La Oguzaj TurkojOguzaj Tjurkoj konataj ankaŭ kiel simple Oguzoj (nome lingva termino reference al Okcidenta Tjurka aŭ la Oguza lingvaro el la Ogura subdivido de la Tjurklingva familio) estis historia Tjurka triba konfederacio konvencie nomita Oguzio en Centra Azio dum komenca mezepoka periodo. La nomo Oguz estas tjurka vorto por "tribo". La Oguza konfederacio migris okcidenten el la areo de Sep-riverio post konflikto kun la Karluka branĉo de Ujguroj. La fondintoj de la Otomana Imperio estis descendantoj de Oguzio. Nuntempe multaj loĝantoj de Turkio, Turkmenio, Azerbajĝano, Ĥorezmo, Turkmenoj de Afganio, Balkanio, Irako kaj Sirio estas posteuloj de Oguzaj Turkoj kaj ties lingvoj apartenas al la Oguza lingvaro (t.e. sudokcidenta Tjurka) grupo de la Tjurklingva familio. laŭ fontoj de Ĥazaroj, la Oguzoj estas descendintoj el la sepa filo de Togarma rilate al tradicio de Gog kaj Magog.[1][2][3]

Oguzoj
etno
Tjurkaj popoloj
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
Proto-Oghuz
vdr
Oguzio en Kazaĥio, 750-1055.
Turkmenino ĉe la enirejo de jurto en Turkmenio; 1911 kolorfoto de Prokudin-Gorskij.
Dursunbey yerelkıyafeti.JPG
Kun tradiciaj vestoj

En la 9a jarcento, la Oguzoj el la Aralaj stepoj pelis la Peĉenegojn el la regiono de la riveroj Emba kaj Uralo okcidenten. En la 10a jarcento, ili loĝis la stepon de riveroj Sari-su, Turgaj, kaj Emba norde de la Lago Balĥaŝo de nuntempa Kazaĥio.[4] Klano de tiu nacio, nome Selĝukoj, aliĝis al Islamo kaj en la 11a jarcento eniris en Persio, kie ili fundis la Selĝukan Imperion.

Simile en la 11a jarcento, a Tengrisma Oguza klano — referencata kiel Uzoj aŭ Torkoj en la kronikoj de Rusio — superis la hegemonion de Peĉenegoj en la rusiaj stepoj. Pelitaj de alia Tjurka hordo, nome Kipĉakoj, tiuj Oguzoj penetris tiom for kiom ĝis la malsupra Danubo, trapasis ĝin kaj invadis Balkanion, kie ili estis aŭ vekitaj[5] aŭ detruitaj pro eksplodo de plago, pro kio la survivantoj devis aŭ foriri aŭ aliĝi al la trupoj de la Bizanca Imperio kiel pagosoldatoj (1065).[6]

La Kaĝaroj estas tjurka tribo kiu loĝis diversloke, kun aliaj triboj en la areo kie nun situas Armenio, Azerbajĝano kaj nordokcidenta Irano.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. The Encyclopedia of Religious Knowledge. (1835) B. B. Edwards kaj J. Newton Brown. Brattleboro, Vermont, Fessenden & Co., p. 1125.
  2. Bloomberg, Jon: The Jewish World in the Middle Ages. Ktav Publishing, 2000, p. 108.
  3. Pritsak O. kaj Golb. N: Khazarian Hebrew Documents of the Tenth Century, Ithaca: Cornell Univ. Press, 1982.
  4. Grousset, R. The Empire of the Steppes. Rutgers University Press, 1991, p. 148.
  5. Grousset, R. The Empire of the Steppes. Rutgers University Press, 1991, p. 186.
  6. Hupchick, D. The Balkans. Palgrave, 2002, p. 62.