Deportado de krime-tataroj

Deportado de krime-tataroj (krime-tatara lingvo: Sürgünlik, elpelo) – granda soveta deporto, organizita en majo 1944 sur Krimeo. Ĝi estis planata kiel kolektiva puno por la nacio pro kunlaborismo de krime-tataroj kun germanoj, kio okazis dum la Dua Mondmilito. Dum la operaco ekde la 18-a ĝis la 20-a de majo 1944 oni deportis el Krimeo 194 110 krime-tatarojn. La 12-an de novembro 2015 Verĥovna Rada de Ukrainio agnoskis deportadon de krime-tataroj kiel genocido.

Historia fono redakti

 
Monumento memorigante la deportadon en la grandurbo de Sudak en Krimeo

Post finfina anekso de Krimeo fine de 1920 fare de Ruĝa Armeo okazis amasaj murdoj flanke de komunistoj, kiuj parte ankaŭ koncernis la krime-tataran popolon, precipe aktivulojn pri sendependeco. Poste ekde novembro 1921 ĝis junio 1922 Krimeon tuŝis malsatego, grandparte kaŭzita de la politiko de bolŝevikaj regopovoj, kiel parto de la pli larĝa malsatego ampleksanta signifan parton de Ukrainio kaj parton de Rusio (vidu Rusia malsatego de 1921). Sur la tereno de Krimeo mortis pro malsato ĉ. 100 mil personoj, 50 mil homoj forlasis la duoninsulon serĉante nutraĵojn, kio sume signifis ekmankon de 21% de loĝantaro de tiu ĉi regiono. Tio koncernis ĉiujn etnajn grupojn, sed la plej grandaj perdoj estis en la regionoj kun aparte multnombra krime-tatara loĝantaro. En la jaroj 1931-1933 okazis laŭvica mortiga malsatego, kolektivigo en Sovetunio (1929-1930), ligita kun reprezalioj kontraŭ islama klerikaro kaj rusigo de la krime-tatara kulturo (interalie altrudo de Cirila alfabeto al la krime-tatara lingvo).

Poste en la jaroj 1937-1938 oni entreprenis grandan kampanjon kontraŭ ĝisnuna elito de komunistoj, i.a. krime-tataraj, kaj ankaŭ krime-tatara intelektularo. Rezulte la eventoj, post 1922, alkondukis al morto de laŭvicaj 40 mil krime-tataroj. Sendepende de tio, de 1924 daŭris avancitaj preparoj celantaj al apartigo el Krimea ASSR de la norda parto de la Krimea Duoninsulo, kie oni planis fondi Krimean Judan Respublikon. Al la respubliko oni planis setligi signifan nombron (2,8 mln) de judoj el la resto de Sovetunio. La planoj, simile kiel la unuaj grupoj de judaj setligantoj, vekis signifan maltrankvilon de la krime-tataraj regopovoj, kaj depost 1926 (malkaŝo de tiuj ĉi planoj) ankaŭ de la krime-tatara popolo. Dum sekvaj jaroj, ĝis 1934 (kiam oni rezignis pri koncepto de la juda respubliko en Krimeo) rapide kreskis nombro da judaj setlejoj kaj kolĥozoj, kio kaŭzis konfliktojn kun tataroj, luktantaj kun nesufiĉo da tero.

Tuto de la eventoj kaŭzis, ke dum la atako de Germanio al Sovetunio en 1941 kaj poste dum la germana ofensivo kaj okupado de Krimeo, la krime-tatara popolo ĝenerale ne rilatis malamike al kontraŭbolŝevika retoriko de germanaj regopovoj, kaj parto de krimeaj tataroj vidis en kunlaborismo kun germanoj okazon por fikso de sendependeco kaj ŝanĝo de politika sistemo. Tiun ĉi sintenon apogis kelkaj grupoj de krime-tataraj elmigrintoj, kiuj forlasis la patrujon post la oktobra revolucio, kaj post anekso de Krimeo fare de germana kaj rumana armeoj revenis. Rezulte germanaj regopovoj kreis el krime-tataraj volontuloj batalionojn de memdefendo, kiuj protektis krime-tatarajn vilaĝojn antaŭ rekvizicioj kaj atakoj de sovetaj partizanoj, sed ankaŭ gvidis ofensivojn kontraŭ tiuj ĉi partizanoj kaj apoganta ilin civila loĝantaro. Parto de la volontuloj eniris ankaŭ al Wehrmacht (al la 11-a Armeo). En 1944 el evakuitaj de Krimeo krime-tataraj soldatoj oni kreis montaran brigadon de Waffen SS (du batalionoj). Sume, en militaraj taĉmentoj kontrolataj de Germanio servis ĉ. 10-20 mil personoj (plimulto da ili en memdefendo). Krimeaj tataroj eniris ankaŭ lokan administracion, ankaŭ havis plurajn privilegiojn pri edukado, kulturo (lernejoj, eldonejoj) kaj religia libereco.

Duaflanke, en Ruĝa Armeo servis pli ol 50 mil krime-tataroj, tataroj estis ankaŭ multnombre reprezentataj en partizanaro (sude de Krimeo ĉ. 30% partizanoj estis tataroj). Malgraŭ tio ankoraŭ antaŭ rekonkero de Krimeo fare de soveta armeo la sovetaj regopovoj konsideris krime-tataran loĝantaron kunaborisma kun la okupanto. Tial en la momento de okupado de Krimeo fare de bolŝevikaj trupoj la krime-tataroj estis intense persekutataj, antaŭ ĉio pere de amasaj perfortoj kaj senprokrastaj ekzekutoj, ligitaj kun rabo de bieno. La situacio daŭris ĉ. du semajnoj.

Reveno redakti

Kun la procezo de malstalinigo, kiu komenciĝis en Sovetunio en 1953, dum la regado de Nikita Ĥruŝĉov, la sovetia registaro kondamnis la deportadon, sed la tataroj ankoraŭ rajtis reveni al la duoninsulo nur ekde la perestrojka periodo, kiu komenciĝis en junio 1987.

La Eŭrovido-Kantokonkurso 2016 gajnis la protestkanton "1944" prezentitan de la ukraina tatara minoritata kantisto Susana Alimivna Ĝamalidinova ("Ĝamala"), kiu temis pri la elpelo de la tataroj el Krimeo.

Literaturo redakti

  • Selim Chazbijewicz: Tatarzy krymscy. Walka o naród i wolną ojczyznę (Krime-tataroj. Batalo pri la nacio kaj libera patrujo), Poznań-Września 2001, ​ISBN 83-916144-1-7​.
  • Selim Chazbijewicz, 2001: Awdet, czyli Powrót: walka polityczna Tatarów krymskich o zachowanie tożsamości narodowej i niepodległość państwa po II wojnie światowej (Avdet aŭ Reveno.Politika batalo de krime-tataroj pri konservo de la nacia identeco kaj sendependeco de la ŝtato post la dua mondmilito), Eldonejo de Uniwersytet Warmińsko-Mazurski, ​ISBN 83-7299-097-2​.

Eksteraj ligiloj redakti