Aŭstrio

respubliko en centra Eŭropo
(Alidirektita el Aŭstrujo)

AŭstrioAŭstrujo (germane: Österreich [ˈøːstɐˌʁaɪç], oficiale Respubliko Aŭstrio; germane: Republik Österreich) estas parlamenta-demokratia federacia respubliko kaj senmara lando de ĉirkaŭ 8,7 milionoj da personoj[1] en Centra Eŭropo, konsistanta el naŭ subŝtatoj. Ĝiaj najbaraj landoj en la nordo estas Germanio kaj Ĉeĥio, en la oriento Slovakio kaj Hungario, en la sudo Slovenio kaj Italio kaj en la okcidento Svislando kaj Liĥtenŝtejno. La teritorio de Aŭstrio kovras 83,879 km². La tereno estas tre montara, ĉar ĝi situas ene de Alpoj; nur 32 % el la lando estas sub 500 m super marnivelo, kaj ties plej alta pinto estas 3,798 m.[2] La majoritato de la loĝantaro parolas lokajn bavariajn dialektojn de la germana kiel gepatra lingvo,[3] kaj la aŭstra-germana lingvo en sia normiga formo estas la oficiala lingvo de la lando.[4] Aliaj lokaj oficialaj lingvoj estas la hungara, la burgenlanda kroata, kaj la slovena.[2]

Aŭstria Respubliko
Republik Österreich

La flago de Aŭstrio

La blazono de Aŭstrio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Land der Berge, Land am Strome
suverena ŝtatorespublikojurŝtatolando sen maralirolandoŝtato • OECD-lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Vieno
Oficiala(j) lingvo(j) germana lingvo, aŭstra signolingvo
Uzata(j) lingvo(j) germana
Plej ofta(j) religio(j) katolikoj 57% protestantoj 3%
Areo 83,871 km²
- % de akvo 1,3 %
Loĝantaro 8 979 894 (2022)
Loĝdenso 105 loĝ./km²
Loĝantoj Aŭstroj
Horzono UTC+1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno .at
Landokodo AT
Telefona kodo +43
Plej alta punkto Großglockner
Plej malalta punkto Neusiedler See
Politiko
Politika sistemo Federacia Respubliko
Ŝtatestro prezidento Alexander Van der Bellen
Ĉefministro kanceliero Karl Nehammer
Nacia tago 26-a de oktobro (tago de akcepto de la leĝo pri konstanta neŭtraleco 1955)
Sendependiĝo 27-a de julio 1955
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
MEP laŭ 2021
– suma 477,08 miliardoj dolaroj
– pokapa 53267,9 Eŭroj (World Bank)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Aŭstria Esperanto-Federacio
vdr

La origino de la nuntempa Aŭstrio radikas en la tempo de la Habsburga dinastio, kiam ĝia plejparto apartenis al la Sankta Romia Imperio. El la reformacia epoko, multaj nordgermanaj princoj, malkontentaj pri la aŭtoritato de la imperiestro, uzis protestantismon kiel la flagon de ribelo. La Tridekjara milito, la influo de la Reĝlando Svedio kaj la Reĝlando Francio, la elstarigo de la Reĝlando de Prusio, kaj la Napoleonaj invadoj malfortigis la imperiestran povon en la nordo de Germanio, sed en la sudo, kaj en ne-germanaj areoj de la imperio, la imperiestro kaj katolikismo plu tenis kontrolon. Dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj, Aŭstrio retenis sian lokon kiel unu el la potencoj de Eŭropo[5][6] kaj, responde al la kronigo de Napoleono kiel la Imperiestro de la Francoj, en 1804 estis oficiale proklamita la Aŭstria imperio. Post la malvenko de Napoleono, Prusio elstaris kiel ĉefa rivalo de Aŭstrio pri la regado en la germanaj teritorioj. La malvenko de Aŭstrio en la Batalo de Königgrätz kontraŭ Prusio dum la Aŭstri-Prusia milito de 1866, ebligis al Prusio plifortigi sian kontrolon super la cetero de Germanio. En 1867, la Aŭstra imperio estis transformita en Aŭstri-Hungario. Post la malvenko de Francio en la Franci-Prusia milito de 1870-1871, Aŭstrio estis ekskludita el la nova Germana imperio, kvankam en la venontaj jardekoj, ties politiko, kaj speciale tiu eksterlanda, pli kaj pli konverĝis kun tiu de la Prusi-regata Imperio. Dum la Julia Krizo de 1914 kiu sekvis la murdon de la Arkiduko Franz Ferdinand de Aŭstrio la 28-an de junio, Aŭstri-Hungario, kuraĝigita pro la plendo kun germania subteno, la 28-an de julio deklaris militon kontraŭ Serbio, kiu ne tute plenumis la koncernan ultimaton. Aŭstrio estis tiele la unua lando kiu iris al la milito en la Julia Krizo, kiu eventuale rezultis en la Unua Mondmilito.

Post la falo de la Habsburga (Aŭstri-Hungaria) imperio en 1918 fine de la Unua mondmilito, Aŭstrio adoptis kaj uzis la nomon Respubliko German-Aŭstrio (Deutschösterreich), poste ŝanĝis ĝin al Österreich, kadre de klopodoj unuiĝi kun Germanio, sed tio estis malpermesita de la Traktato de Saint-Germain-en-Laye en 1919. La Unua Aŭstria Respubliko estis establita en 1919. En 1938 Nazia Germanio aneksis Aŭstrion dum la Anschluss.[7] Tiu situacio daŭris ĝis la fino de la Dua Mondmilito en 1945, post kio Aŭstrio estis okupita de la Aliancanoj kaj ĝia iama demokratia konstitucio estis restaŭrita. En 1955, la Aŭstria Ŝtattraktato re-establis Aŭstrion kiel suverenan ŝtaton, finante la epokon de la okupacio. Samjare, la Parlamento de Aŭstrio aprobis la Deklaron de Neŭtraleco, kiu deklaris ke la Dua Aŭstria Respubliko estu porĉiame neŭtrala.

Nuntempe, Aŭstrio estas parlamenta reprezenta demokratio kiu enhavas naŭ federaciajn ŝtatojn.[2][8] La ĉefurbo kaj plej granda urbo, kun pli ol 1.7 milionoj da loĝantoj, estas Vieno.[2][9] Aliaj ĉefaj urbaj areoj de Aŭstrio estas Graz, Linz, Salzburg kaj Innsbruck. Aŭstrio estas unu el la plej riĉaj landoj en la mondo, nome la dekkvara, kun malneta enlanda produkto por kapo de 44,498 usonaj dolaroj.[10] La lando disvolvigis altan vivnivelon kaj en 2014 estis rangigita la 21-a en la mondo laŭ sia Indico de homa disvolviĝo. Aŭstrio estas ekde la jaro 1955 membro de Unuiĝintaj Nacioj,[11] kaj ekde 1995 de la Eŭropa Unio.,[2] kaj ĝi estas fondinto de la OEKE.[12] Aŭstrio ankaŭ estis subskribinta la interkonsenton de la Traktato de Schengen en 1995,[13] kaj adoptis la valuton de eŭro en 1999.

Etimologio redakti

 
Unua apero de la vorto "Ostarrîchi", cirkle en ruĝa. Moderna Aŭstrio honoras tiun dokumenton, datita el la 996, kiel la fondo de la lando.

La germanlingva nomo por Aŭstrio, Österreich, signifas "orienta regno" en la malnovaltgermana lingvo, kaj estas frata esprimo kun la vorto Ostarrîchi, kiu unuafoje aperis en la "Ostarrîchi dokumento" en 996.[14] Tiu vorto probable estas traduko el la mezepoklatina Marchia orientalis en lokan (bavarian) dialekton. Aŭstrio estis prefekturo de Bavario kreita en 976. La vorto "Austria" estas latinigo de la germanlingva nomo kaj estis unuafoje registrita en la 12-a jarcento. Tiam, la Danuba baseno de Aŭstrio (Supra kaj Malsupra Aŭstrioj) estis la plej orienta limo de Bavario, kaj fakte de la germana etno, ĉar la teritorio de la iama Orienta Germanio estis loĝata de slavaj soraboj kaj polaboj.

Friedrich Heer, historiisto pri Aŭstrio de la 20-a jarcento, asertis en sia libro Der Kampf um die österreichische Identität (La lukto por la aŭstria identeco),[15] ke la ĝermana formo Ostarrîchi estas ne traduko de la latina vorto, sed ambaŭ rezultis el multe pli antikva termino kiu originas en la keltaj lingvoj de la antikva Aŭstrio: antaŭ pli ol 2500 jaroj, la majoritato de la aktuala lando estis nomata Norig fare de la kelta loĝantaro (Hallstatt-kulturo); laŭ Heer, no-nor- signifis "oriento" aŭ "orienta", dum -rig estas rilata al la moderna germana Reich, kun signifo "regno". Laŭe, Norig esence signifis la samon kiel Ostarrîchi kaj Österreich, do Austria. La kelta nomo estis eventuale latinigita al Noricum post la romianoj konkeris la areon de la moderna Aŭstrio, ĉirkaŭ 15 a.K. Noricum poste iĝos Romia provinco en la mezo de la unua jarcento n.e.[16] Tamen la hipotezo de Heer ne estas akceptita de plejmulto de lingvistoj.

Geografio redakti

 
Topografio de Aŭstrio

Aŭstrio etendiĝas de okcidento al oriento je maksimume 575 km, de nordo al sudo je 294 km.

Ĉirkaŭ 60 % de la areo estas montara, kun partoj de la orientaj Alpoj. Pro tio foje oni nomas la landon ankaŭ Alpa respubliko. Norde de la Danubo situas en supra kaj malsupra Aŭstrio la granita kaj gnejsa ebenaĵo; transe de la orienta landlimo troviĝas la malgrandaj Karpatoj.

La grandaj ebenaĵoj situas oriente laŭ la Danubo, ĉefe la Antaŭalpoj, la Viena baseno kaj la suda Stirio, kiun pro simileco al Toskano oni ofte nomas stiria Toskano.

Burgenlando, oriente de la alpa-karpata-arko, finiĝas ĉe la Karpata baseno. Pejzaĝe kaj klimate ĝi multe similas al la orienta najbaro Hungarujo, al kiu ĝi apartenis ĝis 1921.

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Aŭstrio.

Prahistorio redakti

 
Vilendorfa Venuso

La teritorio de la respubliko Aŭstrio jam en komenca ŝtonepoko estis loĝata de homoj. Unu el la plej famaj postrestaĵoj el tiu tempo estas la Venuso de Willendorf (Vilendorf), trovita en 1908 dum elfosado en la regiono Wachau (Waĥaŭ). Tiu ĉi ŝtonartaĵo, proksimume 25 000 jarojn aĝa, montras virinon kun tre grandaj mamoj kaj estas pro tio interpretata kiel simbolo de fekundeco.

Pli malfrue, dum la tiel nomata Hallstatt-tempo (Halŝtat) denove troveblas multaj spuroj de homa kulturo, ekzemple la elfosaĵoj en Hallstatt aŭ la probabla monteta tombejo en Großmugl (Grosmugl). La kreintoj de tiu ĉi kulturo supozeble estas la iliroj.

Pli malfrue dum la La-Tène-tempo la regiono estis kolonigita de keltoj. Ankaŭ la unua konata ŝtataĵo sur aŭstria teritorio, la Regnum Noricum el la 2-a jarcento a.K., havas keltan devenon.

Antikveco redakti

Dum la sekurigado de la Danuba limo, la tiel nomata Limes, ankaŭ la hodiaŭa Aŭstrio sude de la Danubo estis konkerita kaj alligita al la Romia Imperio. Tri romiaj provincoj havis regionojn en la hodiaŭa Aŭstrio: Rhaetia, Noricum kaj Pannonio. La ĉefurbo de tiu lasta, Carnuntum, estis la plej grava romia setlejo en la teritorio de Aŭstrio.

 
Migradoj en Eŭropo inter la 2-a kaj la 5-a jarcentoj. Ĉefaj itineroj trafis la nunan Aŭstrion.

Dum la Popolmigrado multaj popoloj tramigris la teritorion de la hodiaŭa Aŭstrio. La romianoj rezignis pri la Danuba limo proksimume je la jaro 500. En oriento estis la langobardoj ĝis ilia migrado al Italio. De okcidento venis la bavaroj al la alpa regiono, dum la slavoj establiĝis en la sud-orienta alpa regiono. Ekde la invado de la avaroj en la 560-aj jaroj ne ekzistas historiaj dokumentoj por pli longa tempo.

Mezepoko redakti

Jam dum la tempo de Karlo la Granda ekzistis limlando kontraŭ la avaroj. Invadoj de la hungaroj detruis ĝin. Post la tri bataloj de Bratislavo en somero 907 la limo de la orienta Frankona Regno estis retirita ĝis la rivero Enns. Nur en 955 post la batalo sur la Lechfeld la hungaroj setlis kaj la apenaŭ loĝata regiono inter la riveroj Enns kaj Leitha (lajta) fariĝis libera por koloniado. Dum la dua duono de la 10-a jarcento tiel estiĝis nova graflando oriente de la rivero Enns, kiu estis nomita marchia orientalis (limlando en oriento) kaj kiu estis metita sub la regado de la duko de Bavario ene de la Sankta Romia Imperio.

Kun Leopoldo la 6-a la malfrumezepoka Aŭstrio atingis kulturan kulminon, kion markis enkonduko de la revolucia arto en gotika stilo. Post la morto de lia filo Frederiko la 2-a en 1246 la vira linio de la familio Babenberger estingiĝis. Inter la multaj posteulaj kandidatoj venkis la reĝo de Bohemio, Přemysl Otakar la 2-a, kiu estis en 1256 vokita al la lando por fini la kverelojn. Lia politiko celis repuŝi la aristokrataron kaj subteni la urban burĝaron. Kiam li volis fariĝi imperiestro, lin kontraŭbatalis Rudolfo de Habsburgo, kiu venkis lin en 1278 en la batalo sur Morava kampo. La Habsburgoj povis sin instali kiel dukoj de la landoj Aŭstrio kaj Stirio.

Moderna epoko redakti

 
Ferdinando la 2-a.

En la aŭstriaj landoj (escepte de Tirolo) preskaŭ la tuta loĝantaro konvertiĝis al protestantismo. La rekatolikigado komenciĝis nur ĉirkaŭ 1600, sed kun des pli granda subpremo kaj brutaleco. Dum tiu ĉi procezo elstaris la jezuitoj kaj la kardinalo Melchior Khlesl, la kanceliero de imperiestro Matiaso. Sed gvidanta praktikanto de tiu ĉi politiko estis Ferdinando la 2-a, famiĝinta pro sia eldiro, ke li preferas regi dezerton ol landon plenan je herezuloj. Per tiu ĉi politiko la aŭstriaj landoj estis envolvitaj en la Tridekjara militon, dum kiu iutempe aspektis kvazaŭ la Habsburgoj povus transformi la Sanktan Romian Imperion en absolutan monarĥion.

Post la estingiĝo de la ĉefa linio de la Habsburgoj en 1699 la aŭstriaj Habsburgoj batalis kontraŭ Ludoviko la 14-a je la hispana heredaĵo. La lukto estis verve gvidata ĉefe de Jozefo la 1-a, sed post lia morto ĉio disfalis. Lia frato Karlo estis la lasta vivanta Habsburgo: li estus heredinta mondan imperion, al kio la aliaj imperioj volis malhelpi. Tamen per la paco de Utrecht (utreĥt) en 1713 el la heredaĵo ĉiuj eŭropaj kromlandoj de Hispanio (Belgio, Napolo, Lombardio) venis al Aŭstrio, kiu per tio atingis sian plej grandan teritorian etendiĝon.

Post la Franca Revolucio ankaŭ Aŭstrio estis implikita en la Napoleonaj Militoj, kiuj nur en 1815 finiĝis per la Viena kongreso. Al la kronado de Napoleono la imperiestro Francisko la 2-a reagis per la proklamado de la Imperiestreco de Aŭstrio. Francisko estis ekde tiam titolita per Francisko la 1-a Imperiestro de Aŭstrio. Napoleono devigis lin en 1806 rezigni pri la imperiestra krono de la Sankta Romia Imperio, kiu pro tio ĉesis ekzisti.

20a jarcento redakti

Iam la pova centro de la granda Aŭstra-Hungara Imperio, Aŭstrio post la malvenko en la Unua mondmilito kaj la pactraktato de Saint Germain estis reduktita al la malgranda respubliko. Post la anekso al la Nazia Germanio en 1938 kaj sekva okupado de la venkintaj aliancitaj potencoj en 1945, la statuso de Aŭstrio restis neklara dum unu jardeko. Dum la nazia epoko agadis la rezista movado O5.

La en 1955 subskribita ŝtata traktato finis la okupadon, agnoskis la sendependecon de Aŭstrio kaj malpermesis la aliĝon al Germanio. Konstitucia leĝo en la sama jaro deklaris la "ĉiaman neŭtralecon" de la lando kiel antaŭkondiĉon de la foriro de la soveta armeo. La neŭtraleco, kiu iam estiĝis parto de la aŭstria identeco, estas forte diskutata ekde la kolapso de Sovetunio en 1991 kaj la aliĝo al la Eŭropa Unio en 1995. En 1999 Aŭstrio aliĝis al la Eŭropa Mona Unio.

Politiko redakti

Aŭstrio estas laŭ la federacia konstitucio de 1920 federacia, parlamenta-demokratia respubliko, konsistanta el naŭ federaciaj landoj. Ŝtatestro estas la Federacia Prezidento, elektita ĉiujn 6 jarojn rekte de la civitanoj. Eblas unu reelektiĝo seninterrompa. Li nomumas la Federacian Kancelieron. La prezidento povas libere elekti la kandidaton por la federacia kanceliero, sed li devas fakte orientiĝi al la proporcioj de la partioj en la Nacia Konsilio. La federacia kanceliero estas la estro de la federacia registaro, kies membroj estas nomumitaj de la prezidento laŭ la proponoj de la kanceliero. La federacia registaro povas esti revokita de la Nacia Konsilio per voĉdono pri malkonfido.

La Federacia Registaro de Aŭstrio (germane Österreichische Bundesregierung) estas la kabineto kiu konsistigas la plenuman povon de Aŭstrio. Ĝi konsistas el la kanceliero, kiu estras la registaron, lia deputito kaj la diversaj ministroj.

La Parlamento de Aŭstrio konsistas el du ĉambroj. La konsisto de la Nacia Konsilio estas determinata ĉiujn 4 jarojn per ĝenerala balotado. La membroj de la Federacia Konsilio estas sendataj de la landaj parlamentoj. La Nacia Konsilio estas la dominanta ĉambro en la aŭstria leĝdonado. La Federacia Konsilio posedas en la plej multaj kazoj nur prokrastigan blokorajton, kiu povas esti malvalidigita per persista rezolucio de la Nacia Konsilio.

Federaciaj landoj redakti

Aŭstrio konsistas el naŭ federaciaj landoj, dividitaj en distriktoj.

La federaciaj landoj (Bundesländer) de Aŭstrio
Ŝtato Ĉefurbo
Burgenlando (Burgenland) Eisenstadt
Karintio (Kärnten) Klagenfurto (Klagenfurt)
Malsupra Aŭstrio (Niederösterreich) St. Pölten
Supra Aŭstrio (Oberösterreich) Linz
Salcburgio (Salzburg) Salcburgo
Stirio (Steiermark) Graz
Tirolo (Tirol) Innsbruck
Vorarlbergo (Vorarlberg) Bregenz
Vieno (Wien) Vieno
 

Vidu ankaŭ:

Ekonomio redakti

 
Moderna Vieno, Vienna International Centre kun la oficejoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj la Turo DC 1.
 
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Aŭstrio, 2019

Aŭstrio estas la 12a plej riĉa lando en la mondo laŭ indicoj de MEP (Malneta Enlanda Produkto) po kapo,[17] havas bone disvolvigitan socialan merkatan ekonomion, kaj altan vivnivelon. Ĝis la 1980-aj jaroj, multaj el la plej grandaj industriaj firmaoj de Aŭstrio estis ŝtatigitaj; en lastaj jaroj, tamen, privatigo malpliigis la ŝtatan posedaĵon ĝis nivelo komparebla kun aliaj eŭropaj ekonomioj. La laborista movado estas partikulare forta en Aŭstrio kaj havas grandan influon al la laborpolitiko. Krom tre disvolvigita industrio, internacia turismo estas la plej grava parto de la nacia ekonomio.

 
Aŭstrio estas parto de la eŭrozono (malhelblue), kaj la unuigita merkato de Eŭropa Unio.

Germanio historie estis la ĉefa komerca partnero de Aŭstrio, kio faras ĝin vundebla al rapidaj ŝanĝoj en la germana ekonomio. Ekde kiam Aŭstrio iĝis membra ŝtato de la Eŭropa Unio, ĝi akiris pli fortajn ligojn al aliaj EU ekonomioj, kio malpliigis ĝian ekonomian dependon de Germanio. Aldone, membreco de EU okazigis alfluon de eksterlandaj investistoj allogitaj de la aliro de Aŭstrio al la unuigita eŭropa merkato kaj de ties proksimeco al la novaj ekonomioj de la Eŭropa Unio. La kresko de MEP atingis 3,3% en 2006.[18] Almenaŭ 67% importaĵoj venas el aliaj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio.[19]

Eksportado redakti

Transportoj redakti

 
Aŭstra trajno ĉe fervojo de Semmering.

La fervojoj funkcias en totalo de 6123 km (el kiuj 3523 km estas elektrigitaj). La normala ŝpuro funkcias en 5639 km (el kiuj 3429 km estas elektrigitaj), kaj krome ekzistas ĉirkaŭ milo da km de diversaj tipoj de etŝpura fervojo. La landa fervoj sistemo de Aŭstrio estas la Österreichische Bundesbahnen, aŭ ÖBB. Ĝi dungas 47.700 homojn. La ĉefa stacio estas Vieno, sed estas ankaŭ gravaj stacioj en Graz, Innsbruck kaj Salzburg. En la ĉefurbo estas ankaŭ la Metroo de Vieno.

En la lando estas totala reto de 200 000 km da aŭtoŝoseoj (100% pavimitaj, inklude 1700 km de rapidvojoj). Por cirkuli laŭ tiuj estas postulita aĉeto de vinjeto kiu validas por tuta jaro. La aŭtoŝoseoj nombras el A1 ĝis A26.

Kroma transportoreto estas havigita per 358 km da akvokanaloj, ĉefe laŭlonge de la rivero Danubo.

Aŭstrio havas 55 flughavenojn kaj du por helikopteroj. Plej flughavenoj en la lando havas, nepavimitajn el- kaj al-terigejojn. Nur unu flughaveno havas pavimitajn vojojn pli longajn ol 10 000 futoj.

Mondaj heredaĵoj redakti

 
La palaco de Schönbrunn vidata ekde siaj ĝardenoj.

Aŭstrio estis hejmlando de pluraj famaj komponistoj kiel Wolfgang Amadeus Mozart, Ludwig van Beethoven, Johann Strauss kaj Johann Strauss Jr., Arnold Schönberg, Anton Webern, Alban Berg (la tri lastaj partoprenis en la fama "Dua Skolo de Vieno"). Aliaj famaj aŭstrianoj estis la fizikistoj Ludwig Boltzmann kaj Erwin Schrödinger, la filozofoj Karl Popper, Ludwig Wittgenstein kaj Kurt Gödel, la psikologo Sigmund Freud, la poeto Peter Rosegger, la kantisto Falco, la ekonomikistoj Ludwig von Mises kaj Friedrich Hayek, la pentristo Gustav Klimt, la futbalisto Hans Krankl kaj la aktoro Arnold Schwarzenegger. Ĝi ankaŭ estis la hejmlando de la nazia diktatoro Adolf Hitler, kiu ĉiam tre bone parolis pri sia hejmlando kaj la plej grandaj momentoj de la Aŭstra-Hungara Imperio.

Kulturo redakti

 
Linz estas landa ĉefurbo kaj en 2009 eŭropa kultura ĉefurbo

En la 18-a kaj 19-a jarcentoj Vieno estis centro de la muzika vivo. Ĝis nun ekzistas multaj operejoj, teatrejoj, orkestrejoj kaj tradicioj kiel la Novjara koncerto de la vienaj filharmonikistoj kaj multaj festivaloj. Troveblas ankaŭ multaj kabaretoj. Kuirarte rimarkindas la kulturo de la vienaj kafejoj, la Heuriger, kaj sennombraj tipaj manĝaĵoj kun longa tradicio. En 2003 Graz estis eŭropa kultura ĉefurbo, en 2009Linz.

La aŭstran kulturon disvastigas eksterlande la aŭstra kulturforumo. Ok konstruaĵoj kaj pejzaĝoj de Aŭstrio estas parto de la Monda heredaĵo de Unesko.

La cirkulado de la gazeto Kurier en 2007 estis de 169 481 ekzempleroj.

Kutimoj redakti

Regionaj kutimoj estis konservitaj de asocioj en la tuta Aŭstrio. Kutimoj temas ĉefe pri muziko, danco, teatro, poezio, ligna gravurado kaj brodado. Multaj lokaj kutimoj rilatas al sezonoj, kiel Aperschnalzen, Glöckler, danco de Katrino, Kufenstechen, Mariä Lichtmess kaj karnavalo.

Tradicia estas ankaŭ la teksaĵindustrio. Brodado utilas por ornami tradiciajn vestojn.

Festotagoj redakti

 
Kristnaska infanbazaro en Oberndorf

Pro la historio forte influita de katolikismo, la plej multaj feritagoj estas la religiaj. Escepto estas Kärnten, kiu decidis, ke ankaŭ la popola voĉdono de 1920 estu leĝa feritago.

Kunaj feritagoj de ĉiuj landoj estas Novjaro, la tri sanktaj reĝoj, sankta vendredo, paska lundo, nacia feritago, ĉieliro de Kristo, pentekosta lundo, kristokorpa festo, ĉieliro de Maria, ĉiuj sanktuloj, senmakula koncipiĝo, Kristnasko, tago de la sankta Stefano kaj Silvestro.

La nacia feritago okazas la 26-an de oktobro, ĝi memorigas pri la tago de la leĝa decido en 1955 pri ĉiama neŭtraleco. Enkalkulante regionajn feritagojn, en 2009 ĉiu federacia lando havis 17 leĝajn feritagon, krom Kärnten, kiu havis 18.

Ĉiu religia komunumo rajtas krome festi siajn proprajn festotagojn kaj anoj tiam ne laboras. Ekzemple judaj komunumoj festas Jom Kippur, kvankam ĝi ne estas leĝa feritago.

Muziko redakti

 
Wolfgang Amadeus Mozart
 
Johann Strauss
 
Gustav Mahler

Komponistoj de la klasika kaj romantika epoko estis ekzemple Wolfgang Amadeus Mozart el Salzburg kaj Ludwig van Beethoven, naskiĝinta en Bonn, kiuj ambaŭ verkis en Vieno. Krome Joseph Haydn, Franz Schubert, Anton BrucknerJohann Strauß, nomata ankaŭ la Valsoreĝo.

La muzikon de la 20-a jarcento revoluciis Gustav Mahler kaj la komponistoj de la Nova viena skolo Arnold Schönberg, Alban Berg kaj Anton Webern, sed ankaŭ Josef Matthias Hauer, kiu postulis la malkovron de la 12-tona muziko, kaj Ernst KrenekEgon Wellesz.

Fame konataj dirigentoj estas Arthur Nikisch, Felix Weingartner, Franz Schalk, Erich Kleiber, Karl Böhm, Hans Rosbaud, Herbert von Karajan, Michael Gielen, Nikolaus Harnoncourt kaj Franz Welser-Möst.

La Novjarkoncerto de la vienaj filharmonikistoj havas malnovan tradicion; ĝi estas dissendata radie en 44 ŝtatojn. Ĝi inkluzivas valsojn, polkojn kaj marŝmuzikon.

Teatro kaj kinarto redakti

 
La Burgteatrejo en Vieno estis unu el la unuaj germanlingvaj scenejoj

Aŭstroj ŝatas teatron kaj ĝi estas publike subtenata: de la Nacia Viena operejo, unu el la plej alte taksataj muzikteatroj de la mondo, kaj de la Burgteatrejo, unu el la plej bonaj germanlingvaj scenejoj, ĝis kamparana teatrejo en iu vilaĝo.

El Aŭstrio devenas internacie konataj aktoroj: Romy Schneider, Oskar Werner, Paul Hörbiger, Curd Jürgens, Maria Schell, O. W. Fischer, Paula Wessely kaj ŝia fillino Christiane Hörbiger, Maximilian Schell, Senta Berger kaj Klaus Maria Brandauer. Inter la eksterlande alte taksitaj reĝisoroj estas Max Reinhardt kaj Martin Kušej.

Kinartaj reĝisoroj el Aŭstrio estas Barbara Albert, Franz Antel, Ruth Beckermann, Robert Dornhelm, Nikolaus Geyrhalter, Michael Glawogger, Wolfgang Glück, Michael Haneke, Jessica Hausner, Michael Kreihsl, Fritz Lang, Bady Minck, Franz Novotny, Peter Patzak, Otto Preminger, Stefan Ruzowitzky, Anja Salomonowitz, Hubert Sauper, Ulrich Seidl, Götz Spielmann, Josef von Sternberg, Erich von Stroheim, Hans Weingartner, Virgil Widrich, Willi Forst, Billy Wilder.

Literaturo redakti

 
Bertha von Suttner estis la unua ricevintino de la Nobel-premio pri paco

Konataj aŭtoroj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj estis Franz Grillparzer, Ferdinand Raimund, Johann Nestroy, Adalbert Stifter, Bertha von Suttner (kiu ricevis la Nobel-premion pri paco en 1905), Marie von Ebner-Eschenbach, Peter Rosegger, Peter Altenberg, Hugo von Hofmannsthal, Rainer Maria Rilke, Georg Trakl, Franz Kafka, Karl Kraus, Ödön von Horváth, Joseph Roth, Stefan Zweig, Robert Musil, Gustav Meyrink, Franz Werfel, Egon Erwin Kisch, Alfred Kubin, Fritz von Herzmanovsky-Orlando, Leo Perutz, Alfred Polgar, Vicki Baum, Alexander Lernet-Holenia, Heimito von Doderer, Franz Theodor Csokor, Ingeborg Bachmann, Christine Lavant, Friedrich Torberg, Fritz Hochwälder, Jörg Mauthe, Thomas Bernhard, Ernst Jandl, H. C. Artmann, Hilde Spiel, Albert Drach, Wolfgang Bauer, Johannes Mario Simmel, Gert Jonke, Franz Tumler kaj Gertrud Fussenegger.

Gravaj vivantaj aŭtoroj estas Elfriede Jelinek (kiu ricevis la Nobel-premion pri literaturo en 2004), Peter Handke, Felix Mitterer, Friederike Mayröcker (Premio Georg Büchner, 2001), Christoph Ransmayr, Barbara Frischmuth, Alois Brandstetter, Peter Rosei, Norbert Gstrein, Eva Menasse, Wolf Haas, Bettina Balàka, Arno Geiger, Josef Winkler (Premio Georg Büchner, 2008), Gerhard Roth, Daniel Kehlmann kaj Daniel Glattauer. Slovene verkas interalie Gustav Januš, Janko Ferk kaj Florjan Lipuš.

Arto redakti

 
„La kiso“ de Gustav Klimt estas unu el la plej konataj verkoj de la aŭstra artisto

Famaj pentristoj aŭ grafikistoj estas Ferdinand Georg Waldmüller, Gustav Klimt, Koloman Moser, Oskar Kokoschka, Egon Schiele, Alfred Kubin, Raoul Hausmann, Arnulf Rainer, Gottfried Helnwein, Franz West. Klimakson atingis pentrarto en Aŭstrio ĉirkaŭ 1900, kiam Vieno iĝis centro de la Secesio.

En la dua duono de la 20-a jarcento estiĝis la viena skolo de fantasma realismo, kiel malfrua fluo de la superrealismo. Al tio apartenis ankaŭ Friedensreich Hundertwasser kaj liaj abstrakt-ornamaj pentraĵoj. Aparta fenomeno estas la agadismo de la 1960-aj jaroj, kiu evoluis ĉelime de teatro kaj pentrarto. Gravaj reprezentantoj de tiu movado estas Günter Brus, Otto Muehl, Rudolf Schwarzkogler kaj Hermann Nitsch.

Gravaj skulptistoj estis Niclas Gerhaert van Leyden, Franz Xaver Messerschmidt, Fritz Wotruba, Alfred Hrdlicka kaj Bruno Gironcoli.

Scienco kaj tekniko redakti

 
Sigmund Freud, fondinto de la psikanalizo

Dum la unuaj tri jardekoj de la 20-a jarcento Aŭstrio ludis gravan rolon en scienco. Venis el ĝi pensistoj kaj esploristoj kiel la fondintoj de kvantuma fiziko, Wolfgang Pauli kaj Erwin Schrödinger, la matematikisto Kurt Gödel, la fondinto de psikanalizo Sigmund Freud, la filozofoj de la Viena cirklo kaj Ludwig Wittgenstein, la fondinto de la moderna empiria socia esplorado Paul Felix Lazarsfeld, la patro de bestpsikologio Konrad Lorenz, la filozofo Karl Popper, la aŭtomobilkonstruisto Ferdinand Porsche, la inventistoj Viktor Kaplan kaj Josef Ressel, la antaŭirantoj de termodinamiko Josef Stefan kaj Ludwig Boltzmann, la malkovrinto de la benzolo-strukturo Johann Josef Loschmidt, la malkovrinto de sangogrupoj Karl Landsteiner kaj la ekonomikistoj Carl Menger, Friedrich August von Hayek kaj Eugen Böhm von Bawerk. En 1874 la astronomo Johann Palisa malkovris kaj nomis asteroidon Aŭstria laŭ sia hejmlando. La atomfizikistino Lise Meitner kreis kune kun Otto Frisch la unuan teorian klarigon pri fisio.

La tiama scienca nivelo estis neniigita de la naziismo. Post 1945 nur malmultaj elmigrintoj, poste agnoskitaj, estis invititaj reveni al sia hejmlando.

Kuirarto redakti

 
Viena eskalopo
 
Sacher-torto
 
Vitejoj ĉe Sankt Nikolai im Sausal

Pro historiaj kialoj, kuirarto el Hungario, Bohemio, Italio kaj Francio influis la nuntempe tipajn aŭstrajn manĝaĵojn. Tipaj manĝaĵoj estas la viena eskalopo, bakita koko, rostita koko, gulaŝo kaj fiŝaĵoj surbaze de karpo kaj truto. Dolĉaĵoj kiel la Sacher-torto, Apfelstrudel kaj Kaiserschmarrn estas mondfamaj.

Ĝis antaŭ kelkaj jaroj oni manĝis ĉefe hejme. Nuntempe, ĉefe en grandaj urboj, multaj homoj ofte manĝas en restoracioj, kafejoj, ĉe kolbasbudoj, aliaj rapidmanĝejoj, surstrate aŭ en publikaj transportiloj.

La unuaj kafejoj estis kreitaj en Vieno iom post la jaro 1683. Nuntempe temas ĉefe pri kafejo-restoracioj, en kiuj oni povas manĝi ne nur dolĉaĵojn kiel kukoj aŭ tortoj, sed ĉian pladon de burĝa restoracio.

Esperanto-movado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Aŭstrio.

Referencoj redakti

  1. "Population by Year-/Quarter-beginning". [1] 1a de Oktobro 2015.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Austria. The World Factbook. Central Intelligence Agency (14a de Majo 2009). Arkivita el la originalo je 10a de Junio 2009. Alirita 31a de Majo 2009. Arkivigite je 2018-12-11 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Die Bevölkerung nach Umgangssprache, Staatsangehörigkeit und Geburtsland (PDF). Statistik Austria. Alirita 17a de Novembro 2010.
  4. Austria. Encyclopædia Britannica (31a de Majo 2009). Arkivita el la originalo je 19a de Aprilo 2009. Alirita 31a de Majo 2009.
  5. Market Liberalism: A Paradigm for the 21st Century, page 247, David Boaz, Edward H. Crane, Cato Institute, Washington D.C. 1993, (ISBN 978-0-932790-98-9)
  6. The Transformation of European Politics, 1763–1848, Oxford History of Modern Europe, paĝo 209, Paul W. Schroeder, Oxford University Press, 1996, (ISBN 978-0-19-820654-5)
  7. Anschluss. Encyclopædia Britannica (24a de Septembro 2009). Alirita 31a de Majo 2009.
  8. Lonnie Johnson 17
  9. Probezählung 2006 – Bevölkerungszahl (germane) (PDF). Statistik Austria (31a de Oktobro 2006). Alirita 27a de Majo 2009.
  10. Laŭ Internacia Monunua Fonduso en 2016.
  11. Jelavich 267
  12. Austria About. OECD. Arkivita el la originalo je 6a de Majo 2009. Alirita 20a de Majo 2009.
  13. Austria joins Schengen. Migration News (Majo 1995). Alirita 30a de Majo 2009.
  14. University of Klagenfurt.
  15. Friedrich Heer: Der Kampf um die österreichische Identität. Böhlau, Wien/Köln/Graz 1981, (ISBN 3-205-07155-7).
  16. Noricum, römische Provinz. AEIOU. Alirita 20a de Majo 2009.
  17. "Austria". International Monetary Fund. [2] Alirita la 2an de Julio 2017.
  18. Reala kresko de MEP – Elspeza flanko, havigita de la Aŭstria Nacia Banko (germane) [3] Alirita la 3an de Julio 2017.
  19. "OEC – Austria (AUT) Exports, Imports, and Trade Partners". atlas.media.mit.edu. [4] Alirita la 3an de Julio 2017.

Literaturo redakti

  • Görlich E.J., 1969 : La federaciaj landoj de Aŭstrujo. La Praktiko, 7/8(381/382), pp. 104–105

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti