Nikolaj Miĥajloviĉ Karamzin (ruse Николай Михайлович Карамзин) naskiĝis la 12-an de decembro 1766 (n.s.) en Miĥajlovka, Simbirska gubernio, Rusio. Laŭ aliaj fontoj – Znamenskoje, Kazana gubernio, Rusio. Li mortis la 3-an de junio 1826 en Sankt-Peterburgo. Karamzin famiĝis kiel unua oficiala historiografiisto de Rusio, aŭtoro de la dekduvoluma “Historio de la Rusia Ŝtato”. Li ankaŭ estis verkisto, poeto, redaktoro, tradukisto kaj akademiano de Sankt-Peterburga Akademio.

Nikolaj Karamzin
Persona informo
Николай Михайлович Карамзин
Naskiĝo 1-an de decembro 1766 (1766-12-01)
en Karamzinka
Morto 22-an de majo 1826 (1826-05-22) (59-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Tiĥvina Tombejo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Imperia Moskva Universitato vd
Familio
Dinastio House of Karamzin vd
Edz(in)o Yekaterina Kolyvanova vd
Infanoj Yekaterina Meshcherskaya • Aleksandr Karamzin • Andrey Karamzin • Sofya Karamzina • Vladimir Karamzin • Elizaveta Nikolaevna Karamzina‎ vd
Profesio
Alia nomo А. Б. В. vd
Okupo lingvisto • poeto • historiistoverkistotradukistokritikistoĵurnalisto • prozisto • publikigisto vd
Aktiva dum 1781– vd
Verkado
Verkoj Poor Liza vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
klana blazono de Karamzin familio

Junaĝo redakti

Nikolaj elkreskis en bieno de sia patro – Miĥail Jegoroviĉ Karamzin, mezriĉa bienmastro, eksa kapitano de la rusa armeo. Liaj prauloj estis krimeaj tataroj Kara Murza (t.e. Nigra princo), kies klana nomo estis rusigita kiel Karamzin.

Lia patrino Katerina Petrovna (n.Pazuĥina) estis filino de bienmastro el Simbirska gubernio, eksa kolonelo.

Ĝis la dekkvara aĝo Nikolaj estis edukita en la familio kaj tre ŝatis legi, precipe librojn de la francaj aŭtoroj. Tiam la franca lingvo estis pli uzata de la rusa nobelaro, ol ties patra rusa lingvo. Ekde 1783 li militservis en Peterburga gvardia regimento kaj baldaŭ eksiĝis kiel leŭtenanto.

Literatura agado redakti

 
ĉefverko de Karamzin - Historio de la Rusia Ŝtato

En 17891790 Nikolaj Karamzin vojaĝis tra Eŭropo, kie li konatiĝis kun germana filozofo Immanuel Kant en Kenigsbergo, nun Kaliningrado. Li observis Francan revolucion de 1789 en Parizo. Post reveno en Rusion li verkis kaj publikis libron “Notoj de rusa vojaĝanto”. Ĝi tre plaĉis al legantoj kaj li tuj iĝis fame konata enlande. Imperiestro Aleksandro la 1-a la 31-an de oktobro 1803 nomumis Nikolaj Karamzin la unuan oficialan historiografiiston de Rusia Imperio.

En 1816 aperis la unuaj ok volumoj en tri miloj da ekzempleroj. Dum unu monato ili estis disvenditaj. Poste aperis sekvaj tri volumoj. La lasta dekdua volumo estis eldonita jam post morto de la verkisto en 1826. Li sukcesis priskribi historion de Rusio ekde ĝia komenco ĝis t.n. “Malklara tempo” okazinta komence de la 17-a jarcento.

Kvankam laboro pri “Historio de la Rusia Ŝtato” deprenis multan lian tempon, sed Karamzin sukcesis verki tiam kelkajn elstarajn librojn, kiujn oni legas kun plezuro ĝin nun:

  • Kompatinda Liza
  • Sierra-Morena
  • Marfa la posadnikedzino kaj la konkero de Novgorod (pri la ĉefrolulino vidu Marfa Boreckaja)
  • Kavaliro de nia tempo k.a.

Ankaŭ tiam Karamzin multe tradukis. Unu el liaj gravaj laboroj estas traduko de dramo Ŝakuntala aparteninta al la klasika sanskrita literaturo, kiun verkis hindo Kalidaso.

Socia agado redakti

 
Karamzin monumento en lia patrujo Simbirsko (nun Uljanovsko)

Kiel akademiano de Sankt-Peterburga Akademio, al kiu li membriĝis en 1818, Karamzin multe propagandis reformon de la rusa lingvo, por eviti vaste uzatan malnovan Slavonon. Danke al li aperis kelkaj neologismoj, kiuj nuntempe aspektas kiel kutimaj rusaj vortoj.

Karamzin komencis enigi la rusan literon “Ё” (Jo) en siajn verkojn, kio estis tute neordinara paŝo en tiama literatura medio. Disputoj pri neceso de ĝia uzado daŭras en Rusio ĝis nun.

Familio redakti

 
filino Sofia, pentris P.Orlov en 1840

La unua edzino de Karamzin estis Protasova Elizaveta Ivanovna mortinta en 1802. La geedzoj havis filinon Sofia (1802 - 1856).

La dua edzino Kolivanova Katerina Andreevna (1780 - 1851) naskis kvin infanojn: Katerina (1806 – 1867), Andrej (1814 -1854), Aleksandr (1815 -1888), Vladimir (1819 -1879), Elizaveta (1821 – 1891).

Morto redakti

Nikolaj Miĥajlovis tre malgajis pri morto de imperiestro Aleksandro la 1-a, kiu okazis en Taganrogo en 1825. Ili estis interkonatoj dum pli ol dudek jaroj kaj Karamzin longtempe loĝis en la cara palaco. Li ankaŭ observis gravan eventon okazintan la 14-an de decembro 1825 en Sankt-Peterburgo, t.n. Decembrista revolucio. Ĉi-tago estis tre malvarma kaj venta vintra tago. Tiam li forte malvarmumis, kio provokis lian pneŭmonion. Ĝi rezultigis lian morton okazintan la 3-an de junio 1826. Nikolaj Karamzin estis sepultita en la Tiĥvina Tombejo de la Monaĥejo Aleksandro Nevski en Sankt-Peterburgo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti