Malfermi la ĉefan menuon

Fjodor Dostojevskij

rusa verkisto

Fjodor Miĥajloviĉ DOSTOJEVSKIJ (ruse Фёдор Миха́йлович Достое́вский; [1], literumita Fyódor Mikháylovich Dostoyévskiy, naskiĝis la 11-an de novembro 1821 en Moskvo; mortis la 9-an de februaro 1881 en Sankt-Peterburgo)[2][3] estis rusa verkisto, nome romanisto, novelisto, eseisto, ĵurnalisto kaj filozofo. Li estas konsiderata de multaj kiel unu el la plej grandaj romanverkistoj en la historio pro profunda psikologio de la figuroj. La verkoj de Dostojevskij esploras homan psikologion en la agititaj politikaj, sociaj, kaj spiritaj atmosferoj de la 19a-jarcenta Rusio, kaj eniras en vario de filozofiaj kaj religiaj temoj. Liaj plej laŭdataj verkoj estas Krimo kaj puno (1866), La Idioto (1869), La Demonoj (1872) kaj La fratoj Karamazov (1880). La verkaro de Dostojevskij konsistas el 11 romanoj, tri noveloj, 17 rakontoj kaj nombraj aliaj verkoj. Multaj priliteraturaj kritikistoj taksas lin kiel unu el la plej grandaj psikologoj en la tutmonda literaturo.[4] Lia noveloj de 1864 nome Leteroj Elsubteraj estas konsiderata unu el la unuaj verkoj de la literaturo de ekzistadismo.

Fjodor Dostojevskij
Фёдор Михайлович Достоевский
Fjodor Dostojevskij
Naskiĝo 11-a de novembro 1821
en Rusia imperio Moskvo, Rusia Imperio
Morto 9-a de februaro 1881
en Rusia imperio Sankt-Peterburgo, Rusia Imperio
Nacieco ruso
Sukcesis kiel verkisto
Artista celigo romanoj
Reprezentaj verkoj Krimo kaj puno
La fratoj Karamazov
Malriĉaj homoj
v  d  r
Information icon.svg

Naskiĝinta en Moskvo en 1821, Dostojevskij estis enkondukita al literaturo tre frue tra fe-rakontoj kaj legendoj, kaj tra libroj kaj de rusaj kaj de eksterlandaj verkistoj. Lia patrino mortis en 1837 kiam li estis 15-jaraĝa, kaj je la sama tempo, li lasis la lernejon por eniri en la Nikolajeva Militistan Inĝeniera Instituto. Post gradiĝi, li laboris kiel inĝeniero kaj dum mallonge ĝuis komfortan vivostilon, tradukante librojn por enspezi kroman monon. Meze de la 1840-aj jaroj li verkis sian unuan romanon, Malriĉaj homoj (Бедные люди), kiu havigis al li eniron en la literaturaj etosoj de Sankt-Peterburgo. Arestita en 1849 pro aparteno al literatura grupo kiu studis malpermesitajn librojn kritikajn kontraŭ la Carisma Rusio, li estis kondamnita al mortopuno sed tiu kondamno estis ŝanĝita lastmomente. Li pasigis kvar jarojn en malliberejo de Siberio, sekvite de ses jaroj de deviga militservo en ekzilo. En la postaj jaroj, Dostojevsij laboris kiel ĵurnalisto, publikigante kaj eldonante kelkajn gazetojn per si mem kaj poste Taglibro de Verkisto, nome kolekto de siaj verkoj. Li ekveturis tra okcidenta Eŭropo kaj disvolvigis ludopation, kiu kondukis lin al financaj malfacilaĵoj. Dum ioma tempo, li devis almozuli, sed li finfine iĝis unu el la plej amplekse legataj kaj tre bone konsiderataj rusaj verkistoj.

Dostojevskij estis influita de tre ampleksa vario de filozofoj kaj verkistoj kiaj Puŝkin, Gogol, Aŭgusteno, Shakespeare, Dickens, Balzac, Lermontov, Hugo, Poe, Platono, Cervantes, Herzen, Kant, Belinskij, Hegel, Schiller, Solovjov, Bakunin, Sand, Hoffmann, kaj Mickiewicz. Liaj verkoj estis tre amplekse legitaj ene kaj ekster lia denaska Rusio kaj influis samegale grandan nombron de postaj verkistoj kaj rusaj kiel Aleksandr Solĵenicin kaj Anton Ĉeĥov same kiel filozofoj kiel Friedrich Nietzsche kaj Jean-Paul Sartre. Liaj libroj estis tradukitaj al pli ol 170 lingvoj.

VivoRedakti

GepatrojRedakti

 
La patrino.
 
La patro.

Fjodor Miĥajloviĉ Dostojevskij naskiĝis la 11-an de novembro 1821 en Moskvo[5]. Li estis dua el 7 infanoj, restintaj vivaj. Lia patro, Miĥail Andrejeviĉ Dostojevskij, estis rusa nobelo, kiu devenis de rusigita pola familio Dostojewski de blazono Radwan. La familinomo devenas el la nomo de vilaĝo Dostojevo, kiun Pinska duko donacis al prauloj de Dostojevskij. La familio havis ankaŭ polajn radikojn kaj rajtis uzi polan blazonon Radwan. La patro estis milita kuracisto, servis en hospitalo, kiu situis en Marjina Roŝĉa, poste aĉetis vilaĝon. Estante kruela kaj severa homo, li estis mortigita en 1839 de siaj servutoj. La patrino, Marija Fjodorovna Neĉajeva, estis filino de riĉa komercisto. La maskla linio de la patro estis pastroj.[6][7] La patro, Miĥail Andrejeviĉ, estis destinita same al pastraro, sed li forirs el hejmo kaj rompis kun la familio.[8]

La gepatroj de Dostojevskij tiel estis parto de mult-etna kaj mult-noma nobeleca familio, kies branĉoj inkludis Rusortodoksajn kristanojn, Polajn Romkatolikojn kaj Ukrainiajn Orientkatolikojn.[9] La familio havis radikojn el Tatara, Aslan Ĉelebi-Murza, kiu en 1389 estis venkita de la Ora Hordo kaj aliĝis al la fortoj de Dmitrij Donskoj, nome la unua princo de Moskovio kiu malferme defiis la Mongolan aŭtoritaton en la mondoregiono,[10] kaj kies posteulo, Danilo Irtiŝĉ, estis nobeligita kaj ricevis terojn en la regiono de Pinsk (dum jarcentoj parto de la Grandprinclando Litovio, nune en la nuntempa Belarusio) en 1509 pro siaj servoj sub loka princo, kies posteuloj prenis la nomon "Dostojevskij" baze sur vilaĝo tie nomita Dostojevo.[11]

En 1809, la 20-jaraĝa Miĥail Andrejeviĉ Dostojevskij eniris en la Moskva Imperia Medicin-Kirurga Akademio. El tie li estis sendita al la Moskva hospitalo, kie li servis kiel militista doktoro, kaj en 1818, li estis nomumita dojana kuracisto. En 1819 li edziĝis al Maria Neĉajeva. La postan jaron, li ekposteniĝis en la Mariinskja Hospitalo de malriĉuloj. En 1828, kiam liaj du filoj, Miĥail kaj Fjodor, estis ok- kaj sep-jaraĝa respektive, li estis promociita al posteno de kolegia konsilisto, nome posteno kiu levis sian juran statuson al tiu de nobeleco kaj permesis al li akiri malgrandan bienon en Darovoje, nome urbo je ĉirkaŭ 150 km el Moskvo, kie la familio kutime pasigis somerojn.[12] La gepatroj de Dostojevskij poste havis ses pliajn gefilojn: nome Varvara (1822–1892), Andrei (1825–1897), Ljubov (naskita kaj mortinta en 1829), Vera (1829–1896), Nikolai (1831–1883) kaj Aleksandra (1835–1889).[13][6][7]

Infanaĝo (1821–1835)Redakti

Fjodor Dostojevskij, naskiĝinta la 11an de novembro [malnovstile, la 30an de oktobro] 1821, estis la dua filo de Dro. Miĥail Dostojevskij kaj de Maria Dostojevskija (denaske Neĉajeva). Li estis edukita en la familia hejmo en la komplekso de la Mariinskija Hospitalo por Malriĉuloj, kiu estis en malriĉklasa distrikto en la randoj de Moskvo.[14] Dostojevskij familiariĝis kun la pacientoj, kiuj estis en la malsupra nivelo de la socia tavolaro de Rusio, dum li distriĝis en la hospitalaj ĝardenoj.[15]

Dostojevskij estis enkondukita al literaturo tre frue. Je aĝo de tri, jam oni legis al li heroajn sagaojn, fabelojn kaj legendojn fare de sia zorgantino, nome Alena Frolovna, speciale influa figuro en lia eduko kaj emo al fikciaj historioj.[16] Kiam li estis kvar-jaraĝa, lia patrino uzis la Biblion por instrui al li legi kaj skribi. Liaj gepatroj enkondukis lin al ampleksa gamo de literaturo, inklude rusajn verkistojn Karamzin, Puŝkin kaj Derĵavin; Gotikan literaturon kiel tiu de Ann Radcliffe; romantismajn verkojn de Schiller kaj de Goethe; heroecajn rakontojn de Cervantes kaj de Walter Scott; kaj la eposojn de Homero.[17][18] Kvankam oni priskribis la edukajn klopodojn de la patro kiel strikta kaj akra,[19] Dostojevskij mem rakontas, ke lia imagopovo estis helpita de la nokta legado fare de liaj gepatroj.[20]

Kelkaj el liaj infanaĝaj spertoj trovis vojon al liaj verkoj. Kiam naŭ-jaraĝa knabino estis perfortita de drinkulo, oni petis al li, ke li serĉu sian patron por zorgi ŝin. La okazaĵo obsedis lin, kaj la temo de la deziro de maturulo por junulino aperas en La demonoj, La fratoj Karamazov, Krimo kaj puno kaa aliaj verkoj.[21] Okazaĵo pri familia servisto aŭ servutulo, en la bieno de Darovoje, estis priskribita en "Kampulo Marej": nome la juna Dostojevskij kredas aŭdi lupon en arbaro, Marej, kiu estas laborante apude, trankviligas lin.[22]

Kvankam Dostojevskij havis delikatan fizikan konstitucion, liaj gepatroj priskribis lin kiel ardopreta, obstina kaj senhonta.[23] En 1833, la patro de Dostojevskij, kiu estis profunde religiema, sendis lin al franclingva lernejo kaj poste al la mezlernejo Ĉermak. Li estis priskribita kiel pala, introvertita revulo kaj tro-ekscitema romantikulo.[24] Por pagi la lernejon, lia patro pruntis monon kaj etendis sian privatan medicinan praktikon. Dostojevskij sentis sin neintegrita inter siaj aristokrataj samklasanoj en la lernejo de Moskvo, kaj la sperto estis poste reflektita en kelkaj el liaj verkoj, ĉefe en !La adoleskulo".[25][26]

Junaĝo (1836–1843)Redakti

 
Dostojevskij kiel militista inĝeniero.

Kiam Dostojevskij havis 16 jarojn, lia patrino mortis pro tuberkulozo, kaj la patro sendis pli aĝajn filojn, Fjodor kaj Miĥail (kiu poste same iĝis verkisto), al pensionato de K. F. Kostomarov en Sankt-Peterburgo por eniri en la senpaga Nikolajeva Militinĝeniera Instituto, devigante la fratojn abandoni siajn akademiajn studojn por militistaj karieroj. La jaro 1837 iĝis grava punkto por Dostojevskij. Mortis lia patrino, mortis Puŝkin, kies verkojn li kaj lia frato plej ŝatis en infanaĝo. En la sama jaro li ekloĝis en Sankt-Peterburgo kaj studentiĝis en inĝeniera altlernejo. Dostojevskij eniris en la akademio en januaro 1838, sed nur kun la helpo de familianoj. Miĥail estis malakceptita pro sanproblemoj kaj estis sencita al Akademio en Reval, Estonio.[27][28]

Dostojevskij malŝatis la akademion, ĉefe pro sia manko de intereso en scienco, matematiko kaj militista inĝenierado kaj sia prefero por desegnado kaj arkitekturo. Kiel lia amiko Konstantin Trutovskij iam diris, "Ne estis studento en la tuta institucio kun malpli da militista enhavo ol F. M. Dostojevskij. Li moviĝis mallerte kaj malregule; lia uniformo pendis malgracie sur li; kaj lia dorsosako, ĉako kaj pafilo aspektis kvazaŭ ia punpezo kiun li devis kunporti dum ioma tempo kaj kiu estas peze al li."[29] La karaktero kaj interesoj de Dostojevskij faris lin eksterulo inter siaj 120 samklasanoj: li montriĝis kuraĝe kaj per forta sento de justico, protektis novulojn, aliĝis al instruistoj, kritikis korupton inter oficiroj kaj helpis malriĉajn farmulojn. Kvankam li estis solemaj kaj vivis en sia propra literatura mondo, li estis respektita fare de siaj samklasanoj. Lia apartemo kaj intereso en religio havigis al li la kromnomon "Monako Fotio".[30][31]

Signoj de la epilepsio de Dostojevskij povis aperi je la ekscio pri la morto de lia patro la 16an de junio 1839,[32] kvankam la informoj pri tia atako originiĝis el rakontoj verkitaj de lia filino (poste etendite de Sigmund Freud[33]) kiuj estas nune konsiderataj malfidindaj. La oficiala kaŭzo de la morto de lia patro estis apopleksia atako, sed najbaro, Pavel Ĥotiaincev, akuzis la servistojn pro la murdo de la patro. Se la servistoj estus deklaritaj kulpaj kaj senditaj al Siberio, Ĥotiaincev estus en situacio por aĉeti la lasitan farmon. La servistoj estis senkulpigitaj en juĝo en Tula, sed la frato de Dostojevskij nome Andrei pluigis la historion.[34] Post la morto de sia patro, Dostojevskij pluigis siajn studojn, aprobis siajn ekzamenojn kaj akiris la rangon de inĝeniera kadeto, kio rajtigis lin loĝi for el la akademio. Li vizitis Miĥail en Reval, kaj ofte ĉeestis al koncertoj, operoj, teatraĵoj kaj baletoj. Dum tiu epoko, du el liaj amikoj enkondukis lin al vetludado.[35][36]

Unu jaron li laboris ĉe ministerio de defendo el la 12a de aŭgusto kiel leŭtenanta inĝeniero kaj loĝis kun Adolph Totleben en apartamento posedata de Dro. Rizenkampf, nome amiko de Miĥail. Rizenkampf priskribis lin kiel "ne malpli bon-natura kaj ne malpli afabla ol sia frato, sed kiam li ne estis bonfarta li aperis je tio tra malhelaj okulvitroj, kolera, forgesis bonajn manierojn, kaj foje estis forportita ĝis la punkto de agresemo kaj perdo de mem-konscio".[37] La unua kompleta literatura verko de Dostojevskij, nome traduko de Eugénie Grandet de Balzac, estis publikigita en junio kaj julio 1843 (kiam li estis 21-jaraĝa) en la 6a kaj 7a volumo de la gazeto "Repertorio kaj Panteono",[38][39] sekvita de kelkaj aliaj tradukoj. Neniu estis sukcesa, kaj liaj financaj malfacilaĵoj kondukis al li verki novelon Malriĉaj homoj.[40][41]

KarieroRedakti

Ekkariero (1844–1849)Redakti

 
Dostojevskij 26-jara, desegno de K. Trutovskij (1847).

Dostojevskij kompletis sian unuan romanon, Malriĉaj homoj, en majo 1845. Lia amiko Dmitrij Grigoroviĉ, kun kiu li estis kunuzinta apartamenton tiam, portis la manuskripton al la poeto Nikolaij Nekrasov, kiu siavice montris ĝin al la fama kaj influa literatura kritikisto Vissarion Belinskij. Belinskij alte taksis tiun romanon kaj priskribis ĝin kiel la unua "socia romano" de Rusio.[42] Malriĉaj homoj estis publikigita la 15an de januaro 1846 en la Sankt-Peterburga Kolektalmanako kaj iĝis komerca sukceso.[43][44]

Dostojevskij sentis, ke lia militista kariero endanĝerigu sian nunan florantan literaturan karieron, kaj tiel li skribis leteron petantan rezignon el sia posteno. Tuj poste, li verkis sian duan romanon, Sozio, kiu aperis en la gazeto Notoj de la Patrolando la 30an de januaro 1846, antaŭ esti publikigita en februaro, sed ĝi renkontis nekomprenon de legantoj. Je la sama epoko, Dostojevskij malkovris socialismon pere de la verkoj de francaj pensuloj kiel Fourier, Cabet, Proudhon kaj Saint-Simon. Pere de sia rilato kun Belinskij li etendis sian sciaron pri la filozofio de socialismo. Li estis allogita al ĝia logiko, al ĝia sento de justeco kaj ĝia priokupo kun la senigitoj kaj subuloj. Tamen, lia rilato kun Belinskij iĝis pli kaj pli malfaciligita pro la ateismo de Belinskij kaj malplaĉo de religio fronte al la kredoj de Dostojevskij en la Rusa Ortodoksa Eklezio. Dostojevskij finfine apartiĝis el li kaj el liaj asociitoj.[45][46]

Post Sozio ricevis negativajn reviziojn, la sano de Dostojevskij malpliiĝis kaj suferis oftajn atakojn, sed li plue verkis. El 1846 ĝis 1848 li publikigis kelkajn rakontojn en la gazeto "Analoj de Patrolando", kiel "Sro. Proĥarĉin", "La Terposedantino", "Malforta koro", kaj "Blankaj noktoj". Tiuj noveloj estis nesukcesaj, kaj tio lasis Dostojevskij unufoje plie en financa malfacilaĵo, kaj tiel li aliĝis al la cirklo de la utopia socialisto Betekov, tre interligita komunumo kiu helpis lin survivi. Kiam la cirklo dissolviĝis, Dostojevskij amikiĝis kun Apolono Majkov kaj lia frato Valerian. En 1846, je rekomendo de la poeto Aleksej Pleŝĉejev,[47] li aliĝis al la Petraŝevskija Cirklo, fondita de Miĥail Petraŝevskij, kiu estis proponinta socialajn reformojn en Rusio. Miĥail Bakunin iam verkis al Aleksander Herzen, ke la grupo estis "la plej senkulpa kaj nedamaĝa kompanio" kaj ĝiaj membroj estis "sistemaj opoziciantoj de ĉiaj revoluciaj celoj kaj rimedoj".[48] Dostojevskij uzis la bibliotekon de la cirklo sabate kaj dimanĉe kaj foje partoprenis en iliaj diskutoj pri libereco el la cenzuro kaj la abolo de la servuteco.[49][50]

En 1849, la unuaj partoj de "Netoĉka Nezvanova", novelo kiun Dostojevskij estis planinta ekde 1846, estis publikigita en "Analoj de la Patrolando", sed lia ekzilo finigs la projekton. Dostojevskij neniam klopodis finkompletigi ĝin.[51]

Siberia ekzilo (1849–1854)Redakti

 
Desegno de la falsa ekzekuto de Petraŝevskij Cirklo.

La membroj de la Petraŝevskija Cirklo estis denoncita al Liprandi, funkciulo de la Ministerio de Internaj Aferoj. Dostojevskij estis akuzita je legado de verkoj de Belinskij, kiel la malpermesita Letero al Gogol,[52] kaj je cirkuligo de kopioj de tiuj kaj aliaj verkoj. Antonelli, la registara agento kiu estis informinta pri la grupo, verkis en sia informo ke almenaŭ unu el la artikoloj kritikis rusajn politikon kaj religion. Dostojevskij respondis al tiaj akuzoj deklarante, ke li estis legante eseojn nur "kiel literatura objekto, nek pli nek malpli"; li parolis pri "personeco kaj homa egoismo" pli ol pri politiko. Eĉ tiel, li kaj lia samgrupaj "konspirintoj" estis arestitaj la 23an de aprilo 1849 je peto de la grafo A. Orlov kaj de la Caro Nikolao la 1-a, kiu timis revolucion kiel la Decembrista revolucio de 1825 en Rusio kaj la Revolucioj de 1848 en Eŭropo. La membroj estis retenitaj en la bone defendita Petropaŭla fortikaĵo, kie estis malliberigitaj la plej "danĝeraj" prizonuloj.[53][54][55] Kvankam Dostojevskij rezignis la akuzojn, la juĝantaro taksis lin "unu el ĉefaj krimuloj"[5].

La kazo estis diskutita dum kvar monatoj fare de esplora komisiono estrita de la Caro, kun Helpogeneralo Ivan Nabokov, senatano Princo Pavel Gagarin, Princo Vasili Dolgorukov, Generalo Jakov Rostovcev kaj Generalo Leonti Dubelt, estro de la sekreta polico. La juĝo kaj kondamno al morto por la juĝatoj estis aranĝitaj kvazaŭ enscenigo de mortopuno. Tio okazis la 23-an de decembro 1849 en la placo Semjonovskij por triopaj grupoj de akuzitoj. Dostojevskij estis la tria en la dua grupo; apud li staris Pleŝĉejev kaj Durov. Lastmomente oni anoncis perletere pardonon, ŝanĝinte la mortopunon al ekziligo al Siberio kaj punlaboroj. Unu el mortkondamnitoj, Nikolaj Grigorjev, freneziĝis. La impresojn, kiujn Dostojevskij povis senti antaŭ mortopuno, li poste transdonis per vortoj de princo Miŝkin en la romano Idioto.

Post dekkvartaga veturado per sledo, la prizonuloj atingis Tobolsk, prizonervoja stacio. Spite la cirkonstancoj, Dostojevskij konsolis aliajn prizonulojn, kiel la Petraŝevisto Ivan Ĝastrĵembskij, kiu estis surprizita pro la afableco de Dostojevskij kaj finfine abandonis sian decidon memmortigi. Survoje al la loko de punlaboroj, dum mallonga estado en Tobolsko (la 11-an — 20-an de januaro 1850), la verkisto renkontiĝis kun edzinoj de decembristoj — Ĵ. A. Muravjova, P. Je. Annenkova kaj N. D. Fonvizina. La virinoj donacis al ili manĝon, vestojn kaj Evangeliojn (kun monbiletoj ene); la verkisto gardis tiun sian dum la tuta vivo. Sekvajn kvar jarojn Dostojevskij travivis pezajn laborpunojn en punlaborejo en Omsko[5]. Dekunu tagojn poste, Dostojevskij atingis Omsk[56][57] kun nur unu el la aliaj membroj de la Petraŝevskija Cirklo, nome la poeto Sergej Durov.[58]

Konserviĝis rememoroj de atestantoj de tiea vivo de la verkisto[59]. La impresojn de la vivo en la punlaborejo eblas vidi en la novelo Noticoj el la domo de morto. Klasita kiel "unu el la plej danĝeraj akuzitoj", Dostojevskij havis manojn kaj piedojn katenitaj ĝis sia liberigo. Li estis rajtigita legi nur sian Novtestamentan Biblion. Aldone al siaj atakoj, li havis hemoroidojn, perdis pezon kaj estis "bruligita pro febro, tremado kaj sento de troaj varmo aŭ malvarmo ĉiunokte". La odoraĉo de necesejoj invadis la tutan konstruaĵon, kaj la malgranda necesejo devis sufiĉi por pli ol 200 personoj. Dostojevskij estis foje sendita al la militista hospitalo, kie li povis legi gazetojn kaj romanojn de Dickens. Li estis respektita de plej el la aliaj prizonuloj, kaj malŝatata de kelkaj pro siaj ksenofobiaj asertoj.[60][61]

Elprizonigo kaj unua geedziĝo (1854–1866)Redakti

En 1854 Dostojevskij estis liberigita kaj servis kiel soldato. Post sia liberigo la 14an de februaro 1854, Dostojevskij petis al sia frato Miĥail helpu lin finance kaj sendi al li librojn de Vico, Guizot, Ranke, Hegel kaj Kant.[62] Noticoj el la domo de morto, bazita sur sia sperto en prizono, estis publikigita en 1861 en la gazeto Vremja ("Tempo") – ĝi estis la unua publikigita romano pri Rusiaj prizonoj.[63] Antaŭ translokiĝi meze de marto al Semipalatinsk, kie li devis militservi en la Siberia Armekorpuso de Sepalinia Bataliono, Dostojevskij amikiĝis kun la geografo Pjotr Semjonov kaj kun Ĉokan Valiĥanov, estonta fama kazaĥa vojaĝanto kaj etnografo[64]. Ĉirkaŭ novembro 1854, li renkontiĝis kun la Barono Aleksander Egoroviĉ Wrangel, admiranto de liaj libroj, kiu ĉeestis en la falsa ekzekuto. Ambaŭ luis domojn en la Kosaka Ĝardeno ekster Semipalatinsk. Wrangel notis, ke Dostojevskij "aspektis grumblema. Lia malsaneta, pala vizaĝo estis kovrita per lentugoj, kaj lia blonda hararo estis eltranĉita. Li estis de malgranda al meza alteco kaj rigardis min intense per siaj akraj, grizbluaj okuloj. Ĝi estis kvazaŭ li estus provanta rigardi en mian animon kaj malkovri kiu speco de viro mi estas."[65][66][67]

En Semipalatinsk, Dostojevskij tutoris plurajn lernejinfanojn kaj venis en kontakton kun superklasaj familioj, inkluzive de tiu de subkolonelo Beliĥov, kiu kutimis inviti lin por legi artikolojn de gazetoj kaj revuoj. Dum vizito al Beliĥov, Dostojevskij renkontis la familion de Aleksander Ivanoviĉ Isaev kaj Maria Dmitrievna Isaeva kaj enamiĝis al ĉi-lasta. Tie komenciĝis amrilatoj kun Maria Isaeva, edzino de tiu lerneja instruisto Aleksandr Isaev, ebriulo. Post nelonge Isaev estis direktita al alia urbo, nome Kuznecko. En aŭgusto 1855 Dostojevskij ricevis leteron, ke la edzo de Maria Isaeva estis mortinta post longa malsano.

La 2-an de februaro 1855 estis mortinta la imperiestro Nikolao la 1-a. Dostojevskij verkis flatan verson, dediĉitan al lia vidvino, imperiestrino Aleksandra Teodorovna. Rezulte li iĝis suboficiro.

Maria kaj ŝia filo tiam translokiĝis kun Dostojevskij al Barnaul. En 1856 Dostojevskij sendis leteron tra Wrangel al generalo Eduard Totleben, pardonpetante pro sia agado en pluraj utopiaj cirkloj. Kiel rezulto, li akiris la rajton publikigi librojn kaj geedziĝi, kvankam li restis sub policgvatado por la resto de sia vivo. Maria geedziĝis kun Dostojevskij en rusa ortodoksa preĝejo en Kuzneck la 7an de februaro 1857, eĉ se ŝi dekomence rifuzis lian geedziĝoproponon, deklarante ke ili ne estis signifitaj por unu la alian kaj ke lia malbona financa situacio malhelpis geedziĝon. Ilia familia vivo estis malfeliĉa kaj ŝi trovis malfacile trakti liajn epilepsiatakojn. FAkte tuj poste ili ekveturis al Semipalatinsk, sed survoje ĉe Dostojevskij okazis epilepsia krizo, kaj ili haltis en Barnaul por kvar tagoj. Priskribante ilian rilaton, li skribis: "Pro ŝia stranga, suspektema kaj mirinda karaktero, ni estis sendube ne feliĉaj kune, sed ni ne povis ĉesi ami unu la alian; kaj ju pli malĝojaj ni estis, des pli alkroĉita al unu la alia ni iĝis". Ili plejparte vivis dise.[68] En 1859 li estis liberigita de militservo pro plimalbona sano kaj ricevis permeson por reveni al Eŭropa Rusio, unue al Tver, kie li renkontis sian fraton por la unua fojo en dek jaroj, kaj poste al Sankta Peterburgo.[69][70] Tempo de punlaboroj kaj militservo estis turnopunkto en la vivo de Dostojevskij. El "serĉanto de vero en la homo" li iĝis religia homo, kies sola idealo por la tuta vivo estis Jesuo Kristo. En 1859 oni redonis al Dostojevskij lian nobelan titolon kaj permesis publikigadon. Li publikigis en la revuo Oteĉestvennije zapiski (Patrujaj Notoj) siajn novelojn Komunumo Stepanĉikovo kaj ĝiaj geloĝantoj kaj La sonĝo de la onklo.

 
Dostojevskij en Parizo, 1863.

"La Heroeto" (la nura verko de Dostojevskij finita en malliberejo) aperis en ĵurnalo, sed "La sonĝo de la onklo" kaj "La Vilaĝo de Stepanĉikovo)" ne estis publikigitaj ĝis 1860. "Notoj de la domo de la Morto" estis publikigita en Russky Mir (rusa mondo) en septembro de 1860 kaj "La insultitoj kaj vunditoj" estis publikigita en la nova gazeto Vremja (Tempo),[71] kiu estis kreita kun la helpo de financo de la cigaredfabriko de lia frato.

En 1860 li estis jam reveninta al Sankt-Peterburgo, sed kaŝita observado de li daŭris ĝis mezo de 1870-aj jaroj. De la komenco de 1861 Fjodor Dostojevskij helpis al sia frato Miĥail eldoni la revuon "Vremja". Post ĝia fermo en 1863 la fratoj komencis eldoni revuon "Epoko". Sur paĝoj de tiuj revuoj aperis kelkaj verkoj de Dostojevskij, ekzemple: Humiligitaj kaj ofenditaj, Noticoj el la domo de morto, Vintraj notoj pri la someraj impresoj, Leteroj Elsubteraj.

Dostojevskij vojaĝis al okcidenta Eŭropo por la unua fojo la 7an de junio 1862, kaj vizitis landojn kaj urbojn kiel Kolonjo, Berlino, Dresdeno, Wiesbaden, Belgio, kaj Parizo. En Londono, li renkontis Herzen kaj vizitis la Kristalpalacon. Li vojaĝis kun Nikolaj Straĥov tra Svislando kaj pluraj norditalaj grandurboj, inkluzive de Torino, Livorno, kaj Florenco. Li registris siajn impresojn de tiuj ekskursetoj en Vintraj notoj pri la someraj impresoj, en kiu li kritikis kapitalismon, socian modernigon, materialismon, katolikismon kaj protestantismon.[72][73]

De aŭgusto ĝis oktobro 1863, Dostojevskij faris alian veturon tra okcidenta Eŭropo. Li renkontis sian duan amon, nome Polina Suslova, en Parizo kaj perdis preskaŭ sian tutan monon vetludante en Wiesbaden kaj Baden-Baden. En 1864 lia edzino Maria kaj frato Miĥail mortis, kaj Dostojevskij iĝis la sola gepatro de sia duonfilo Paŝa kaj la sola subtenanto de la familio de sia frato. La fiasko de "Epoĥo", la revuo kiun li fondis kun Miĥail post la subpremado de "Vremja", plimalbonigis sian financan situacion, kvankam la daŭra helpo de liaj parencoj kaj amikoj deturnis bankroton.[74][75]

Dua geedziĝo kaj "mielmonato" (1866-1871)Redakti

La du unuaj partoj de Krimo kaj puno estis publikigitaj respektive en januaro kaj februaro 1866 en la gazeto La Rusa Mesaĝisto,[76] altirante almenaŭ 500 novajn abonantojn por la gazeto.[77]

Dostojevskij revenis al Sankt-Peterburgo meze de septembro kaj promesis al sia eldonisto, Fjodor Stelovskij, ke li finkompletigos la verkadon de La ludisto, nome novelo fokuzita al ludopatio, por novembro, kvankam li ankoraŭ eĉ ne ekverkis ĝin. Unu el la amikoj de Dostojevskij, nome Miljukov, konsilis lin dungi sekretarion. Dostojevskij kontaktis kun stenografisto Pavel Olĥin el Sankt-Peterburgo, kiu rekomendis lernantinon, dudek-jara Anna Grigorjevna Snitkina. Ŝi helpis Dostojevskij finkompletigi la novelon La ludisto por la 30a de oktobro, post 26-taga laboro.[78][79] Ŝi notis, ke Dostojevskij estis de averaĝa alto sed ĉiam klopodis stari. "Li havis helbrunan, iom ruĝecan hararon, li uzis hararkondiĉilon, kaj li kombis sian hararon zorge... liaj okuloj estis tre diferencaj: unu estis malhelbruna; en la alia, la pupilo estis tiom granda ke oni ne povis vidi ties koloron, [tio estis okazigita de vundo]. La rareco de liaj okuloj havigis al Dostojevskij iome da mistera aspekto. Lia vizaĝo estis pala, kaj li ŝajnis malsana."[80]

La 15an de februaro 1867 Dostojevskij edziĝis al Snitkina en la Triunua Katedralo (Sankt-Peterburgo). La 7,000 rubloj kiujn li estis enspezinta el Krimo kaj puno ne kovris liajn ŝuldojn, kio devigis Anna vendi siajn havaĵojn. La 14an de aprilo 1867, ili komencis prokrastitan mielmonaton en Germanio pere de la mono akirita el tiu vendo. Ili restis en Berlino kaj vizitis la Gemäldegalerie Alte Meister en Dresden, kie li serĉis inspiron por sia verkado. Ili pluigis sian veturon tra Germanio, kaj vizitis Frankfurton, Darmstadt, Heidelberg kaj Karlsruhe. Ili pasigis kvin semajnojn en Baden-Baden, kie Dostojevskij havis kverelon kun Turgenev kaj denove perdis multan monon en la ruleto.[81] La paro veturis al Ĝenevo.

 
Memortabulo al Dostojevskij en Baden-Baden.

En septembro 1867, Dostojevskij eklaboris por La idioto, kaj post longa planprocezo kiu montris malmultan similon kun la publikigita romano, kaj li finfine sukcesis verki la unuajn 100 paĝojn en nur 23 tagoj; la felietonigo ekis en La Rusa Mesaĝisto en januaro 1868.

Ilia unua filo, Sonja, estis generita en Baden-Baden, kaj naskiĝis en Ĝenevo la 5an de marto 1868. La bebo mortis pro pneŭmonio tri monatojn poste, kaj Anna memoris kiel Dostojevskij "plenploris kiel virino malespera".[82] La paro translokiĝis el Ĝenevo al Vevey kaj poste al Milano, antaŭ pluigi al Florenco. La idioto estis finkompletigita tie en januaro 1869, kies fina parto aperis en La Rusa Mesaĝisto en februaro 1869.[83][84] Anna naskis sian duan filinon, Ljubov, la 26an de septembro 1869 en Dresden. En aprilo 1871, Dostojevskij faris finan viziton al ludejo en Wiesbaden. Anna asertis, ke li ĉesis vetludi post la nasko de ilia dua filino, sed tio estas celo de polemiko. Alia tialo por lia memdeteno estus la fermo de la kazinoj en Germanio en 1872 kaj en 1873 (nur pro la enpovigo de Adolf Hitler ili estis remalfermitaj)[85] aŭ lia eniro en sinagogo kiun li konfuzis kun ludejo. Laŭ la biografo Joseph Frank, Dostojevskij komprenis tion kiel signalo por ne plu vetludi.[86]

Post aŭdi novaĵojn ke la socialisma revolucia grupo "Popola Venĝo" estis murdinta unu el siaj propraj membroj, nome Ivan Ivanov, la 21an de novembro 1869, Dostojevskij ekverkis Demonoj.[87] En 1871, Dostojevskij kaj Anna veturis trajne al Berlino. Dum la veturado, li brulis kelkajn manuskriptojn, kiel tiujn de La idioto, ĉar li timis eblajn problemojn en doganejo. La familio alvenis en Sankt-Peterburgo la 8an de julio, kio markis la finon de la "mielmonato" (origine planita por tri monatoj) kiu fakte daŭris ĉirkaŭ kvar jarojn.[88][89]

Reen en Rusio (1871–1875)Redakti

 
Dostojevskij (maldekstre) en Sennaja, 21a/22a de marto 1874.

Reen en Rusio en julio 1871, la familio suferis denove financajn problemojn kaj devis vendi la restintajn havaĵojn. Ilia filo Fjodor estis naskita la 16an de julio, kaj ili translokiĝis al apartemento apud la Instituto de Teknologio tuj poste. Ili esperis solvi siajn grandajn ŝuldojn vendante la heredan domon en Peski, sed malfacilaĵoj kun la loĝanto rezultis en relative malalta vendoprezo, kaj la problemoj kun la ŝuldatoj pluis. Anna proponis, ke ili ekhavu monon el la aŭtorrajtoj de ŝia edzo kaj negocu kun la ŝuldatoj por pagi siajn ŝuldoj en pag-tempoj.[90][91]

Dostojevskij revivigis sian amikecon kun Majkov kaj Straĥov kaj faris novajn konatulojn, kiel eklezia politikisto Terti Filipov kaj la fratoj Vsevolod kaj Vladimir Solovjov. Konstantin Pobedonoscev, futura imperia Alta Komisiano de la Ortodoksa Sinodo, influis la politikan progreson de Dostojevskij al konservativismon. Ĉirkaŭ komence de 1872 la familio pasigis kelkajn monatojn en Staraja Russa, urbo konata pro sia minerala spa. La laboro de Dostojevskij estis prokrastita kiam mortis la fratino de Anna nome Maria Svatkovskaja la 1an de majo 1872, ĉu pro tifomalario,[92] kaj Anna eksuferis pro absceso en la gorĝo.[90][93]

 
Dostojevskij, 1876.

La familio revenis en Sankt-Peterburgo en septembro. Demonoj estis finita la 26an de novembro kaj publikigita en januaro 1873 fare de la "Dostojevskia Publikentrepreno", kiu estis fondita de Dostojevskij kaj de lia edzino. Kvankam ili akceptis nur monpagojn kaj la librovendejo estis en ilia propra apartemento, la negoco estis sukcesa, kaj ili vendis ĉirkaŭ 3,000 ekzemplerojn de Demonoj. Anna administris la financojn. Dostojevskij proponis, ke ili fondu novan gazeton, kiu nomiĝu Taglibro de verkisto kaj inkludu kolekton de eseoj, sed mankis mono, kaj la "Taglibro" estis publikigita en "La Civitano" de Vladimir Meŝĉerskij, dekomence la 1an de januaro, kontraŭ pago de salajro de 3,000 rubloj jare. Somere de 1873, Anna revenis al Staraja Russa kun la infano, dum Dostojevskij restis en Sankt-Peterburgo por pluigi kun sia "Taglibro".[94][95]

En marto 1874, Dostojevskij lasis "La Civitano" pro stresa laboro kaj interveno de la rusa burokrataro. En siaj dekkvin monatoj en "La Civitano", li estis portata al tribunalo dufoje: la 11an de junio 1873 pro citi vortojn de Princo Meŝĉerskij senpermese, kaj denove la 23an de marto 1874. Dostojevskij proponis vendi novan novelon kiun li ne ekverkis al "La Rusa Mesaĝisto·, sed la gazeto malakceptis. Nikolaj Nekrasov sugestis, ke li publikigu Taglibro de verkisto en "Notoj de Patrolando"; li ricevus 250 rublojn el ĉiu presaĵo – 100 pli ol tio kion la publikigo en "La Rusa Mesaĝisto" estus enspezinta. Dostojevskij akceptis. Kiam lia sano ekmalaltiĝis, li konsultis kelkajn doktorojn en Sankt-Peterburgo kaj oni konsilis al li kuraciĝi ekster Rusio. Ĉirkaŭ julio, li atingis Ems kaj konsultis kuraciston, kiu diagnozis lin je grava kataro. Dum sia restado li ekverkis La adoleskulo. Li revenis en Sankt-Peterburgo fine de julio.[96][97]

Anna proponis, ke ili pasigu la vintron en Staraja Russa por ebligi la ripozon de Dostojevskij, kvankam doktoroj sugestis duan viziton al Ems ĉar lia sano estis pliboniĝinta tie. La 10an de aŭgusto 1875 naskiĝis ilia filo Aleksej en Staraja Russa, kaj meze de septembro la familio revenis al Sankt-Peterburgo. Dostojevskij finis La adoleskulo fine de 1875, kvankam kelkaj eroj jam estis aperintaj felietone en "Notoj de Patrolando" ekde januaro. La adoleskulo estas kroniko de la vivo de Arkadi Dolgorukij, nome ekstergeedza filo de la terposedanto Versilov kaj de kamparana patrino. Ĝi temas ĉefe pri la rilato inter patro kaj filo, kio iĝis ofta temo en postaj verkoj de Dostojevskij.[98][99]

Lastaj jaroj (1876–1881)Redakti

Komence de 1876, Dostojevskij plue laboris en sia "Taglibro·. La libro inkludas nombrajn eseojn kaj kelkajn novelojn pri socio, religio, politiko kaj etiko. La kolekto estis vendita duoble pli ol liaj antaŭaj libroj. Dostojevskij ricevis pliajn leterojn el legantoj ol iam ajn, kaj ĉiaj homoj vizitis lin. Kun helpo de la frato de Anna, la familio aĉetis daĉon en Staraja Russa. En la somero de 1876, Dostojevskij ekespertis denove malfacilon spiradi. Li vizitis Ems por la tria fojo kaj oni diris, ke li povos vivi aliajn 15 jarojn se li translokiĝu al pli saniga klimato. Kiam li revenis al Rusio, la caro Aleksandro la 2-a ordonis al Dostojevskij viziti lian palacon por prezenti al li la Taglibron, kaj li petis al li eduki liajn filojn, Sergej kaj Paul. Tiu vizito plue pliigis la cirklon de konatuloj de Dostojevskij. Li estis ofta gasto en kelkaj salonoj en Sankt-Peterburgo kaj renkontiĝi kun multaj famaj personoj, kiel la princino Sofia Tolstaja, Jakov Polonskij, Sergej Vitte, Aleksej Suvorin, Anton Rubinstein kaj Ilja Repin.[100][101]

La sanstato de Dostojevskij malaltiĝis, kaj en marto 1877 li havis kvar epilepsiajn atakojn. Anstataŭ reveni al Ems, li vizitis Malij Prikol, bieno apud Kursk. Survoje revene al Sankt-Peterburgo por finigi sian Taglibron, li vizitis Darovoje, kie li estis pasiginta multon de lia infanaĝo. En decembro li ĉeestis en la funebro de Nekrasov kie li diskursis. Li estis nomumita honora membro de la Rusia Akademio de Sciencoj, el kiu li ricevis honoran atestilon en februaro 1879. Li malakceptis inviton al internacia kongreso pri aŭtorrajtoj en Parizo post lia filo Aljoŝa suferis fortan epilepsian atakon kaj mortis la 16an de majo. La familio poste translokiĝis al la apartemento kie Dostojevskij estis verkinta siajn unuajn librojn. En tiu epoko, li estis elektita por la stabanaro de direktoroj de la Slava Bonfara Societo en Sankt-Peterburgo. Tiun someron, li estis elektita por la honora komitato de Internacia Literatura kaj Arta Asocio, kies membroj estas Victor Hugo, Ivan Turgenev, Paul Heyse, Alfred Tennyson, Anthony Trollope, Henry Longfellow, Ralph Waldo Emerson kaj Lev Tolstoi. Dostojevskij faris sian kvaran kaj finan viziton al Ems komence de aŭgusto 1879. Li ricevis diagnozon de frua pulma obstrukco, kion lia doktoro sukcese traktis, sed ne kuracis.[102][103]

 
Funebro de Dostojevskij.

La 3an de februaro 1880 Dostojevskij estis elektita vic-prezidanto de la Slava Bonfara Societo, kaj li estis invitita prelegi en la malkovro de la memormonumento por Puŝkin en Moskvo. La 8an de junio li faris tiun diskurson, impresante la aŭskultantaron. Li ricevis grandan plaŭdon, kaj eĉ lia long-daŭra rivalo Turgenev brakumis lin. Konstantin Staniukoviĉ laŭdis tiun diskurson en sia eseo "La Puŝkina jariĝo kaj la diskurso de Dostojevskij" en La negoco, kie li verkis, ke "la lingvaĵo de [la prelego pri Puŝkin] fare de Dostojevskoij reale ŝajnis prediko. Li parolis per la tono de profeto. Li faris predikon kiel pastro; ĝi estis tre profunda, sincera, kaj ni komprenis, ke li volas impresi la emociojn de liaj aŭskultantoj."[104] Tamen la diskurso estis kritikita poste de la liberala politika sciencisto Aleksander Gradovskij, kiu kredis, ke Dostojevskij idoligis "la popolon",[105] kaj de la konservativa pensulo Konstantin Leontiev, kiu, en sia eseo "Pri tutmonda amo", komparis la diskurson kun la franca utopia socialismo.[106] Tiuj atakoj kondukis al plia malbonigo de lia sanstato.[107][108]

MortoRedakti

 
Dostojevskij sur mortolito, desegno de Ivan Kramskoi, 1881.
 
Tombo de Dostojevskij en Sankt-Peterburgo.

La 25an de januaro 1881, dum traserĉado de membroj de la terorisma organizo Narodnaja Volja ("Popola volo") kiu poste murdos la caron Aleksandron, la cara sekreta polico traserĉis apartamenton de najbaro de Dostojevskij. La venontan tagon, Dostojevskij suferis pro pulma hemoragio. Anna neis, ke estis la traserĉado kio okazigis tion, asertante, ke la hemoragio okazis post Fjodor serĉis falintan skribilon. La hemoragio povis estis okazigita ankaŭ pro ardaj disputoj kun sia fratino Vera pri la bieno de lia onklino Aleksandra Kumanina, kiuj okazis la 30an de marto kaj en Peterburga Tribunalo la 24an de julio 1879.[109][110] Anna poste akiris parton de lia bieno konsistanta el ĉirkaŭ 185 desiatina (ĉirkaŭ 500 akreoj aŭ 202 hektaroj) da arbaro kaj 92 "desiatina" de farmo.[111] Post alia hemoragio, Anna alvokis la doktorojn, kiuj havigis malbonan prognozon. Sekvis tria hemoragio tuj poste.[112][113] Rigardante siajn filojn antaŭ la morto, Dostojevskij petis la legadon de la parabolo de la Perdita Filo al siaj filoj. La profunda signifo de tiu postulo estis klarigita de Frank:

 
 Estis tiu parabolo de trarompo, pento kaj pardono kion li deziris lasi kiel la lasta heredo al siaj filoj, kaj tio povas esti rigardita kiel lia propra lasta kompreno de la signifo de lia vivo kaj de la mesaĝo de lia verkaro.[114] 

Inter la lastaj vortoj de Dostojevskij estis lia citaĵo de Mateo 3:14-15: "Sed Johano malhelpis tion dirante, mi bezonas esti baptita de vi, kaj ĉu vi venas al mi? Kaj Jesuo respondis al li, Akceptu tion: ĉar ankoraŭ ne estas la momento por la plenumo", kaj li finis per "Aŭskultu — permesu ĝin. Ne malhelpu min!"[115] Kiam li mortis, lia korpo estis metita surtable, laŭ rusa kutimo. Li estis entombigita en la Tiĥvina Tombejo de la Monaĥejo Aleksandro Nevski,[116] apud liaj preferitaj poetoj, Nikolaj Karamzin kaj Vasilij Ĵukovskij. Ne klaras kiom da homoj partoprenis en lia funebro. Laŭ unu partopreninto, estis pli ol 100,000 funebrantoj, dum aliaj fontoj indikis inter 40,000 kaj 50,000. Lia tomboŝtono montris liniojn el la Nova Testamento:[112][117]

 
 Ververe, mi diras al vi, se tritikero falas surgrunden kaj mortas, tie restas: kaj tiu alportos multan frukton. 

La lastajn jarojn li travivis en relativa malriĉo, sed kiam li mortis, la rusa nacio lin entombigis kiel sian plej grandan nacianon. Lian vivon priskribis Stefan Zweig en la verko Tri majstroj (kun Balzac kaj Dickens). Zweig ankaŭ skribis pri li en Sternstunden der Menschheit.

ReligioRedakti

Lia religia konvinko bone aperas en lia interesa persona Kredo-Simbolo: "De tempo al tempo Dio pridonacas min per minutoj, dum kiuj mi estas tute trankvila. En la momentoj mi kreis por mi la kredsimbolon, en kiu ĉio estas por mi klara kaj sankta. Ĉi simbolo estas por mi tre simpla. Jen ĝi: Kredi, ke ne ekzistas io pli bela, pli profunda, dolĉa, saĝa, kuraĝa kaj perfekta ol Kristo; kredi kaj kun amo de enviulo ripetadi al mi mem, ke io pli bela ol Kristo ne nur ne ekzistas, sed eĉ ekzisti ne povas. Krom tio, se eĉ iu ajn pruvus al mi, ke Kristo troviĝas ekster la vero, kaj efektive la vero ekzistus ekster Kristo, tiam mi tamen preferus resti kun Kristo, ol kun tia vero." [118]

VerkojRedakti

  • Malriĉaj homoj (Бедные люди) (1845)
  • Sozio (Двойник) (1846)
  • Mastrino (Хозяйка) (1847)
  • Blankaj noktoj (Белые ночи) (1848)
  • Netoĉka Nezvanova (Неточка Незванова) (1849)
  • La sonĝo de la onklo (Дядюшкин сон) (1859)
  • Komunumo Stepanĉikovo kaj ĝiaj geloĝantoj (Село Степанчиково и его обитатели) (1859)
  • Humiligitaj kaj ofenditaj (Униженные и оскорбленные) (1861)
  • Noticoj el la domo de morto (Записки из мёртвого дома) (1861-1862)
  • Vintraj notoj pri la someraj impresoj () (1863)
  • Leteroj Elsubteraj (Записки из подполья) (1864)
  • Krimo kaj puno (Преступление и наказание) (1866)
  • La ludisto (Игрок) (1867)
  • La idioto (Идиот) (1868) filmigita en sia unua parto kiel Idioto
  • Eterna edzo (Вечный муж) (1870)
  • La demonoj / Bjesoj (Бесы) (1871)
  • La Taglibro de l' verkisto (1880-1881)
  • La adoleskulo (Подросток) (1875)
  • La fratoj Karamazov (Братья Карамазовы) (1879-1880)

En siaj verkoj li kondamnis revoluciulojn, kio vekis malamon de Stalino. Tial dum ties regado la verkoj de Dostojevskij ne estis publikigataj en Rusujo, lia nomo eĉ estis eliminata el listo de rusaj verkistoj, kvazaŭ li neniam ekzistis.

La romanoj Krimo kaj Puno kaj Fratoj Karamazov ofte estas konsiderataj de multaj kritikistoj kiel la plej grandaj literaturaj verkoj de ĉiuj epokoj (Zweig, Šalda k.a.).

En Esperanto aperisRedakti

ReferencojRedakti

  1. Antaŭ la postrevolucia ortografia reformo kiu, inter alia, anstataŭis la cirilan literon Ѳ per la cirila litero Ф, la nomo de Dostojevskij estis skribita Ѳедоръ Михайловичъ Достоевскій.
  2. Fyodor Dostoyevsky en la Encyclopædia Britannica. Alirita la 16an de junio 2019.
  3. Laŭ Malnova Stilo la datoj estus 30a de oktobro 1821 – 28a de januaro 1881.
  4. Scanlan, James Patrick (2002). Dostoevsky the Thinker: A Philosophical Study. Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-3994-0.
  5. 5,0 5,1 5,2 11 ноября (ruse). День в истории. РИА Новости (2008-11-11). Arkivita el la originalo je 2012-06-25. Alirita 2012-05-08.
  6. 6,0 6,1 Kjetsaa 1989, pp. 1–5.
  7. 7,0 7,1 Frank 1979, pp. 6–22.
  8. Breger 2008, p. 83.
  9. Достоевский в биографическом справочнике. Klassika.ru.
  10. Robert Geraci, "Islam" en Deborah A. Martinsen & Olga Maiorova (ed.), Dostoevsky in Context, Cambridge University Press (2015), p. 210
  11. Dominique Arban, Dostoïevski, Seuil, 1995, p. 5
  12. Kjetsaa 1989, p. 11.
  13. TERRAS, Victor. (1985) Handbook of Russian Literature. Yale University Press. ISBN 978-0-300-04868-1.
  14. Bloom 2004, p. 9.
  15. Breger 2008, p. 72.
  16. Leatherbarrow 2002, p. 23.
  17. Kjetsaa 1989, pp. 6–11.
  18. Frank 1979, pp. 23–54.
  19. Mochulsky 1967, p. 4.
  20. Breger 2008, p. 72.
  21. Lantz 2004, p. 61.
  22. Ruttenburg, Nancy (4a de januaro 2010). Dostoevsky's Democracy. Princeton University Press. pp. 76–77. Alirita la 16an de junio 2019.
  23. Kjetsaa 1989, p. 6.
  24. Kjetsaa 1989, p. 39.
  25. Kjetsaa 1989, pp. 14–15.
  26. Frank 1979, pp. 23–54.
  27. Kjetsaa 1989, pp. 17–23.
  28. Frank 1979, pp. 69–90.
  29. Lantz 2004, p. 2.
  30. Kjetsaa 1989, pp. 24–7.
  31. Frank 1979, pp. 69–111.
  32. Sekirin 1997, p. 59.
  33. Reik, Theodor (1940). "The Study on Dostoyevsky." En From Thirty Years with Freud, Farrar & Rhinehart, Inc., pp. 158–76.
  34. Lantz 2004, p. 109.
  35. Kjetsaa 1989, pp. 31–36.
  36. Frank 1979, pp. 69–111.
  37. Frank 1979, pp. 114–15.
  38. Breger 2008, p. 104.
  39. Grossman, Leonid (2011). Достоевский [Dostoevsky] (en rusa). AST. p. 536.
  40. Kjetsaa 1989, pp. 36–37.
  41. Frank 1979, pp. 69–111.
  42. Sekirin 1997, p. 73.
  43. Frank 1979, pp. 113–57.
  44. Kjetsaa 1989, pp. 42–49.
  45. Frank 1979, pp. 159–82.
  46. Kjetsaa 1989, pp. 53–55.
  47. Mochulsky 1967, pp. 115–21.
  48. Kjetsaa 1989, p. 59.
  49. Frank 1979, pp. 239–46, 259–346.
  50. Kjetsaa 1989, pp. 58–69.
  51. Mochulsky 1967, pp. 99–101.
  52. Belinsky, Vissarion (1847). Letter to Gogol. Documents in Russian History, Seton Hall University. Alirita la 27an de decembro 2017.
  53. Mochulsky 1967, pp. 121–33.
  54. Frank 1987, pp. 6–68.
  55. Kjetsaa 1989, pp. 72–79.
  56. Frank 1987, pp. 6–68.
  57. Kjetsaa 1989, pp. 79–96.
  58. Sekirin 1997, p. 113.
  59. Семь лет каторги / Отрывки и излож. В. Храневича (ruse)
  60. Sekirin 1997, p. 131.
  61. Kjetsaa 1989, pp. 96–108.
  62. Frank 1988, pp. 8–20.
  63. Sekirin 1997, pp. 107–21.
  64. Литературно-мемориальный дом-музей Ф. М. Достоевского. SemeyNet — Семипалатинск. Arkivita el la originalo je 2012-06-25. Alirita 2012-05-08.
  65. Kjetsaa 1989, pp. 112–13.
  66. Frank 1987, pp. 165–267.
  67. Kjetsaa 1989, pp. 108–13.
  68. Sekirin 1997, p. 168.
  69. Frank 1987, pp. 175–221.
  70. Kjetsaa 1989, pp. 115–63.
  71. La gazeto Vremja (Tempo) estis populara periodaĵĵo kun pli ol 4 000 subskribantoj antaŭ esti fermita la 24an de majo 1863 fare de la carisma reĝimo post la gazeto publikigis eseon de Nikolaj Straĥov pri la Pola ribelo en Rusio. Vremja kaj ties posteulo de 1864 nome Epoĥa esprimis la filozofion de la konservisma kaj slavofilan movadon Poĉvenniĉestvo, subtenita de Dostojevskij dum lia epoko de enprizonigo kaj en la postaj jaroj. Frank 1988, pp. 34–64.
  72. Frank 1988, pp. 233–49.
  73. Kjetsaa 1989, pp. 143–45.
  74. Frank 1988, pp. 197–211, 283–94, 248–365.
  75. Kjetsaa 1989, pp. 151–75.
  76. Frank 2009, p. 462.
  77. Leatherbarrow 2002, p. 83.
  78. Frank 1997, pp. 42–183.
  79. Kjetsaa 1989, pp. 162–96.
  80. Sekirin 1997, p. 178.
  81. MOSS, Walter G.. (2002) Russia in the Age of Alexander II, Tolstoy and Dostoevsky (angle). Anthem Press, p. 128–33. ISBN 978-0-85728-763-2.
  82. Kjetsaa 1989, p. 219.
  83. Frank 1997, pp. 151–363.
  84. Kjetsaa 1989, pp. 201–37.
  85. Kjetsaa 1989, p. 245.
  86. Frank 2003, p. 639.
  87. Kjetsaa 1989, pp. 240–61.
  88. Frank 1997, pp. 241–363.
  89. Kjetsaa 1989, p. 265.
  90. 90,0 90,1 Frank 2003, pp. 14–63.
  91. Kjetsaa 1989, pp. 265–67.
  92. Nasedkin, Nikolay. Вокруг Достоевского [Pri Dostojevskij.] Dostojevskia Enciklopedio (rusa). Alirita en la 5a de novembro 2017}}
  93. Kjetsaa 1989, pp. 268–71.
  94. Frank 2003, pp. 38–118.
  95. Kjetsaa 1989, pp. 269–89.
  96. Frank 2003, pp. 120–47.
  97. Kjetsaa 1989, pp. 273–95.
  98. Frank 2003, pp. 149–97.
  99. Kjetsaa 1989, pp. 273–302.
  100. Frank 2003, pp. 199–280.
  101. Kjetsaa 1989, pp. 303–06.
  102. Frank 2003, pp. 320–75.
  103. Kjetsaa 1989, pp. 307–49.
  104. Sekirin 1997, p. 255.
  105. Lantz 2004, p. 170.
  106. Lantz 2004, pp. 230–31.
  107. Frank 2003, pp. 475–531.
  108. Kjetsaa 1989, pp. 353–63.
  109. Sekirin 1997, pp. 309–16.
  110. Lantz 2004, p. xxxiii.
  111. Lantz 2004, p. 223.
  112. 112,0 112,1 Frank 2003, pp. 707–50.
  113. Kjetsaa 1989, pp. 368–71.
  114. Joseph Frank, "Dostoevsky. A Writer in His Time", Priceton University Press, 2010, p. 925,
  115. Kjetsaa 1989, pp. 371–72.
  116. Dostoevsky in Petersburg. F.M. Dostoevsky Literary Memorial Museum. Arkivita el la originalo je 25a de marto 2016. Alirita 5a de novembro 2017.
  117. Kjetsaa 1989, pp. 373 et seqq.
  118. [El: "Adoru - Ekumena diserva libro", Eldonejo Ponto 2001, p. 1378.]

BibliografioRedakti

En EsperantoRedakti

  • Aleksander Korĵenkov, Fjodor Dostojevskij en Esperanto. Sezonoj. Kaliningrado. 2005. Prelego prezentita okaze de la lanĉo de "Blankaj noktoj" (15 jun 2002).

En aliaj lingvojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti