Al la publika havaĵo (sinonime publikhavaĵo[1]) apartenas ĉiu verko, kiu ne estas leĝe protektata kontraŭ libera utiligo (ekzemple kopiado, publika montrado, aŭdigo ktp.). Alivorte temas pri la tuto de ĉiuj produktoj de kreiva laboro pri kiu neniu persono aŭ organizaĵo havas jure fiksitajn rajtojn de proprieto, tiel nomatajn aŭtorajn rajtojn.

Mapo pri la landaj reguloj kiom longe post la morto de kreanto verkon iĝos publika havaĵo.

Tiuj verkoj kaj inventoj estas konsiderataj parto de la publika kultura heredaĵo kaj ĉiu povas uzi kaj konstrui sur ilin sen limoj (aparte de leĝoj rilate al sekureco, eksporto ktp).

La menciitaj verkoj povas esti el la kampoj de arto, scienco kaj tekniko. Leĝa protekto povas ekzisti en formo de kopirajtopatento).

En ĉiuj landoj (krom Gvatemalio, Meksikio, Samoo kaj Kolombio) kopirajto jam ĉesis,

  • se inter la morto de la (lasta kun-)aŭtoro kaj la 1-a de januaro de la aktuala jaro pasis 70 jaroj aŭ pli.

kaj

  • neniu el la kontraktantoj de la Konvencio de Berno aljuĝis senĉesan kopirajton al la koncerna verko

kaj

  • nek Eŭropo nek Usono decidis (intertempe) pri plilongigo de la daŭro de kopirajta protekto

En Usono validas aldone: … se la verko estis kreita kaj unuafoje publikigita antaŭ la 1-a de januaro de 1923 se inter la unua publikigo de la verko kaj la 1-a de januaro de la aktuala jaro pasis minimume 95 jaroj kaj decidas la plej longa protektodaŭro.

Atentu ankaŭ, ke en Francio la verkoj de aŭtoroj "mortintaj por Francio" (fr:Mort pour la France) ĝuas pli longan kopirajtan protekton laŭ iom komplika kalkulregulo.

Pri fotoj kaj gazetartikoloj validas aliaj reguloj.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti