Malfermi la ĉefan menuon
La landoj kiuj estas subskribintaj la Konvencion de Berno, estas blue indikitaj.

La Konvencio de Berno de la 9-a de septembro 1886 fiksis kiel unua la rekonon de la aŭtorrajto inter suverenaj ŝtatoj.

Sub la Konvencio de Berno la rajto pri proprietaĵo estas aŭtomate donita al ĉiu kreita verko. La verkinto do ne devas aparte registri sian verkon, aŭ iel peti la protekton de sia kreaĵo. Tuj kiam la verko estas preta, tio signifas verkita kaj iel registrita sur aŭ en fizika medio (papero, filmo, ŝtono ...), la aŭtoro aŭtomate ĝuas la ekskluzivajn rajtojn pri la uzo de sia verko, kaj pri la uzo de la derivaĵoj (tradukoj, kopioj, fotoj ...), krom se li eksplicite rezignas pri siaj rajtoj, aŭ se la aŭtorrajto eksvalidiĝas. La eksvalidiĝo dependas de lando al lando, sed sub la Konvencio de Berno ĝi povas okazi plej frue 50 jarojn post la morto de la verkinto. En multaj landoj tiu eksvalidiĝo okazas 70 jarojn post la morto de la verkinto. Se difinitan verkon kreis pli ol unu persono, la eksvalidiĝo okazas tiom da jaroj post la morto de la plej laste mortinta aŭtoro.

Pro la fakto, ke la aŭtorrajto estiĝas aŭtomate, do ne estas necese aldoni tekston al via verko, kiu klarigas ke vi estas la proprietulo. Vortoj kiel copyright © 2006 havas neniun sencon en lando kiu ratifis la Konvencion.

La aŭtorrajto ne validas nur por "artistoj", sed por ĉiu ajn. Se vi faras subeksponitan oblikvan foton de via urba preĝejo, ĝi estas same protektata kiel perfekta foto de profesia fotisto.

Post eksvalidiĝo de la aŭtorrajto, la verko eniras la publikaĵaron. Tiu eksvalidiĝo povas okazi pro leĝo, sed en iuj landoj (ekzemple Usono) ankaŭ pro deziro de la verkinto.

En pluraj landoj, i.a. en Belgio kaj Nederlando ekzistas la rajto de la portretito, kiu estas escepto al la Konvencio de Berno. Se persono estas portretita en foto, desegnaĵo aŭ pentraĵo, tiu povas rifuzi la publikigon, aŭ postuli rekompencon, eĉ se la portreto troviĝas en la publikpropraĵo. La rajto de la portretito ĝenerale validas ĝis 10 jarojn post la morto de la portretito. La rajton ne ĝuas "publikaj personoj" kiel ministroj, reĝoj, urbestroj k.s.

LandojRedakti