La Tiĥvina Tombejo (ruse Тихвинское кладбище) estas historia tombejo en la centro de Sankt-Peterburgo. Ĝi estas parto de la monaĥejo Aleksandro Nevski, kaj estas unu el la kvar tombejoj de la komplekso. Ekde 1932 ĝi estis parto de la Ŝtata Muzeo de Urba Skulptarto, kiu referencas ĝin kiel Nekropolo de Artomajstroj (ruse Некрополь мастеров искусств).

Tiĥvina Tombejo
tombejo
Tomboj kaj monumentoj en la Tiĥvina Tombejo.
Tomboj kaj monumentoj en la Tiĥvina Tombejo.
Tomboj kaj monumentoj en la Tiĥvina Tombejo.
tombejo [+]

LandoRusio
SituoSankt-Peterburgo
- koordinatoj59° 55′ 22″ N, 30° 23′ 10″ O (mapo)59.92277777777830.386111111111Koordinatoj: 59° 55′ 22″ N, 30° 23′ 10″ O (mapo)

Estiĝo1823

Tiĥvina Tombejo (Sankt-Peterburgo)
Tiĥvina Tombejo (Sankt-Peterburgo)
DEC

Map
Tiĥvina Tombejo
Vikimedia Komunejo:  Tikhvin Cemetery [+]
vdr
Tombo de Ĉajkovskij en la Nekropolo de Artomajstroj​.

Malfermita en 1823 post la unua tombejo de la monaĥejo Lazarevskoe (Lazar-tombejo) iĝis plenplena, la tombejo unue nomiĝis simple la "Nova Lazar-tombejo". Ĝia nuna nomo referencas al la tombeja preĝejo, dediĉita al la ikono de la Tiĥvina Dipatrino. Ĝi superis la Lazarevskoe kaj iĝis populara kaj prestiĝa tombejo. La unua literatura figuro entombigita estis la historiisto kaj verkisto Nikolaj Karamzin (1826), sekvita en 1833 de Nikolai Gnediĉ, samlernanto de Aleksander Puŝkin. Kelkaj aliaj amikoj de Puŝkin estis poste entombigitaj tie. Partikulare gravaj entombigoj estis tiuj de Miĥail Glinka en 1857, Fjodor Dostojevskij en 1881, Modest Musorgskij kaj Aleksander Borodin en la 1880-aj jaroj, kaj Pjotr Ĉajkovskij en 1891.

Kelkaj aliaj entombigitoj redakti

 
Tombo de Fjodor Dostojevskij kaj lia edzino Anna.

59° 55′ 22″ N 30° 23′ 10″ O / 59.92278 °N, 30.38611 °O / 59.92278; 30.38611 (mapo)

Eksteraj ligiloj redakti