Krime-tatara lingvo

lingvo

La krime-tatara lingvo (krime-tatare Qırımtatar tili, Qırımtatarca) aŭ malofte nomata krimea lingvo (krime-tatare Qırım tili, Qırımca) estas la lingvo de krime-tataroj, unu el tjurkaj lingvoj. La lingvo estas uzata en Krimeo (Ukrainio), en Centra Azio (plejparte - en Uzbekio), Turkio, Rumanio kaj Bulgario. Oni ne miksu ĝin kun la tatara lingvo.

Krime-tatara lingvo
Qırımtatar tili
lingvo • moderna lingvo
Kipchak–Cuman
Parolata en Krimeo, Turkio, Uzbekio, Rumanio, Bulgario
Parolantoj 552 740
Skribo latina, cirila
Lingvistika klasifiko
Tjurka
Kipĉaka / Oguza
Krime-tatara
Lingva statuso 4 severe endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 crh
  ISO 639-3 crh
  SIL crh
  Glottolog crim1257
Angla nomo Crimean Tatar
Franca nomo tatar de Crimée
vdr

Noto pri la Esperanta nomo redakti

La nomo de la lingvo kaj de la etno, ĝin parolanta, estas per si mem konfuza. En la rusa lingvo (kaj en ĉiuj aliaj lingvoj, kiuj prenis la nomon el la rusa lingvo), la lingvo-nomo sonas, laŭvorte, "Krimea tatara" (la nomo por la etno estas "Krimeaj tataroj"). Tamen, nek la lingvo, nek la etno estas proksimaj parencoj de "veraj" tataroj (kiu loĝas plejparte en Rusio) kaj "vera" tatara lingvo. La miskompreno estas ŝuldata al la rusa lingvo, en kiu la vorto "tataro" antaŭ kelkaj jarcentoj signifis ĝenerale "aziato", "muzulmano". Relative antaŭnelonge, kiam aperis la neceso distingi inter "multaj" tataroj, en la rusa lingvo oni ekuzis la esprimon "krimea tataro", kiu iĝis konvencia alnomo de la etno en multaj lingvoj de la mondo. En iuj (nemultaj, ĉar la informoj pri tiu etno en Esperanto estas ĝenerale malmultnombraj) Esperant-lingvoj fontoj la etno kaj la lingvo same havis tiun formon: "krimea tataro" kaj "krimea tatara lingvo".

Ŝajnas tamen preferinde (ĉar pli oportune kaj nature por alnomi etnojn) enkonduki la unuvortan nomon; nature venas la termino krime-tataro kaj krime-tatara lingvo. La esprimo "krimea tataro" do povas nature signifi "tataro (vera), loĝanta en Krimeo.

Krime-tatara lingvo

Demografio redakti

La ĝenerala kvanto de la parolantoj de la krime-tatara lingvo sur la teritorio de eksa Sovetio estas ĉirkaŭ 350 miloj da homoj, el ili ĉirkaŭ 250 mil - en Krimeo (la resto - en Centra Azio). En Bulgario kaj Rumanio estas proksimume 30 mil parolantoj. Oni supozas, ke la kvanto de la parolantoj de la lingvo en Turkio estas sufiĉe granda (iuj esploristoj parolas pri kelkaj milionoj), tamen pro la lingva politiko de la Turkia registaro neniuj fidindaj scioj pri tio haveblas.

Dialektoj redakti

Konforme al la subetna divido de la krime-tatara popolo ankaŭ la lingvo havas 3 ĉefajn dialektojn:

  • La sudborda dialekto apartenas al la oguza grupo de tjurkaj lingvoj kaj tre proksimas al la turka lingvo. Ĝi malsamas disde la literatura turka lingvo malpli, ol kelkaj propraj dialektoj de la turka lingvo. La apartaĵo de tiu ĉi dialekto estas la relative granda kvanto de pruntoj el la greka kaj itala lingvoj.
  • La stepa dialekto, kiun parolas la stepaj krime-tataroj, ĝi rilatas al kipĉaka grupo de tjurkaj lingvoj kaj pli similas al la karaĉaja-balkara, nogaja kaj kumika lingvoj.
  • La plej disvastigita, la meza dialekto (kiu servas kiel bazo por la literatura lingvo) estas parolata de la posteuloj de la krime-tataroj, kiu loĝis en la Krimea montaro kaj ankaŭ en la antaŭmontaroj de Krimeo. Ĝi havas kaj la kipĉakajn, kaj la oguzajn trajtojn kaj estas pli-malpli facile komprenebla por la parolantoj de ambaŭ aliaj dialektoj.

Historio redakti

La tri dialektoj de la krime-tatara lingvo formiĝis dum la mez-epoko surbaze de la kipĉakaj kaj oguzaj idiomoj de la tjurk-lingva loĝantaro de Krimeo. La relative grandaj diferencoj inter la dialektoj estas klarigataj de la fakto, ke la etnogenezo de krime-tataroj estas tre komplika kaj ĝin partoprenis multaj tjurkaj kaj netjurkaj popoloj. Estas interesa fakto, ke dum la tempoj de la Krimea Ĥanlando (la sola tempo, kiam la krime-tataroj havis la propran relative sendependan ŝtaton), la oficiala lingvo de tiu ŝtato estis ne la krime-tatara, sed la ĉatagaja lingvo (mezepoka tjurka lingvo).

Plej ofte kiel la tempon de definitiva formiĝo de la lingvo oni konsideras la 19-an jarcenton. En tiu tempo sub gvido de fama krime-tatara socia aganto kaj kleriganto İsmail Gaspıralı (kies rusigita nomo estas konata kiel Ismail Gasprinskij) ekaktivis la movado por formigo de la unueca literatura lingvo. Tiutempe kiel la bazo por la literatura lingvo estis prenita la sudborda dialekto, la tiama lingvo uzis la araban skribon.

En la jaro 1928 en Krimeo estis organizita la lingvistika konferenco, kiu decidis krei la novan literaturan lingvo surbaze de la meza dialekto, ĉar ĝuste tiu dialekto havis kaj havas plej multe da parolantoj kaj estas egale komprenebla por la parolantoj de la du aliaj dialektoj. Ĝuste tiu lingvo evoluis al la moderna krime-tatara lingvo. La sama konferenco decidis uzigi por la lingvo la latinan skribon surbaze de la nova turka alfabeto, tamen en la jaro 1938 oni devige ekuzis por la lingvo la cirilan skribon.

Problemoj pri la klasifiko redakti

Laŭ la plej multaj klasifikoj la krime-tatara lingvo estas rigardata kiel lingvo el la kipĉaka grupo de la tjurkaj lingvoj (al kiu apartenas ankaŭ la karaĉaja-balkara, kumika lingvoj kaj la lingvo de karaimoj (malmultnombra tjurkadevena etno en Krimeo, kies reprezentantoj konfesas judismon). Tamen la suda kaj la meza dialektoj de la krime-tatara lingvo estis grave influitaj de la turka lingvo (kiu apartenas al la oguza grupo de la tjurkaj lingvoj). Iusence do la krime-tatara lingvo okupas en la tjurka lingvo-familio mezan pozicion inter la oguza kaj kipĉaka grupoj.

Grafiko kaj fonetiko redakti

Ĝis la jaro 1929 la krime-tatara lingvo uzis la araban skribon; ekde 1928 ĝis 1938 ĝi uzis la latinan skribon (la t.n. "novan tjurkan alfabeton"); ekde la jaro 1938 estis uzata la cirila alfabeto. Ekde la komenco de la 1990-aj jaro estas efektivigata iom-post-ioma transiro al latina skribo (iomete diferenca de tiu, kiu estis uzata en la 1930-aj jaroj), tamen ĝis nun ambaŭ sistemoj funkcias paralele (notindas, ke en la reto pli dominas jam la latina skribo, dum la paperaj eldonoj ĝis nun preferas la cirilan).

La krime-tatara latina alfabeto redakti

A a B b C c Ç ç D d E e F f G g
Ğ ğ H h I ı İ i J j K k L l M m
N n Ñ ñ O o Ö ö P p Q q R r S s
Ş ş T t U u Ü ü V v Y y Z z
La signo Ââ, kiu estas uzata kiel moligilo de la antaŭa konsonanto ne estas konsiderata kiel aparta litero.
La proksimumaj prononc-indikoj
  • La literoj a, b, d, f, h, m, n, o, p, r, s, t, u, v, z estas legataj proksimume same, kiel en aliaj lingvoj.
  • с estas simila al la Esperanta ĝ.
  • ç estas simila al la Esperanta ĉ.
  • g estas mola g
  • ğ estas voĉa h
  • ı estas streĉita i (kiel la rusa ы).
  • i estas i.
  • j estas ĵ.
  • k estas mola k.
  • l estas jen dura, jen mola l.
  • ñ estas naza n (kiel la angla ng en la vorto sing).
  • ö estas germana ö.
  • q similas al kune legataj .
  • ş estas ŝ.
  • ü estas germana ü.
  • y estas j.
Internacia Fonetika Alfabeto
а b c ç d e f g ğ h ı i j k l m n ñ o ö p q r s ş t u ü v y z
[a] [b] [ʤ] [ʧ] [d] [e] [f] [g] [ɣ] [x] [ɯ] [i], [ɪ] [ʒ] [k] [l] [m] [n] [ŋ] [o] [ø] [p] [q] [r] [s] [ʃ] [t] [u] [y] [v], [w] [j] [z]

La krime-tatara cirila alfabeto redakti

А а Б б В в Г г Гъ гъ Д д Е е Ё ё
Ж ж З з И и Й й К к Къ къ Л л М м
Н н Нъ нъ О о П п Р р С с Т т У у
Ф ф Х х Ц ц Ч ч Дж дж Ш ш Щ щ Ъ ъ
Ы ы Ь ь Э э Ю ю Я я
гъ, къ, нъ kaj дж estas konsiderataj kiel apartaj literoj (tio gravas, ekz., ĉe alfabetigo).

La unusignifa korespondo inter la literoj de la latina kaj cirila skriboj ne ekzistas.

La nuna situacio de la lingvo redakti

Nuntempe la lingvo estas pli-malpli aktive uzata en Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio) en kiu ĝis la akcepto de la nova konstitucio de la aŭtonomio ĝi eĉ havis la statuson de la oficiala lingvo (dum kelkaj jaroj, tamen la signoj de tio plu videblas, ekz., ĉiuj subskriboj ĉe la oficialaj institucioj estas en tri lingvoj - la rusa, la ukraina kaj la krime-tatara). En Krimeo estas krimetatar-lingvaj lernejoj, estas eldonataj la krime-tataraj ĵurnaloj (tre malgrandkvante) kaj libroj, en la loka televid-kanalo estas kelkaj krimetatar-lingvaj programoj; en Simferopolo agas krime-tatara akademia teatro, estas loka krime-tatara FM-radistacio.

Malgraŭ la manko de la oficiala statuso (la lingvo ĝin havis, i.a., ankaŭ en la 1920-aj jaroj dum la tempo de Krimea Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko), la lingvo ŝajnas iom-post-iom fortikiĝi. Konsiderante ankaŭ la fakton, ke la kresk-indikoj de la krime-tatara loĝantaro estas rimarkinde pli grandaj, ol de la ali-naciaj loĝantoj de Krimeo, oni povas atendi la baldaŭan pligraviĝon de tiu lingvo almenaŭ en Krimeo.

Ĝis nun la aktivuloj de la krime-tatara movado ne plene sukcesis rompi la tendencon de la junularo pli bone scii la aliajn lingvojn (unuavice - la rusan aŭ la ofcialan ŝtatan ukrainan), tamen ilia aktivado estas certe sukcesa kaj baldaŭ ĝi donos siajn fruktojn.

La rilato de la krime-tatara lingvo al aliaj lingvoj redakti

Kiel estis jam dirite, la krime-tatara lingvo okupas mezan pozicion inter la kipĉakaj kaj oguzaj lingvoj de la tjurka lingvo-familio. Klera krime-tataro povas kompreni multajn parencajn tjurkajn lingvojn, tamen la plej proksimaj kaj similaj al la krime-tatara lingvo estas la jenaj: la turka lingvo el la oguza grupo (vd. malsupre), la kumika kaj la karaĉaja-balkara lingvoj el la kipĉaka grupo. La lingvoj de karaimoj kaj krimĉakoj (etaj tjurka-devenaj nacioj en Krimeo) estas ofte konsiderataj kiel dialektoj de la krime-tatara lingvo.

Komparo inter la krime-tatara kaj turka lingvoj redakti

Jen komparo de eta gazetara komuniko en la krime-tatara kaj turka lingvoj:

Krime-tatara Turka
Meclis Haberleri 10.09.2003// Qırımtatar Milliy Meclisiniñ 120-cı toplaşuvı olıp keçti

2003 senesi 7 sentâbr künü Aqmescitteki İslâm Merkeziniñ binasında Qırımtatar Milliy Meclisiniñ 120-cı toplaşuvı olıp keçti. Toplaşuvda…

Meclis Haberleri 10.09.2003// Kırım Tatar Millî Meclisi’nin 120. toplantısı yapıldı

7 Eylül 2003 tarihinde Akmescit’teki İslam Merkezi binasında Kırım Tatar Millî Meclisi’nin genişletilmiş 120. toplantisi gerçerkleşti. Toplantida…

Kiel videblas, la lingvoj estas sufiĉe similaj; multaj krime-tataroj povas libere kompreni la bazan turkan lingvon sen ajna studo de ĝi.

La krime-tatara kaj tatara lingvoj redakti

Pro la similaj nomoj (la situacio samas en multegaj lingvoj de la mondo kaj estas ŝuldata al la rus-devena nomo de la lingvo) la krime-tataraj lingvo kaj etno estas erare rilatigataj al la tataraj lingvoj kaj etnoj. Tio estas tute malĝusta. Kompreneble, la lingvoj estas parencaj (ĉar ambaŭ estas tjurkaj), sed la tatara lingvo (parolata ĉefe en Rusio) estas malpli proksima al la krime-tatara, ol, ekz. la turka, kumika kaj karaĉaja-balkara lingvoj.

Eksteraj ligiloj redakti