Kipĉakoj estas antikva (ne plu ekzistanta) tjurka popolo. La okcidentaj kipĉakoj estas konataj ankaŭ kiel kumanoj (aŭ foje komanoj), la orientaj kipĉakoj estas pli konataj kiel polovcoj (ruse половцы). Kipĉakoj parolis la kipĉakan lingvon.

Kipĉakoj
popolo
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
La loĝ-regionoj de kipĉakoj ĉ. la jaro 1200

La diverslingvaj transskriboj de la etno-nomo estas: krime-tatare Qıpçaq, karaĉaja-balkare: Къыпчакъ, uzbeke: Qipchoq, Қипчоқ, kazaĥe: Қыпшақ, kumike: Къыпчакъ, kirgize: Кыпчак, nogaje: Кыпчак, ĉine: 欽察/钦察, Qīnchá, turke: Kıpçak.

Historio redakti

Kipĉakoj estis nomada popolo, kiu originis el la regiono ĉe la supra parto de la rivero Irtiŝo (suda Siberio, okcidenta Kazaĥio, parte la nord-okcidentaj limoj de moderna Ĉinio). Ili loĝis en jurtoj (facile munteblaj tendo-similaj domoj) kaj okupiĝis ĉefe pri militado kaj bestobredado.

Mezepoke (en la 9-11aj jarcentoj p.K.) ili migris okcidente kaj okupis vastan teritorion de la Eŭraziaj stepoj (ĝis Danubo), fondinte tie sian nomadan ŝtaton (la t.n. Desht-i Qipchaq, konata ruse kiel Половецкое поле (polovca kampo).

En la 11-12a jarcentoj kipĉakoj faris multajn militirojn kontraŭ Bizanca Imperio, Kieva Rusujo, hungaroj kaj peĉenegoj, farante aliancojn diverstempe kun diversaj triboj. La unua invado en Rusujon okazis en la jaro 1055. Komence de la 12a jarcento kipĉakoj estis forigitaj trans Volgon kaj Donon fare de la princo Vladimiro Monomaĥo, tamen en la dua duono de la 12a jarcento ili denove aktive partoprenis la internan militadon de la rusaj princoj. Ekde la jaro 1190 venis la periodo de relative paca kunvivado kaj parta kristaniĝo de la kipĉaka nobelaro. En la jaro 1223 dum la batalo ĉe la rivero Kalko kipĉakoj (batalantaj kune kun la rusaj princoj) estis venkitaj de mongola armeo ĉe Norda Kaŭkazo.

En la jaro 1241 kipĉakoj estis definitive konkeritaj fare de mongoloj. Post la disfalo de la Mongola Imperio kipĉakoj iĝis regataj de la Ora Hordo. Iom post iom ili dissolviĝis inter la alia tjurka loĝantaro de la Ora Hordo, parte forminte multajn modernajn etnojn, kiel kazaĥoj, krime-tataroj, tataroj, nogajoj, baŝkiroj, kumikoj k.a.

La okcidentaj kipĉakoj (aŭ kumanoj) plejparte formigris en Hungarion; multaj el ili iĝis dungosoldatoj dum la Krucmilitoj kaj en la Bizanca Imperio. La 2 regionoj de Hungario, kie vivis kumanoj, nomiĝas "Granda Kumanujo" (norde de la rivero Körös) kaj "Malgranda Kumanujo" (inter Danubo kaj Tiso). La nom-elemento kun (hungara vorto por kumano) retroveblas en la departementaj nomoj Jász-Nagykun-Szolnok kaj Bács-Kiskun, krome ankaŭ en la hungaraj urbonomoj kaj vilaĝonomoj.

 
Stepa kipĉaka arto (ekspozicio en Dnepropetrovsko)

Lingvo redakti

La kipĉakoj parolis tjurkan (kipĉakan) lingvon, kies plej grava registrita atestaĵo estas la t.n. Codex Cumanicus (latin-kipĉaka vortaro, kompilita fine de la 13a jarcento). Ekzistas ankaŭ kelkaj kipĉak-arabaj vortaroj kaj gramatikoj, kiuj daŭre estas gravaj por la studato de kelkaj antikvaj tjurkaj lingvoj.

La nord-okcidenta subgrupo de la tjurkaj lingvoj (la kipĉaka) ricevis sian nomon danke al la kipĉakoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti