Berkut (ukraine: Беркут) – specialigita unuo de ukraina milico, subigita al Ministerio pri Internaj Aferoj. Ĝi kreiĝis post akiro de la sendependeco de Ukrainio, en la loko de soveta milico OMON. Ĉefa celo de ĝi estis batalo kontraŭ organizita krimo kaj protekto de manifestacioj. Nomo de la unuo devenas de la ukraina nomo de reĝa aglo. Laŭ ordono de Ministerio pri Internaj Aferoj, n-ro 144 de la 25-a de februaro 2014 pri likvido de specialaj taĉmentoj de la milico pri publika sekureco, Berkut estis malfondita.

Dum Eŭromajdano en la jaroj 2013-2014 Berkut senpere partoprenis en batoj, torturoj kaj mortigoj de protestantaj homoj. Unua murdita estis programisto Pavlo Mazurenko (mortis la 22-an de decembro 2013 en malsanulejo). La 18-an de februro 2014 post mortigo de 15 protestantaj personoj estis mortigita unua laboranto de Berkut.

Ĝia likvido ampleksis 80% procentojn da gvidantaro kaj 30% da laborantoj, kiuj estis maldungitaj. Parto fuĝis al Rusio kaj al okupata Krimeo, kie rekreiĝis samnoma unuo, kiu nombras 400 membrojn kun ties subunuoj en Kerĉo kaj Jalto.

Estinta estro el Kievo Serhii Kusjuk partoprenis en forpelo de manifestacio kontraŭ korupto en Moskvo la 13-an de junio 2017.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti