, tungus-manĉura lingvaro kaj foje ankaŭ la korea lingvo kaj japana lingvaro kiel parto de la pli larĝa altaja lingvaro, kvankam la vereco de la altaja lingvaro ne plu ofte esta kredata de nuntempaj lingvistoj.

Klasifiko redakti

 
topografia mapo de la pricipaj regiono en centra Azio, kie parolatas la mongolaj lingvoj (priskribo jen germanlingva)

Historia mongola:

  • Mezepoka mongola: depende de la klasifiko parolita de la 13-a ĝis komenco de la 15-a aŭ fino de la 16-a jarcento:
  • Klasika mongola

Nuntempa mongola lingvaro[1]:

  • Daura lingvo (Daur, Dagur; proksimume 100 000 parolantoj)
  • Centra mongola lingvaro
    • Ĥamniga lingvo (proksimume 2 000 parolantoj)
    • Burjata lingvo (dialektoj: Bargu, Ĥori, Aga, Eĥirit, Unga, Niĵne-Udinsk, Barguzin, Tunka, Oka, Alar, Bohaan kaj Bulagat; proksimume 300 000 parolantoj)
    • Mongola lingvo (inkluzive de la dialektoj Ĥalĥa en Mongolio, Ĉaĥar, Ĥorĉin, Ĥarĉin, Baarin kaj Ŝiling-gol en Interna Mongolio; sume proksimume 5 ĝis 6 milionoj da parolantoj)
    • dialekto de Ordos (proksimume 130 000 parolantoj)
    • Oirata lingvo (variaĵoj: Torgut, Dörbet, Olot (Ööld, Elyut, Eleuth), Zaĥĉin, Mingat, Bajad, Kalmuka lingvo, Ĥoŝut (Khoshut, Khoshuud), Alaŝa (Alasha, Alsha); sume proksimume 300 000 parolantoj)
  • Ŝirongola lingvaro

Frato-mongola redakti

Juha Janhunen klasifikis la ĥitanan kiel frato-lingvo de la mongola lingvaro kiu signifas ke la ĥitana rilatis al la mongola lingvaro kiel parto de fratogrupo. Eblas ke la tujuhuna ankaŭ estis frato-lingvo de la mongola lingvaro.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. La klasifiko kaj indikoj pri nombroj de partolantoj sekvas la publikaĵon Janhunen 2006: paĝoj 232-233, escepte ke la dialektoj Mongghul (Huzhu) kaj Mangghuer (Minhe) traktiĝas partoj de la tua lingvo (Slater 2003), kaj ke la kangjia lingvo aldoniĝis (Siqinchaoketu 1999)