Alois Karisch

aŭstra politikisto

Alois KARISCH (naskiĝinta la 26-an de novembro 1901 en Sankt Andrä-Jakling, mortinta la 25-an de februaro 1986) estis aŭstra juristo kaj politikisto de Kristan-Sociala Partio (CS), Vaterländische Front (VF) kaj Aŭstria Popola Partio) (ÖVP).

Alois Karisch
Persona informo
Naskiĝo 26-an de novembro 1901 (1901-11-26)
Morto 25-an de februaro 1986 (1986-02-25) (84-jaraĝa)
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Vivo redakti

Estante filo de gastejestro li frekventis gimnaziojn en Sankt Paul im Lavanttal (ĉe la benediktanoj) kaj en Klaŭdiforumo. Poste li iĝis sekretario de CS por Karintio. Li studis jursciencojn ĉe la universitato de Vieno kaj la universitato de Graz antaŭ ol deĵori ĉe tribunaloj en Klaŭdiforumo kaj Villach. Pro elstara pozicio ĉe VF, la nazioj sendis lin post Anschluss en la koncentrejon de Buchenwald. Karisch estis ankaŭ simpatianto de la Kontraŭfaŝisma Liberigmovado de Aŭstrujo.

Post la Dua mondmilito li iĝis estro de Distrikto Wolfsberg; post la unua postmilita balotado de la Karintia landa parlamento li fariĝis landa konsilisto pri konstruado en la nova landa registaro. Inter lia taskaro gravegis la retaŭgigo de infrastrukturo damaĝita enmilite. De novembro 1949 li estis deputito por ÖVP en la federacilanda parlamento.

Estante fakulo pri Suda Karintio oni sendis lin Londonon por helpi prepari la Aŭstrian Ŝtattraktaton (1955). Karisch membris en la karintiaj registarkabinetoj Piesch IV, Wedenig I, Wedenig II, Wedenig III kaj Wedenig IV. En junio 1956 li forlasis enregistaran laboron apartenonte al la landa parlamento ĝis la 30.3.1960. Ĝis pensiiĝo en 1966 li estis distriktoĉefo en Wolfsberg.

Kun sia frue forpasinta edzino Maria Friedl Auinger li havis du filojn.

Honoroj redakti

  • Wirklicher Hofrat
  • Großes Silbernes Ehrenzeichen für Verdienste um die Republik Österreich
  • Goldenes Ehrenzeichen für Verdienste um das Land Kärnten
  • honora civitaneco en Preitenegg (1967)
  • 2022: senvualigo de memortabulo pri politike persekutitoj[1]

Literaturo redakti

  • Anton Kreuzer: Kärntner. Biographische Skizzen. 18.–20. Jahrhundert. Kärntner Druck- und Verlagsgesellschaft, Klagenfurt 1996, ISBN 3-85391-139-0.

Notoj redakti