International Music Score Library Project

La International Music Score Library Project (IMSLP) aŭ Projekto de Internacia Muzika Biblioteka Poentaro estas kolekto de liberaj (publika havaĵo) partituroj en interreto. Depost julio 2008 ĝi ankaŭ nomiĝas Petrucci-biblioteko dediĉe al Ottaviano Petrucci.

International Music Score Library Project
biblioteko
IMSLP December 2019 screenshot.png

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  IMSLP [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Enireja paĝo de IMSLP (majo 2007)

Fondo, statistikoRedakti

IMSLP estis fondita de Edward W. Guo, muzikstudento de New England Conservatory of Music kaj funkcias - same kiel vikipedio - laŭ la viki-principo. Je la 16-a de februaro 2006 ĝi fariĝis rete alirebla, ĝis marto 2009 pli ol 19.000 verkoj (42.000 partituroj) de pli ol 2.500 komponistoj estis alŝutitaj. La projekto estas la plej granda interreta kolekto de liberaj kaj senkostaj muziknotoj.

EnhavoRedakti

Kopirajta disputoRedakti

En oktobro 2007 la fondinto Guo devis provizore fermi la paĝaron, ĉar li ricevis juran ĉespostulon de Universal Edition Vieno, kiu opiniis sian kopirajton malrespektita.[1] Depost 30-a de junio 2008 la projekto reaperas kaj estas daŭrigata.

FontojRedakti

  1. Ken Clark (5-a de oktobro 2007) Letero de Universal Edition AG (angle). Arkivigite je 2007-10-23 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligilojRedakti