Stomaka kancero estas kancera malsano de la stomako. Kontraŭe al la plej multaj aliaj specoj de kancero, la po-jara nombro de novaj malsaniĝoj pri stomaka kancero en la industriiĝintaj ŝtatoj de Eŭropo kaj Nordameriko malkreskis dum la lastaj jaroj. Ĉefaj riskofaktoroj por ekesto de stomaka kancero estas nutrado riĉa je nitrozaminoj kaj kronika stomaka infektiĝo per bakterioj de la specio Helicobacter pylori. Centran signifon en la konfirmo aŭ malkonfirmo pri diagnozo de stomaka kancero havas la gastroskopio, do la endoskopia esploro de la supra intesta sistemo. Kadre de tiu metodo krom rigardi eblas preni etajn partojn de histo, kiun patologoj povas mikroskope ekzameni.

Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
C16.9 stomaka kancero
vdr
stomaka kancero en progresinta stadio

Se krom la kancera fokuso en la stomako ne estas pliaj metastazoj aliloke de la korpo, la rekomendata terapio estas operacia elpreno de la tuta stomako (medicine gastrektomio) kombine kun forpreno de la lokaj limfaj ganglioj (limfadenektomio). Depende de la kancera stadio en loka tumora stadio eventuale rekomendiĝas kemiterapio antaŭ aŭ post la operacio.

Se ja ekzistas metastazoj, laŭ ĝisnunaj medicinaj spertoj ne plu eblas saniga terapiado. En tiu progresinta stadio eblas, se la pasado de la nutraĵoj tra la stomako estas malhelpata, forpreno de la tuta aŭ parta stomako nur por rehelpi bonan nutraĵopasadon (nekuraca, faklingve paliativa, gastrektomio). Se la pasado de la nutraĵoj tra la stomako ne estas problemo, eblas konsideri nekuracan, do paliativan, kemiterapion por bremsi la rapidecon de plua progreso de la malsano - en tiu konsidero endas pesi la atengeblajn profiton de la terapio kontraŭ la nedezirataj kromefikoj aldone ŝarĝantaj la iom post iom mortantan organismon.