Vaterländische Front

Vaterländische Front (laŭvorte: Patriota Fronto, mallongigo VF) estis oficiale superpartia politika organizo por kolektigi ĉiujn registarapogantajn patriotojn de memstara Aŭstrujo. Ĝi ekzistis inter majo 1933 kaj marto 1938 (Anschluss).

Vaterländische Front
emblemo
flago
partio
Komenco 20-a de majo 1933 vd
Fino 13-a de marto 1938 vd
Antaŭe Kristansociala partio vd
Lando(j) Aŭstrio vd
Sidejo Vieno
Ideologio

aŭstra naciismo • klerikfaŝismo • korporacia faŝismo • politika katolikismo

Fondinto(j) Engelbert Dollfuss vd
Ĉefestro(j) Engelbert DollfussKurt SchuschniggErnst Rüdiger Starhemberg vd
vdr
partitago de la Patriota Fronto en Vieno, oktobro 1936

La parolado kiun faris kanceliero Engelbert Dollfuß en la 11.9.1933 ĉe la ĉevalvetkurejo de Vieno estis la unua ĝenerala voko de li starigi socialan, kristanan kaj germanan ŝtaton aŭstrujan sur fundamentoj de klasoj kaj forta aŭtoritata gvidado.

Post la neniigo de ĉiuj politikaj partioj dum aŭstrofaŝismo tiu ĉi organizaĵo iĝu unusola portanto de la politika volo de la aŭtoritata registaro. Emblemo ĝia estis martela kruco; lernantoj portis insignon kun la unuiĝadmona slogano Seid einig! kaj laborantoj en publikaj institucioj devige devas membri tie. Ilia signo estis emajla rubandeto en la naciaj koloroj ruĝo-blanko-ruĝo.

Tutaŭstruja gvidanto estis Dollfuß (ĝis julio 1934), Ernst Rüdiger Starhemberg (ĝis marto 1936) kaj Kurt Schuschnigg (ĝis marto 1938). Viene en la domo ĉe Am Hof 3/4 troviĝis inter 1934 kaj 1938 la komandejo (kun la burooj de Jungvolk kaj la kulturorganizaĵo Neues Leben).

Ekzistis diversaj suborganizoj: ekz. por junuloj Aŭstra Juna Popolo (Jungvolk); popolpolitika buroo por naciemuloj; sociapolitika buroo por eksaj socialdemokratoj; Frontmiliz, milico anstataŭiganta de oktobro 1936 aliajn soldatarajn societojn.

Post la murdo de Dollfuß fare de nazioj estiĝis martira kulto por li kun diversaj memorejoj (sed ankaŭ per la kanto Ihr Jungen schließt die Reihen gut). Eĉ la katolika konservativa Kristan-Sociala Partio de Aŭstrujo devis malaperi kaj multaj aliĝis al Vaterlándische Front.

Literaturo redakti

  • Irmgard Bärnthaler: Die Vaterländische Front: Geschichte und Organisation. Europa-Verlag, Wien / Frankfurt am Main / Zürich, 1971 (disertacio, Vieno 1964).
  • Ludwig Reichhold: Kampf um Österreich. Die Vaterländische Front und ihr Widerstand gegen den Anschluß 1933–38. Dua eldono. Österreichischer Bundesverlag, Wien 1985, ISBN 3-215-05466-3.
  • Emmerch Tálos, Wolfgang Neugebauer (eld.): Austrofaschismus: Politik – Ökonomie – Kultur; 1933–1938 (=Politik und Zeitgeschichte, 1). Kvina eldono. Lit, Münster 2005, ISBN 3-8258-7763-9.
  • Hubert Stock: »… nach Vorschlägen der Vaterländischen Front«. Die Umsetzung des christlichen Ständestaates auf Landesebene, am Beispiel Salzburg. Wien / Köln / Weimar 2010. ISBN 978-3-205-78587-3.

Eksteraj ligiloj redakti