Kontraŭfaŝisma Liberigmovado de Aŭstrujo

Kontraŭfaŝisma Liberigmovado de Aŭstrujo (germane: Antifaschistische Freiheitsbewegung Österreichs, mallongigo: AFÖ) estis aŭstra rezistadmovado de katolikaj konservativistoj kontraŭ la nazioj.

Historio

redakti

La grupo fondiĝis en 1941 en Karintio fare de la romkatolika pastro Anton Granig, la landa parlamentano Karl Krumpl kaj franciskana patro nome Benno (OFM).[1] La simpatiantoj kolektiĝis fine de februaro/komence de marto 1942 en la loĝejo de Granig. La unua publika admono venis en februaro 1942.[2]

 
 Kärntner, unsere Heimat ist in Not! Braune Verbrecher haben unsere Heimat verraten. Unsere Söhne bluten und fallen an den Fronten für ein braunes Verbrechertum. Die braunen Volksverräter sind daheim in warmen Ämtern und beuten das Volk aus. Kärntner, auf zur Tat! Hinaus mit den braunen Bonzen an die Front! Kärnten und unser Österreich müssen wieder frei werden vom preußischen Joch. Alle einig gegen die braunen Verbrecher! Es lebe Kärnten![3] 

Sekvis aliaj pamfletaj agadoj kaj planis oni eĉ atencojn per eksplodaĵoj kontraŭ la kaŝpolicanoj en Klagenfurt kaj eksplodigojn de fervojaj pontoj.

Jen kelkaj aktivuloj: Eduard Pumpernig, Kapistran Pieller (franciskano), Angelus Steinwender OFM, Georg Kofler, Arthur Trattler, Anton Jaklitsch, Wenzel Primosch, Franz Bernthaler, Karl Wanner, Ernst Ortner kaj Otto Tiefenbrunner. Jesis iliajn celojn ankaŭ ekz. Arthur Schuschnigg (frato de Kurt Schuschnigg), Alois Karisch kaj lia episkopa moŝto Andreas Rohracher.[4]

En la 6.7.1943 kelkaj anoj de AFÖ estis arestitaj fare de Gestapo, kvazaŭ ĉiuj aliaj ĝis somerfino 1943. La proceso antaŭ la Popola tribunalo en Berlino en la 11.8.1944, kiun prezidis Kurt Albrecht, neniigis la tutan grupon. Kelkaj rezistantoj estis kondamnitaj je mortopuno (Granig, Primosch, Krumpl, Bernthaler, Steinwender, Pieller, Ortner, Kofler), aliaj je longaj karcerpunoj.[5]. Oficiale oni riproĉis al ili la intencon organizi puĉon kun habsburgaj-separismemaj fonoj.

Referencoj

redakti
  1. "Angelus Steinwender und Kapistran Pieller".
  2. Wilhelm Baum: "Granig, Anton". Ĉe: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Band 32, Bautz, Nordhausen 2011, ISBN 978-3-88309-615-5, kol. 536–543.
  3. Traduko: Karintianoj, nia patrujo suferegas! Naziaj teroristoj perfidis ĝin. Niaj filoj sangas kaj falas en la antaŭaj linioj de la armeo dum la fiuloj sidas hejme en siaj hejtitaj oficejoj ekspluante la popolon. Iru ili fronten soldatadi! Karintio kaj nia Aŭstrujo denove iĝu liberigitaj de la premanta prusia jugo. Unuiĝu ni ĉiuj kontraŭ la naziaj krimuloj! Vivu Karintio!
  4. Gerhard Hartmann: Für Gott und Vaterland: Geschichte und Wirken des CV in Österreich. books.google.de
  5. "Erkennungsdienstliche Kartei der Gestapo Wien". Arkivita el la originalo je 2010-12-20. Alirita 2023-05-05 .

Literaturo

redakti
  • Maximilian Liebmann: Die „Antifaschistische Freiheitsbewegung Österreichs“. 2001
  • Wilhelm Baum: Naziopfer der katholischen Kirche – Die antifaschistische Freiheitsbewegung Österreichs. Ĉe: Das Buch der Namen. Die Opfer des Nationalsozialismus in Kärnten. Klagenfurt 2010, p. 300–312.
  • Herlinde Roth: Beiträge zum Widerstand gegen das NS-Regime in Kärnten 1938-1945. Disertacio, Wien 1985, p. 99–110.
  • Maximilian Liebmann: Kirche in Gesellschaft u. Politik. Eldonis M. Kronthaler, R. Zinnhobler u. D. A. Binder. Graz 1999, S. 318–337.
  • August Walzl: Gegen den Nationalsozialismus. Widerstand gegen die NS-Herrschaft in Kärnten, Slowenien und Friaul. Klagenfurt 1994.
  • Michaela Kronthaler: Dr. Anton Granig – Mitbegründer der,Antifaschistischen Freiheitsbewegung Österreichs’. Ĉe: M. Liebmann, M. Kronthaler (Hrsg.): Bedrängte Kirche. Bedrängt – verfolgt – befreit. Graz 1995, p. 32–37 (=Grazer Beiträge zur Theologiegeschichte u. kirchl. Zeitgeschichte, 9).
  • Peter Tropper (eld.): Kirche im Gau. Dokumente zur Situation der katholischen Kirche in Kärnten von 1938 bis 1945. Klagenfurt 1995, p. 226.
  • Maximilian Liebmann: Planungen und Aktionen der „Antifaschistischen Freiheitsbewegung Österreichs“ sowie die von einzelnen ihrer Anhänger. Ĉe: Kirche in Gesellschaft u. Politik. Eldonis M. Kronthaler, R. Zinnhobler kaj D. A. Binder, Graz 1999, p. 338–357.
  • Wilhelm Baum: Zum Tode verurteilt. NS-Justiz und Widerstand in Kärnten Klagenfurt 2012, p. 82–133 kaj 240–276 (dokumentoj).