César Cui

rusa komponisto, muzikkritikisto kaj oficiro

César Cui (ruse Цезарь Антонович Кюи; Zesar Antonowitsch Kjui; * (jul.) 6-an de januaro / (greg.) 18-an de januaro 1835 en Vilno; † 26-an de marto 1918 en Sankt-Peterburgo) estis rusa komponisto, muzikkritikisto kaj oficiro (inĝeniero de la rusa armeo) kun francaj prauloj deflanke de sia patro.

César Cui
Persona informo
Naskiĝo 18-an de januaro 1835 (1835-01-18)
en Vilno
Morto 24-an de marto 1918 (1918-03-24) (83-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Mortokialo apopleksio
Tombo Tiĥvina Tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Nikolay engineering school
Familio
Frat(in)o Aleksandr Kyui
Edz(in)o nekonata valoro
Okupo
Okupo komponisto • militinĝeniero • verkistooficiropianistomuzikkritikistomilitistoinĝenierokritikisto • muzikologo
Verkoj Mateo Falcone
Feast in Time of Plague
Mademoiselle Fifi
Prisoner of the Caucasus
The Mandarin's Son
vdr

Vivo redakti

Cui estis filo de franca oficiro, kiu restintis en Rusio post la retiriĝo de Napoléon Bonaparte el Moskvo, kaj de litovino. Ĉar li jam junaĝe montris intereson pri muziko, en la aĝo de dek jaroj li ricevis muzikinstruon, i.a. en 1850/1851 ĉe Stanisław Moniuszko, kiu tiam restis en Vilno. En 1851 li eniris la inĝenierlernejon en Sankta-Peterburgo; kvar jarojn poste li pasis al la tiea armea inĝenierakademio, kie li studis ĝis 1857 fortikigon. Poste li fariĝis docento por ĉi tiu fako ĉe la inĝenierakademio kaj en 1878 profesoro. Pli poste oni nomumis lin generalleŭtenanto. Aparte de sia armekariero Cui tamen plue okupiĝis pri muziko: en 1856 li trafis sur Milij Balakirev, kiu dum la sekvaj jaroj lin muzike instrukciis, kaj kun ĉi tiu li metis la fundamenton por la t.n. potenca grupeto. Precipe li distingiĝis kiel muzikkritikisto, kiu komence propagandis vehemente la estetikon de la potenca grupeto. Poste li distanciĝis de ĉi tiu grupo kaj parte verkis akrajn fikritikojn de iliaj verkoj (ekz. pri la opero „Boris Godunov“ Modest Musorgskij, per kiuj li ne malgrave damaĝis siajn iamajn kunulojn. Ankaŭ la unuan simfonion de Sergej Rachmaninoff li komparis en kritiko el la jaro 1897 kun programsimfonio pri la sep egiptaj plagoj. Ekde 1880 Cui turnis sin pli intense al francaj opermaterialoj kaj stampis per siaj traktaĵoj la francan imagon pri la rusa muzika vivo. Dum siaj lastaj vivojaroj Cui estis blinda, tamen ĝuis kiel lasta postvivanto de la „kvinopo“ renomon kiel iaspeca vivanta legendulo.

Stilo redakti

La granda paradokso de la muziko de César Cuis estas, ke li en siaj traktaĵoj ja agreseme defendis la estetikan pozicion de la potenca grupeto, do la kreadon de rusa nacia stilo, tamen mem en siaj komponaĵoj malofte sekvis la direktivojn defendatajn de li. En franclingva letero al Felipe Pedrell li mem donis pri tio klarigon:

Rusa opermaterialo ne konvenus al mi. Kvankam ruso, mi estas duone de franca, duone de litova deveno kaj la senton por rusa muziko mi ne havas en miaj vejnoj... Pro tio ĉiuj materialoj de miaj operoj, escepte de mia unua opero „La kaptito en la Kaŭkazo“, estas eksterlandaj kaj ankaŭ restos tiaj.

Nur foje li uzis popolmelodiojn aŭ postsentis per harmoniaj kaj melodiaj apartaĵoj la karakteron de rusa popolmuziko; ofte la nacia elemento mankas entute. Pro tio la muziko de Ĉajkovskij, kiun la „kvinopo“ insultis kiel „okcidentumulo“, aŭdiĝas multe pli „rusa“ ol tiu de Cui. Male en la verkoj de Cui evidentiĝas lia admiro por Robert Schumann. Kvankam Cui komponis 15 operojn, li preferis pli malgrandajn, miniaturecajn ĝenrojn kiel lidoj kaj pianopecoj. Tamen en ĉi tiuj verkoj evidentiĝas, ke Cui ĉiam eniris la danĝeron, forgliti en trivialan, plaĉan salonmuzikon. Tiel jam dum sia vivotempo estis klare, ke li kompozicie estas la plej malforta membro de la potenca grupeto. Pli granda estis lia graveco kiel muzikkritikisto, kio devenas de lia ne malkonsiderinda verkista talento. Tamen ĉi tiun gravecon malpliigis la supre menciitaj fikritikoj, kiuj atestas ege konserveman sintenon. Nuntempe Cui preskaŭ neniel estas konata kiel komponisto.

Komponaĵoj redakti

Orkestraj verkoj redakti

  • Orkestrosuito no 1 op.20 Suite miniature (1882)
  • Orkestrosuito no 2 E-maĵora op.38 (1887)
  • Orkestrosuito no 3 g-minora op.43 In modo populari (1890)
  • Orkestrosuito no 4 op.40 A Argenteau (1887, orkestrado de 5 pianopecoj)
  • Suite concertante op.25 por violono kaj orkestoro (1884)

Operoj redakti

  • La kaptito en la Kaŭkazo (1857/58, rev. 1881/82)
  • La filo de la mandareno (1859)
  • William Ratcliff (1861-68)
  • Angelo (1871-75)
  • Le Flibustier (1888/89) laŭ teksto de Jean Richepin
  • Mademoiselle Fifi, unuakta opero laŭ Guy de Maupassant, 1900, Praprezentado: Moskvo 1903[1]
  • Mateo Falcone (1906/07)
  • La filino de l' kapitano (1907-09)
  • La botvestita virkato, infanopero (1913)

Alia voĉkanta muziko redakti

  • Kantato por la 300-jara jubileo de la dinastio Romanov op.89 (1913)
  • Ĥoraĵoj akapelaj
  • Sakralaj ĥoraĵoj
  • ĉ. 350 lidoj, i.a. ĉ. 50 infankantoj

Ĉambromuziko redakti

  • Arĉkvarteto no 1 c-minora op.45 (1890)
  • Arĉkvarteto no 2 D-maĵora op.68 (1907)
  • Arĉkvarteto no 3 Eb-maĵora op.91 (1913)
  • Violonsonato D-maĵora op.84 (vor 1870)

Pianomuziko redakti

  • Sonatine op.106 (1916)
  • A Argenteau, 9 karakterpecoj op.40 (1887)
  • 25 Préludes op.64 (1903)
  • Temo kaj variacioj op.61 (1901)
  • mulaj pluaj mlgrandaj pecoj (mazurkoj, valsoj ktp.)
  • Pecoj por piano je 4 manoj

Literaturo redakti

  • César Cui, La musique en Russie. Paris, Sandoz et Fischbacher,1880 [Reprint: Leipzig, Zentralantiquariat der D.D.R., 1974]
  • Marie de Mercy-Argenteau: César Cui, esquisse critique. Fischbacher Verlag, Paris 1888.
  • Lyle K. Neff: Story, style and structure in the operas of Cesar Cui. Ann Arbor, Blomington, Ind. 2002 (3 Bde.)
  • Victor I. Seroff: Le groupe de cinq. Balakirev, Borodine, Moussorgsky, César Cui, Rimsky-Korsakoff. Plon, Paris 1949.
  • (pl) Edward Wrocki, Cezary Cui. Życie i działalność. 1835-1918. Warszawa 1925. Nakład Rytmu
  • Аири Муселак,[Франсцское происхошдение русского композитора Џезара Антоновича Кюи]. Советская Музђіка. 1979 n°10

Eksteraj ligiloj redakti

Fontoj redakti