Malfermi la ĉefan menuon

Heimito von Doderer

aŭstra verkisto
Memorigŝtono ĉe la naskiĝdomo de Doderer.
La Strudlhof-ŝtuparo en Vieno.

Heimito von DODERER (naskiĝinta en la 5-a de septembro 1896 en Weidlingau, mortinta en la 23-a de decembro 1966 en Vieno) estis aŭstra verkisto. Per siaj monumentaj romanoj Die Strudelhofstiege kaj Die Dämonen li eksempligis sian teorion pri epike larĝa, objektivisma-realisma rakontado.

Vivo kaj verkadoRedakti

Post studoj de jurscienco li soldatis kaj iĝis militkaptito en 1916 en Rusio; en siberia internigejo li ekverkis. Reveninte hejmen li ekstudis en 1920 historion ĉe la Universitato de Vieno. Li ĝuis longjaran amikecon kun sia idolo kaj najbaro Albert Paris Gütersloh (kp. Der Fall Gütersloh, 1930), kion dokumentas la en 1986 eldonita leterinterŝanĝo.

Sian verkistan karieron li komencis per poemoj (Gassen und Landschaft, 1923) kaj eta rakonto-serio pri la suferoj de malliberigo (Die Bresche, 1924). En 1930 aperis la romano Das Geheimnis des Reichs, kiun sekvis la krimromano Ein Mord, den jeder begeht (1938) kaj Ein Umweg (1940).

La laste menciita libro pentras bildon pri aŭstraj moroj post la fino de la Tridekjara milito, kaj la titolo (tradukite: kromvojo) programe priskribas la doderer-an ideon de nedirekta samdestino de homaj vivoj.

La Duan mondmiliton li partoprenis kiel aerarmea kapitano. Li provis ironiigi la tradicion de kleriga-familia romano - sen rezigni pri la homiĝo de burĝa individuo - per la (jam antaŭ la milito komencita) romano Die Strudelhofstiege oder Melzer und die Tiefe der Jahre (1951).

La aŭtoro mem favoris ĝian takson kiel ĉefverkon. Ĝi fakte konatigis la verkiston tuj. Kiel en la posta verko Die Dämonen. Nach der Chronik des Sektionsrates Geyrenhoff (1956) Doderer prezentas kompleksan panoramon pri la aŭstra socio de je la komenco de la 20-a jarcento. La personojn li enkondukas barokstile kaj abunde, kiuj polifonie kontraŭstaras unu al la alia. Skemo de kontinue evoluanta intrigo ĉiam denove renkontatas, t.e. la Strudelhof-ŝtuparo mem, vere ekzistanta labirinta ŝtuparo kiu unuigas du stratojn en Vieno; tiu ŝtuparo nomiĝas en la romano umbiliko de la mondo".

En la verko Dämonen (la titolo prunteprenitis de Fjodor Dostojevskij) la socialkritika aspekto de doderer-a rakontopovo iĝis katarso de iamaj pornaziaj simpatioj de Doderer: en 1933 li entuziasme estis membriĝinta al NSDAP). Ĉiu ajn ideologio en la romano konsideratas esti detruiga dua vereco. En 1962 la aŭtoro denove sukcesis furoreti per la romano Die Merowinger oder Die totale Familie, groteskaĵo pri la provo de Childerich la 3-a de Bartenbruch fariĝi - per interparencaraj edzigoj - sia propra prapatro.

Verkoj malpli konatajRedakti

Aliaj romanoj estas: Die erleuchteten Fenster oder Die Menschwerdung des Amtsrates Zihal (1950) kaj la kiel kvarparta verko planita romanfragmento Nr. 7 (parto unu: Die Wasserfälle von Slunj, 1963; parto du: Der Grenzwald, 1967): ĝi prezentu kiel eble plej taŭge la modelon de nura kaj pura artspeco. Poetikan ideon de kvazaŭa "muta romano", kiu jam ne transdonas iun mesaĝon estante sole vivomaniero, la verkisto priskribas en Grundlagen und Funktionen des Romans (1958). La taglibroj aperis en 1964 (Tangenten) kaj postmorte en 1976 (Comentarii 1951-1956), en 1985 (Comentarii 1957-1966) kaj en 1996 (Tagebücher 1920-1939).

Krome li skribis la poeman volumon Ein Weg im Dunklen (1957), la rakontojn Das letzte Abenteuer (1953), Die Posaunen von Jericho (1958), Die Peinigung der Lederbeutelchen (1959), Meine 19 Lebensläufe (1966) kaj Unter schwarzen Sternen (1966) kiel ankaŭ la eseokolektojn Repertorium (postmorte, 1969) kaj Die Wiederkehr der Drachen (postmorte, 1970). La romanfragmenton Jutta Bamberger enhavis la el la postlasaĵoj farita volumo Frühe Prosa (1968).

Premioj laŭ DodererRedakti

Certa mecenato el Köln establis la altribuon de la literaturpremio, dotita je 30.000 DM: la Doderer-Literaturpreis por subteni aŭtorojn de Germanlingvio kiuj sekvas la doderer-ajn tradiciojn de sensiva majstrado de originaleca lingvo. La Doderer-societo den Berlino fonditis en 1995 kaj intencas remalkovron de la plejparte forgesita verkaro de Doderer. En 1997 oni aljuĝis la Doderer-premion al Peter Waterhouse.

Premioj kaj honorojRedakti

  • 1954 Literaturpreis für Epik fare de Kulturkreis der Deutschen Wirtschaft
  • 1957 Großer Österreichischer Staatspreis für Literatur
  • 1961 Literaturpreis der Stadt Wien
  • 1966 Wilhelm-Raabe-Preis
  • 1966 Ehrenring der Stadt Wien

LiteraturoRedakti

  • Wolfgang Fleischer: Heimito von Doderer: das Leben, das Umfeld des Werks in Fotos und Dokumenten. Kremayr & Scheriau, Wien 1995, ISBN 3-218-00603-1.
  • Wolfgang Fleischer: Das verleugnete Leben. Die Biographie des Heimito von Doderer. Kremayr & Scheriau, Wien 1996, ISBN 3-218-00603-1.
  • Lutz-Werner Wolff: Heimito von Doderer. Rowohlt, Reinbek 1996, ISBN 3-499-50557-6.
  • Dorothea Zeemann: Jungfrau und Reptil. Leben zwischen 1945 und 1972. Suhrkamp, Frankfurt/Main 1982, ISBN 3-518-37276-9.
  • Wilhelm Schedlmayer: Rätsel-Schrieb – Irrgänge beim Lesen des Romans „Das Geheimnis des Reichs“ von Heimito Doderer. Disertacio, Wien 1990.
  • Gerald Sommer/Kai Luehrs-Kaiser (eld.): „Schüsse ins Finstere“: Zu Heimito von Doderers Kurzprosa. (Schriften der Heimito von Doderer-Gesellschaft; 2). Königshausen & Neumann, Würzburg 2001, ISBN 3-8260-2076-6.
  • Gerald Sommer (eld.): Gassen und Landschaften: Heimito von Doderers „Dämonen“ vom Zentrum und vom Rande aus betrachtet. (Schriften der Heimito von Doderer-Gesellschaft; 3). Königshausen & Neumann, Würzburg 2004, ISBN 3-8260-2921-6.
  • Kai Luehrs (eld.): „Excentrische Einsätze“: Studien und Essays zum Werk Heimito von Doderers. de Gruyter, Berlin/New York 1998, ISBN 3-11-015198-7.
  • Kai Luehrs: Das Werden der Vergangenheit: Erläuterungen und Interpretationen zur Erinnerung als Erzählproblem bei Robert Musil, Heimito von Doderer und Hans Henny Jahnn. Phil. Diss., FU Berlin 1999. (surrete).
  • Henner Löffler: Doderer-ABC. Ein Lexikon für Heimitisten. C.H. Beck, München 2000, ISBN 3-406-46188-3.
  • Christopher Dietz: „Wer nicht riechen will, muss fühlen.“ Geruch und Geruchssinn im Werk Heimito von Doderers. Edition Präsens, Wien 2002, ISBN 3-7069-0133-1.
  • Gerald Sommer, Kai Luehrs: Nach Katharsis verreist. Heimito von Doderer und der Nationalsozialismus. En: Christiane Caemmerer, Walter Delabar (eld.): Dichtung im Dritten Reich? Zur Literatur in Deutschland 1933–1945. Westdeutscher Verlag, Opladen 1996, p. 53–75.
  • Stefan Winterstein: „Er las nur dieses eine Buch“: Studien zu Heimito von Doderers. Die erleuchteten Fenster (Schriften der Heimito von Doderer-Gesellschaft; 5). Königshausen & Neumann, Würzburg 2009, ISBN 978-3-8260-4078-8.
  • Alexandra Kleinlercher: Zwischen Wahrheit und Dichtung. Antisemitismus und Nationalsozialismus bei Heimito von Doderer (= Literaturgeschichte in Studien und Quellen 16) Böhlau, Köln, Weimar, Wien 2011, ISBN 978-3-205-78605-4.
  • Wendelin Schmidt-Dengler: Jederzeit besuchsfähig – Über Heimito von Doderer, hrsg. von Gerald Sommer, C.H. Beck, München 2012, ISBN 978-3-406-63852-7.

Eksteraj ligilojRedakti