Anekso
Anekso estas unuflanka aligo de fremda teritorio al ekzistanta ŝtata tutaĵo sen libera konsento de la loĝantaro, kiu vivas en tiu teritorio. Ĝi estas ofte ligita kun perforta realigado de nova ŝtata potenco.
Klasika ekzemplo estas okazo, kiam venkinto de armita konflikto parte aŭ tute aneksas la teritorion de kontraŭulo.
Post la Dua mondmilito, anekso de fremda teritorio ofte ne akiras internacian agnoskon flanke de ceteraj ŝtatoj, pro tio, aneksanta ŝtato ĝenerale pretendas "moralajn" aŭ historiajn kialojn de anekso. Tiel Ĉinio pretendas ke Tibeto "ĉiam estis parto de Ĉinio", kaj Israelo pretendis "sekurecajn kialojn" por anekso de Golanaj Altaĵoj.
Ekzemploj de aneksoRedakti
- Usono aneksas Teksason – 1848,
- Hispanio aneksas Dominikanan respublikon – 1861,
- Nordgermana Federacio aneksas francajn Alzacon kaj Lorenon - 1871
- Havajaj insuloj aneksitaj de Usono – 1898,
- Bosnio kaj Hercegovino aneksita de Aŭstrio-Hungario – 1908,
- Japanio aneksas Koreion – 1910,
- Granda Britio aneksas Kipron – 1914,
- Etiopio aneksita de Italio – 1936,
- Germanio aneksas Aŭstrion – 1938 (ofte oni disputas pri tio, kiom la anekso de Aŭstrio al Germanio estis unuflanka kaj perforta),
- Orienta Pollando aneksita de Sovetunio – 1939,
- Sovetunio aneksas ŝtatojn ĉe Balta maro: Litovion, Latvion, Estonion kaj la rumanan Besarabion – 1940,
- Sud-Afrika respubliko aneksas Namibion – 1949,
- Tibeto aneksita de Ĉinio – 1949,
- Orienta Jerusalemo aneksita de Jordanio – 1950,
- Portugala Barato aneksita al Barato - 1954-1962
- Indonezio aneksas Orientan Timoron – 1975,
- Barato aneksas Sikimon - 1975
- Orienta Jerusalemo aneksita de Israelo – 1980,
- Golanaj Altaĵoj apartenantaj al Sirio aneksitaj de Israelo – 1981,
- Irako aneksas Kuvajton – 1990, kio kaŭzis Golfan Militon
- Rusio aneksis Krimeon -2014 (agnoskitan nur de Sirio, Nord-Koreio, Serbio, Armenio kaj Afganio)