Anschluss

evento, je la 12-a de marto de 1938, dum kiu Aŭstrio estis aneksita al Nazia Germanio

Anschluss (germana vorto kiu signifas "aneksiĝo") estis la aneksado en 1938 de Aŭstrio ene de la nazia Germanio kiel provinco de la Tria Regno, kaj ricevis novan nomon: de la origina Österreich al Ostmark (Orienta Markio).

Germanaj kaj Aŭstriaj limpolicanoj dismuntas landlimejon en 1938.

La okazintaĵoj de la 12-a de marto 1938 estis la unuaj grandaj paŝoj por la ekspansio de Germanio longtempe dezirata de Adolf Hitler. Ĉi tiu ago sekvis la redonon al Germanio de la regiono Sarlando, sub kontrolo de la Ligo de Nacioj dum 15 jaroj kiel interkonsentiĝis en la Traktato de Versajlo, kaj antaŭis la aneksadon de la Sudetio pli malfrue en 1938, la invado de Ĉeĥoslovakio en 1939, kaj fine kondukis ĝin al la Dua Mondmilito per la Invado en Pollandon fare de trupoj de Germanio, Sovetio kaj Slovakio.

La Anschluss estis antaŭata de periodo de kreskanta politika premo sur Aŭstrion, okazigita de Germanio, postulante la agnoskadon de la Nazia Partio, malpermesita en Aŭstrio, kaj poste ĝian partoprenadon en la regado. Kiam la Kanceliero de Aŭstrio Kurt Schuschnigg, en lasta intenco konservi la sendependecon de Aŭstrio, anoncis referendumon por determini la sendependecon aŭ aliĝon al Germanio, ĉi tiu premis al Schuschnigg por ke li cedu la regadon al la Nazia Partio. Ĉi tiu ŝtatpuĉo estis bone planita de la Nazia Partio de Aŭstrio, pro kio ne estiĝis rezistado kiam la trupoj de la Wehrmacht invadis Aŭstrion por okazigi la Anschluss (aneksadon). La 10-an de aprilo, referendumo validigis la aneksadon per 99,73% de la loĝantaro favore al ĝi.

La internacia respondo al la Anschluss estis frida: La aliancitoj de la Unua Mondmilito nur prezentis diplomatiajn protestojn, sed prenado de konkretaj agoj kiuj povos kontraŭi la Anschluss-on, eĉ kiam la aliancitoj estis la respondeculoj de la plenumado de la Traktato de Versajlo, kiu specife malpermesis la union inter Aŭstrio kaj Germanio. Aŭstrio ne plu estis sendependa nacio ĝis la 27-a de aprilo 1945 kiam kreiĝis aŭstria registaro, agnoskata de la aliancitoj kelkajn monatojn poste.

Vidu ankaŭ redakti