Krimeo

duoninsulo troviĝas norde de la Nigra maro

Krimeo (aŭ Krimea Duoninsulo) situas en norda parto de Nigra maro kaj norda limo de Krimeo estas inter 33-37°E kaj 44-46°N. Norde ĝi limas la Ĥersonan provincon de Ukrainio, okcidente, sude kaj sudoriente - la Nigran Maron, nord-oriente - la Azovan maron. Norde ĝi konektiĝas al la kontinento per mallarĝa Perekopa terkolo (ĉ. 8-20 kilometrojn larĝa). Oriente de Krimeo, inter la Nigra kaj Azova maroj troviĝas la Kerĉa duoninsulo (inter ĝi kaj la Tamana duoninsulo estas 3-13 kilometrojn larĝa Kerĉa markolo). Okcidente la mallarĝiĝanta parto de Krimeo formas la Tarĥankutan duoninsulon[2]. Krimeo estas kontrolita de Rusio kaj kontesta de Ukraino.

Krimea Duoninsulo
Situo de Krimeo sur la mapo de Eŭropo

Situo de Krimeo sur la mapo de Eŭropo

Krimeo vidata el kosmo
Krimeo vidata el kosmo
Areo 27.000 kv. km.
Maksimuma alteco 1545 m. (la monto Romankoŝo)
Estas administrata de Respubliko Krimeo, Sebastopola municipo[1]
Apartenas al Pridisputata teritorio de Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio kaj Flago-de-Rusio.svg Rusio
La plej gravaj urboj Simferopolo, Sebastopolo, Eŭpatorio, Kerĉo, Teodozio, Jalto
Tiu ĉi artikolo temas pri la geografia nocio "Krimea duoninsulo". Por legi pri la politika formaĵo Respubliko Krimeo bonvolu legi la koncernan artikolon.

Etimologio de la nomoRedakti

La etimologio de la vorto Krimeo estas diskutata. Laŭ la plej ofte citata versio ĝi devenas de nomo Qırım (malnova nomo por la moderna urbo Starokrimo, iama ĉefurbo de la Krimea provinco de la Ora Hordo, tradukite — "mia monteto").

Laŭ la aliaj supozoj ĝi devenas de iu tjurka vorto, signifanta jen remparo, jen kavo, jen simple tero. Iuj rilatigas la nomon Krimeo al la helena κρημνός (kruta loko, ankaŭ nomo de iu teritorio en Skitio), tamen tiu supozo ne estas tre verŝajna. En antikva nomo de Krimeo — Taŭrido (latine Taurica, helene Ταυρική) — devenas de la nomo de antikva Krimea tribo.

HistorioRedakti

Malnova historioRedakti

La plej antikvaj spuroj de hom-aktivado en Krimeo rilatas al la epoko de paleolito (en kelkaj antikvaj setlejoj estis trovitaj restaĵoj de neandertalaj homoj). En la unua miljaro a.K. en Krimeo loĝis cimeroj (antikva tribo de nordaj bordoj de la Nigra Maro). En la 7a jarcento a.K. cimeroj estis konkeritaj de skitoj, la supervivintaj posteuloj de cimeroj estas konataj kiel taŭroj. La praloĝantoj de Krimeo okupiĝis plej parte pri ĉasado, fiŝkaptado, bestobrerado kaj primitiva terkulturado.

 
Restaĵoj de la helena kolonio Ĥersoneso

En la 6a-5a jarcentoj a.K. en Krimeo aperas helenoj, kiuj fondas ĉi tie kelkajn koloniojn (la plej famaj - Ĥersoneso, Teodozio, Pantikapeo).

En la jaro 438 a.K. la ĉefreganto de Pantikapeo deklaris sin reĝo kaj tiel en la orienta parto de Krimeo aperis la Bospora Reĝlando. Komence tiu ŝtato prosperis kaj vigle komercis kun Ateno, sed sub premo de skitoj (kiuj fondis en la stepa parto de Krimeo sian ŝtaton en la 3a jarcento a.K.) en 114 a.K. ĝi subiĝis al la protekto de la caro Mitridato la Sesa, reganto de Ponto.

En la dua duono de la unua jarcento a.K. la suda parto de Krimeo estis parte konkerita de romianoj, kies regado en kelkaj regionoj daŭris ĝis la 3a jarcento p.K.

En la 3-4a jarcentoj p.K. Krimeon invadas diversaj triboj. Sub atakoj de gotoj kaj hunoj la Bospora kaj Skita ŝtatoj pereis, ĉiuj antikvaj urboj estis ruinigitaj. En la dua duono de la unua miljaro p.K. la loĝantaro de Krimo konsistis plejparte el posteuloj de skitoj, taŭroj, gotoj, sarmatoj, ĥazaroj; restas iom da helenoj kaj aperas slavoj.

Fine de la 10a jarcento p.K. Krimeo estis konkerita de la Kieva Regno, ĝia orienta parto iĝis parto de Tmutarakana princlando. En 988 la Kieva princo Vladimiro konkeris Ĥersoneson kaj estis baptita ĉi tie, deklarinte ortodoksan kristanismon oficiala religio de Kieva Rusio.

Komence de la dua miljaro p.K. Krimeo troviĝis sub kultura kaj politika influo de Bizancio. En la sud-okcidenta parto de la duoninsulo aperas etaj ŝtatoj, la plej signifa el kiuj estas la princlando Teodoro (12a-15a jarcentoj p.K.). En la 13a jarcento sur la bordoj de Krimeo aperas italoj (venecianoj kaj ĝenovanoj), kiuj fondas sur la suda bordo de Krimeo kelkajn setlejojn: Balaklavo (antikva nomo Cembalo), Kafo (en la loko de nuna Teodozio) kaj Sudako (antikvaj nomoj Soldaia, Sugdea).

Krimea ĤanlandoRedakti

 
La Ĥana palaco en Baĥĉisarajo, kiu estis centro de islamo en Ukrainio dum pli ol 300 jaroj.

En la 13a jarcento p.K. Krimeon invadas mongoloj kaj ĝi fariĝas parto de la Ora Hordo. Post disfalo de la Ora Hordo en 1443 en Krimeo aperas memstara ŝtato – la Krimea Ĥanlando (kun ĉefurbo en Baĥĉisarajo). En la jaro 1475 ĝi variĝas vasalo de la Otomana Imperio. Dum tiu tempo en Krimeo aperas islamo kaj formiĝas la krime-tatara nacio.

La Krimea Ĥanlando havis viglajn diplomatiajn rilatojn kun Rusio, Pollando, Litovio kaj aliaj landoj (kun multaj ĝi ankaŭ militis). Por forigi la minacon de la krime-tataraj invadoj fine de la 17a jarcento Rusio komencis batali kontraŭ la ĥanlando. En la jaro 1774 rezulte de Rusuj-Turkuja milito la Krimea Ĥanlando estis sendependigita disde la Turkuja influo kaj transiris sub protektadon de Rusio. En la jaro 1783 la Krimea Ĥanlando estis likvidita kaj Krimeo iĝis parto de Rusuja Imperio.

Krimeo en Rusuja ImperioRedakti

La 9an de aprilo 1783 Krimeo estis oficiale aneksita de Rusuja Imperio. Ĝi iĝis parto de la Taŭrida Gubernio kun ĉefurbo en Simferopolo. Rusuja regado estis pozitiva por la ekonomio de Krimeo - plivigliĝis la industrio kaj agrikulturo, aperadis novaj urboj (en la jaro 1783 estis fondita Sebastopolo, kiu baldaŭ fariĝis la ĉefa haveno por la nigramara ŝiparo de Rusio).

La anekso de Krimeo fare de Rusio kaŭzis amasan formigradon de krime-tataroj en Turkion. Tiu proceso daŭris ĝis proksimume mezo de la 19a jarcento, kiam la formigrado haltis kaj la kvanto de krime-tataroj en Krimeo stabiliĝis (ĝi proksimume kvaroniĝis kompare al la kvanto de krime-tataroj antaŭ la anekso). Amasa enmigrado de rusoj kaj ukrainoj en Krimeon kaŭzis signifan pligrandigon de la slava parto de la loĝantaro.

En la jaroj 1853-56 Krimeo estis areno de la Krimea (Orienta) milito de Rusio kontraŭ Turkio, Britio kaj Francio. De 13.09.1854 ĝis 27.08.1855 la rusuja armeo heroe defendis Sebastopolon kontraŭ la kvante pli grandaj fortoj de la aliancanoj, tamen la defendado finiĝis per malvenko.

Meze de la 19a jarcento la ekonomia evoluo de Krimeo signife plivigliĝis (plejparte Krimeo estis agrikultura regiono). En la jaroj 1869-1875 aperis la fervoj-linio Ĥarkovo-Sebastopolo. Proksimume en la sama tempo Krimeo (precipe la Suda Bordo de Krimeo) famiĝis kiel kurac-loko kaj fariĝis alloga por nobelaro kaj diversaj artistoj. Sur la suda bordo aperis multaj palacoj de riĉuloj kaj membroj de la cara familio (la plej famaj estas la Livadia palaco kaj la Voroncova palaco).

Ĝis la Oktobra Revolucio de la jaro 1917 Krimeo restis agrikultura regiono kun tre malgranda proletaro. Aparta ĝia karakterizo estis (kaj plu estas) ĝia multnacieco.

Krimeo dum Sovetia tempoRedakti

Januare 1918 en tuta Krimeo ekregis la Sovetia potenco. La 21-an de marto 1918 estis kreita Soveta Socialisma Respubliko Taŭrido kiel parto de Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko.

Ekde aprilo 1918 ĝis novembro 1920 Krimeo estis areno de la Rusa Enlanda Milito; ĉi tie aperis kaj ŝanĝis unu la alian kelkaj registaroj de invadantoj.

La 18an de oktobro 1921 estis akceptita la dekreto pri fondo de Krimea Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko (parto de RSFSR). La 21an de decembro 1921 estis subskribita la dekreto pri uzado de Krimeo por kuracado de laboristoj. En chemaraj regionoj de la duoninsulo komenciĝis grandskala konstruado de kurac- kaj ripoz-centroj, sanatorioj ktp. Krimeo fariĝis fama kaj populara kuracloko, kiun vizitis ĉiujare miloj da homoj de tuta USSR. Dum tiu tempo signife pligrandiĝis ankaŭ la industria parto de la ekonomio.

Dum la Dua Mondmilito Krimeo estis areno de aktiva batalado de Sovetio kontraŭ Germanio. La okupado de Krimeo fare de germanoj daŭris ekde oktobro 1941 ĝis majo 1944. La sovetiaj batalantoj heroe defendadis Sebastopolon de oktobro 1941 ĝis julio 1942, pro kio la urbo ricevis la honoran titolon "Urbo-Heroo"; la saman titolon ricevis ankaŭ Kerĉo.

Post liberigo de Krimeo en majo 1944 komenciĝis la restarigo de la mastrumado kaj ekonomio. En majo 1944 okazis la perforta forportado de la krime-tatara popolo fare de la Sovetia registaro (la krime-tataroj estis ekzilitaj plejparte en la Uzbekan Respublikon, multaj homoj mortis dum la vojaĝo - laŭ diversaj pritaksoj de 15 ĝis 50 procentoj). La oficiala preteksto por la ekzilo estis la misa kulpigo de la tuta nacio pri kunlaborado kun la germanaj okupantoj. En la jaro 1956 la krime-tatara popolo estis oficiale rehabilitita, tamen ĝis la jaro 1989 la krime-tataroj fakte ne havis la eblon reveni en Krimeon. La ekzilon de krime-tataroj sekvis iom malpli grandskalaj ekziloj de grekoj, armenoj kaj bulgaroj. Ĉio ĉi grave ŝanĝis la nacian konsiston de la krimea loĝantaro.

Februare 1945 en Jalto okazis la Jalta (Krimea) konferenco inter Stalin, Roosvelt kaj Churchill, kiu ludis gravan rolon por postmilita Eŭropo kaj por fondo de UN.

En junio 1945 Krimea Aŭtonoma Respubliko estis transformita en Krimean Provincon. En la jaro 1954 okaze de 300-jariĝo de unuiĝo de Ukrainio kaj Rusio la Krimea provinco estis transdonita al Ukrainia Sovetia Socialisma Respubliko ("kiel signo de frata amikeco inter la du popoloj", al tio aldoniĝis ankaŭ la geografiaj, ekonomiaj kaj kulturaj kialoj). Tiutempe tiu ŝanĝo estis nura formalaĵo, ĉar kaj Ukrainio kaj Rusio estis partoj de la sama lando - USSR. Tamen post la disfalo de Sovetunio la fakto de transdono de Krimeo al Ukrainio en 1954 provokis (kaj ĝis nun provokas) multajn disputojn pri eblaj pretendoj de postsovetia Rusio al la krimea teritorio.

En la dua parto de la 20a jarcento la graveco de Krimeo kiel kurac- kaj ripoz-regiono ĉiam pligrandiĝis, ĝi fariĝis kurac-regiono de la tutsovetia graveco.

Krimeo kiel parto de sendependa UkrainioRedakti

En la jaro 1954 Krimeo iĝis parto de Ukrainio, kiu iĝis sendependa en 1991. Tiu situacio estis dolore akceptita de multaj loĝantoj de Krimeo, kiuj opiniis Krimeon historie rusa (kaj Rusia) teritorio. Al tiu problemo aldoniĝis ankaŭ la problemoj pri la Nigramara Ŝiparo de Rusio (kiu havis kiel sian ĉefan bazon la urbon Sebastopolo) - post kelkajaraj intertraktoj Ukrainio kaj Rusio interkonsentis, ke Rusio luprenos la bazon de Sebastopolo ĝis la jaro 2017 (tiu fakto estas registrita ankaŭ en la "Provizoraj decidoj" de la Ukrainia Konstitucio (de la jaro 1996). Ankoraŭ unu problemo por Krimeo iĝis la amasa revenado de la ekzilitaj krime-tataroj (de post la jaro 1989). La procesoj de repatrujiĝo estis akompanataj de multaj kontraŭstaroj inter la slava kaj krime-tatara popoloj (okazadis eĉ malgrandaj armil-bataloj). Tamen nun la kunekzistado de ĉiuj nacioj de Krimeo ŝajnas paca.

Laŭ la decido de la tutkrimea referendumo en 1991 estis restarigita la Krimea Aŭtonoma Respubliko (kiel parto de sendependa Ukrainio). Dum kelkaj sekvaj jaroj la Krimea gvidantaro postulis ĉiam pli da rajtoj kaj povoj; i.a. estis elektita la unua prezidento de Krimeo. Tamen, la streboj de aŭtonomemuloj ne estis subtenataj de la centra gvidantaro de Ukrainio. Post kelkaj streĉaj tensioj inter Krimeo kaj la centro la institucio de prezidenteco en Krimeo estis nuligita, kaj la rajtoj kaj povoj de la aŭtonomio estis signife limigitaj. En la jaro 1998 estis akceptita la nuna Konstitucio de la Krimea Aŭtonoma Respubliko.

Nuntempe, malgraŭ la fakto de laŭleĝa aŭtonomeco, la faktaj rajtoj kaj povoj de la aŭtonomio estas preskaŭ samaj, kiel tiuj de la aliaj provincoj de Ukrainio, do, la aŭtonomeco estas ŝajna.

Krizo de 2014Redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Politika krizo en Krimeo (2014) kaj Respubliko Krimeo (Rusio).

Jam en 2013 komenciĝis protestaj manifestacioj en Kievo, ĉefurbo de Ukrainio pro la fakto, ke la prezidanto Viktor Janukoviĉ rifuzis subskribi dokumenton, kiu ligus Ukrainujon kun Eŭropa Unio. Tiu rifuzo okazis la 29an de novembro 2013. Kreskis la protestoj. Ekde la 18a de februaro 2014 okazis bataloj sur la ĉefa placo de Kievo. La la prezidanto de Ukrainio Janukoviĉ estis forigita de la povo. Nova registaro eklaboris en Kievo.

 
La "nekonataj soldatoj" sen insignoj, t.e. rusiaj elit-trupanoj antaŭ la Krimea Parlamento en Simferopolo, la 1-an de marto 2014

Ekde la 27-an de februaro 2014 envenis multaj rusaj soldatoj en Krimeon. (vidu la foton) La 1-an de marto 2014 la ĉefministro de Krimeo petis rusan militan helpon. Vidiĝis disdonoj de rusiaj pasportoj al rusparolantoj. La 6-an de marto 2014 la krimea parlamento petis pri aliĝo de Krimeo al Rusio kaj anoncis baloton pri tio por la 16a de marto. Do dek tagojn poste. La 11-an de marto Krimeo anoncis sendependiĝon. La 15-an de marto Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko, pli precize la Konsilio de Sekureco, balotis pri kondamno de tiu baloto. Rusujo vetois, do uzis sian vetorajton. Ĉinujo sindetenis. La 16-an de marto okazis baloto. La rezulto montris deziron transiri al la sino de Rusio per proks 93% de la voĉoj. Ne aperis la nombro de abstinadoj, sindetenoj. Pluraj ŝtatoj kaj fakuloj asertas, ke tiu baloto ne validas. Ili argumentas tiel:

  • Organizi baloton en dek tagoj ne donas bonajn kondiĉojn.
  • La baloto prezentis al la voĉdonrajtaj civitanoj du eblojn: aŭ ĝui pli grandan aŭtonomecon ene de Ukrainio, aŭ eniri Ruslandon. demokrata baloto nepre proponus la eblon resti en la ĝisnuna situacio ene de Ukrainio.
  • Amasa ĉeesto de rusaj[klarigu] soldatoj en balotantaj urboj kaj vilaĝoj ne ebligas serenan etoson por baloti.
  • Propagando pri Rusio dissendiĝis en la amaskomunikiloj ĝis dum la balotado, vidiĝis rusiaj flagoj en la balotlokaloj, rusiaj flagoj aperis kiel kurtenoj por konstrui izolejojn por baloti; demokrata balotado, referendumo, postulas finon de la propagandaj kampanjoj semajnon antaŭ la baloto.
  • La balotujoj, urnoj, estis travideblaj, kaj tien oni enmetis balotilon sen koverto; do iu povis vidi la decidon de la voĉdonanto.

La 21-an de marto Eŭropa Unio kaj Ukrainio subskribis la dokumenton, kiun Janukoviĉ ne volis subskribi la 29an de novembro 2013.

Sekve de tiu krizo la turismo multe suferis pro malkresko de la nombro de turistoj en alteco de 2 milionoj po jaro[3]. Rusio intertempe provis ripari tiun situacion konstruinte la krimean ponton super la Kerĉa Markolo kiu ligas Rusion kaj la Krimeon[3].

GeografioRedakti

La areo de Krimeo estas ĉirkaŭ 27 mil kv. km. La distanco inter la plej norda punkto (Perekopa terkolo) ĝis la plej suda punkto (kabo Sariĉo) egalas al 207 km. La distanco inter la plej okcidenta punkto (kabo Karamruno) ĝis la plej orienta punkto (kabo Fonaro) egalas al 324 km. La longeco de la bordoj - ĉirkaŭ mil kilometroj. La plej grandaj golfoj de la Nigra Maro ĉe Krimeo estas la Karkinita golfo, la Kalamita kaj la Teodozia golfoj; la plej grandaj golfoj de la Azova maro estas Sivaŝo, la Kazantipa kaj la Arabata golfoj.

Ĉ. 70 elcentojn de la Krimea areo (norde) okupas la stepa ebenaĵo. Sude, ĉirkaŭ 20 elcentojn de la Krimea areo okupas la Krimea montaro, kiu etendiĝas per 3 montoĉenoj (la plej alta punkto - la monto Romankoŝo, 1545 m.) de Sebastopolo ĝis Teodozio. Ĉ. 10 elcentojn de la Krimea areo okupas lagoj (estas kelkaj grandaj estuaraj saletaj lagoj - Donuzlavo, Sasiko, Uzunlaro ka.).

 
Simpla mapeto de Krimeo
 
Krimea ripozurbo Jalta

La klimato en la norda parto estas modere kontinenta. La averaĝaj temperaturoj de januaro estas ĉirkaŭ 0 °C, julie - ĉirkaŭ 24 °C. En la Krimea Montaro la klimato estas iom pli severa kaj humida. Sude de la montaro sur la Suda Bordo de Krimeo la klimato estas subtropika.

La riveroj de Krimeo estas malmultakvaj, la plej gravaj estas Salgiro, Belbeko, Kaĉo, la Nigra. Koyashskoye, KojaŝskojeKoyashs'ke estas salakva lago en la marbordo de la Kerĉa duoninsulo en Krimeo, apartigita el la Nigra Maro per bendo de tero. Ĝi longas 4 kilometrojn, larĝas 2 kilometrojn kaj havas profundon de ĉirkaŭ unu metro.

La grundoj en la norda parto de Krimeo estas plejparte kaŝtanaj, en la centra parto - ĉernoziaj, en la montaro - brunaj montar-arbaraj aŭ ĉernozioidaj montar-herbejaj. La tero de la norda parto estas plejparte plugita kaj kultivata, de loko al loko konserviĝis stepaj kreskaĵoj. La montaro estas kovrita de kverkaj, fagaj, karpenaj arbaroj (la nordaj deklivoj) aŭ de pin-arbaroj (la sudaj deklivoj). La kreskaĵaro de la Suda Bordo de Krimeo estas subtropika.

La ĉefaj urboj de Krimeo estas Simferopolo (la ĉefurbo), Sebastopolo, Jalto, Kerĉo, Teodozio. La Suda Bordo de Krimeo estas grava turisma kaj kurac-ripoza loko.

AdministracioRedakti

Administre preskaŭ la tutan areon de Krimeo (escepte de la Sebastopola municipo kaj de la norda parto de la Arabata terlango) okupas la Respubliko Krimeo (ekde 2014, Krimeo estas pridisputata teritorio inter Rusio kaj Ukrajnio)[4][5].

Pri la historio, ekonomio kaj loĝantaro de Krimeo vidu ĉe Aŭtonoma Respubliko Krimeo.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Treaty to accept Crimea, Sevastopol to Russian Federation signed. rt.com. Autonomous Nonprofit Organization "TV-Novosti" (March 18, 2014). Alirita 24 March 2014.
  2. Alec Luhn. "Red Square rally hails Vladimir Putin after Crimea accession", The Guardian, 18 March 2014. Kontrolita 24 December 2014.
  3. 3,0 3,1 (nl) Erika Fatland, De Grens (La landlimo), p. 447, De Geus, 2019, ISBN 978 90 445 4087 1, origina titolo 'Grensen - Eine Reise Rundt Russland'. (Landlimoj - vojaĝo ĉirkaŭ Ruslando).
  4. General Assembly Adopts Resolution Calling upon States Not to Recognize Changes in Status of Crimea Region. Un.org (27 March 2014). Alirita 29 March 2015.
  5. Oksana Grytsenko (27 March 2014)Russian troops firmly in control of Ukraine's gas extraction station in Kherson Oblast's Arabat Spit. Kyiv Post. Alirita 30 March 2015.