La tjurkaj popoloj estas grupo de popoloj loĝanta precipe en Eŭrazio kaj parolantaj lingvon el la grupo de la tjurka lingvaro. En diversaj gradoj ili dividas historiajn kaj kulturajn komunecojn. Anoj de la tjurkaj popoloj nuntempe vivas en Azerbajĝano, Kazaĥio, Kirgizio, Turkio, Uzbekio kaj aŭtonomaj respublikoj kaj regionoj ĉefe (do ne nur) en Rusio, Ĉinio, Kartvelio kaj Ukrainio.

Tjurkaj popoloj
etno
popolo
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
Religio
vdr
Mapo de ŝtatoj kiuj parolas Tjurkaj lingvoj
La tjurka lingvaro (   ) apud la aliaj lingvaroj de la mondo

Malgraŭ la grandaj geografiaj distancoj inter la loĝataj teritorioj inter la tjurkaj popoloj ekzistas signifaj kulturaj kaj historiaj komunecoj; la plej grava estas la lingvoj: la turka lingvo de Turkio tre proksimas al la plej multaj aliaj tjurkaj lingvoj. La litero "j" en tjurko simple lingve diferencigu inter "turko", do parolanto de la turka lingvo, kaj "tjurko", do parolanto de iu ajn el la lingvoj strukture parencaj al la turka.

Dum la 19-a jarcento ekestis politika kaj kultura movado, kiu celas pli fortan interligon inter la tjurkaj popoloj - tiu movado nomiĝas panturkismo. La scienco, kiu okupiĝas pri la lingvoj, historio kaj kulturoj de la tjurkaj popoloj, estas la turkologio.

Rank Country Area 1950 2000 2050 2100
1  Turkio 783,562 21,122,000 65,970,000 89,291,000 87,983,000
2  Uzbekio 447,400 6,293,000 25,042,000 35,117,000 32,077,000
3  Kazaĥio 2,724,900 6,694,000 15,688,000 22,238,000 24,712,000
4  Azerbajĝano 86,600 2,886,000 8,464,000 11,210,000 9,636,000
5  Kirgizio 199,900 1,739,000 4,938,000 7,064,000 9,046,000
6  Turkmenio 488,100 1,205,000 4,386,000 6,608,000 5,606,000
Total 4,730,462 39,939,000 124,488,000 171,528,000 169,060,000
Rank Country Area EEZ Shelf EEZ+TIA
1  Turkio 783,562 261,654 56,093 1,045,216
2  Uzbekio 447,400 0 0 447,400
3  Kazaĥio 2,724,900 0 0 2,724,900
4  Azerbajĝano 86,600 0 0 86,600
5  Kirgizio 199,900 0 0 199,900
6  Turkmenio 488,100 0 0 488,100
Total 4,730,462 261,654 56,093 4,992,116

Etimologio de la vorto "turko" redakti

La vorto "turko" oficiale unuafoje uziĝis dum la 6-a jarcento post Kristo. Ĝi priskribis la politikan ŝtaton malnov-turkan: tiu ŝtato dum la epoko antaŭ la jaro 552 historie nomiĝis kök türk („Blu-Turko(j)“) [1] La vorto „Türk“ (en multaj lingvoj sen umlaŭtoj „Turk“) ĝis la 19-a jarcento celis ĉiujn stepajn popolojn parolantajn tjurkan lingvon.

En la tjurklingvaj ŝtatoj, aŭtonomaj respublikoj kaj regionoj pro diversaj kaŭzoj ankoraŭ hodiaŭ miksiĝas la konceptoj "turka" kaj "tjurka" - la ideo de panturkismo ankoraŭ nun ravas multajn, kaj la komuna identeco tjurka estas tiom forta, ke plej bone la propra lingvo kaj etno ne nur nomiĝu "tjurka", sed vere "turka"... Kvankam tio estas pli deziro ol realo.

Origino de la tjurkaj popoloj redakti

La vera origino de la tjurkaj popoloj nekonatas. Konsento nur ekzistas pri tio, ke la unuaj tjurk-lingvaj popoloj vivis en la regiono Altaja en centra Azio - pli ekzakte en la regiono, kie kunfluas la riveroj Zelenga kaj Orĥon. Iom disvastiĝinte, la poploj okupis la regionon inter la montaroj Altajo kaj Sajano ĉe la nuntempa siberia-mongolia limo, Tjanŝano ĉe la limo inter Kazaĥio kaj la ĉina Turkestano, Altin-Tag ĉe la nordokcidenta limo de Tibeto kaj Ĉingan en nord-orienta Ĉinio.

Religio redakti

Nuntempe la plej multaj anoj de la tjurkaj popoloj estas islamanoj, plejmulto el ili difinas sin anoj de sunaismo. Sed inter la tjurkoj ankaŭ ekzistas anoj de aliaj religioj, ekzemple budhanoj, judoj kaj kristanoj.

Mitologio redakti

La tradiciaj naciaj kaj kulturaj simboloj de la tjurkaj popoloj, jam dum la tempo antaŭ la transiro de plej multaj popolanoj al la islamo, estas la stelo kaj serpo-forma luno. La besto lupo, la blua koloro, fero kaj fajro estas gravaj elementoj en la mitologio de la tjurka popolaro.

Tjurkaj popoloj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti